Geedziĝdokumento de imperiestrino Teofano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La geedziĝdokumento de Teofano kaj Oto la 2-a.

La geedziĝdokumento de imperiestrino Teofano (ŝtata arkivejo de Wolfenbüttel, 6 Urk 11) estas dota dokumento de la bizancia princino Teofano, kiu pro sia edziniĝo al la imperiestro Oto la 2-a iĝis en la jaro 972 imperiestrino de la Sankta Romia Imperio kaj poste regis la imperion.

La leĝa dokumento starigita de Oto la 2-a estas ekzemplo de politikaj kaj kulturaj kontaktoj inter la okcidenta kaj bizancia-ortodoksa kulturejoj en la 10-a jarcento. Kiel atesto de la otida renesanco sub influo de bizanciaj modeloj la kaligrafia manuskripto elstaras kiel unu el la plej belaj artaĵoj de frumezepoka diplomatio.

Historia fono[redakti | redakti fonton]

Post la falo de la okcidenta romia imperio en la jaro 476 la bizanca imperio estis la nura postŝtato de la romia imperio. La kroniĝo de Karolo la Granda kiel imperiestro signifis defion al la imperiestro, kiu vivis en Konstantinopolo. Kiam Oto la 1-a transprenis la titolon de imperiestro en februaro de la jaro 962 estiĝis denove la problemo de du imperiestroj. En 967 kreskis la konfliktoj inter Oto la 1-a kaj la bizancia imperiestro Nikeforo la 2-a rilate al la regado de Italio. La 25-an de decembro 967 la papo Johano la 13-a nomumis Oto la 2-an en la ĉeesto de ties patro Oto la 1-a en Romo kun-imperiestro.[1]

Aŭtune de la jaro 968 okazis en la princlando Capua, la duklando Benevent kaj en Apulio militistaj bataloj inter la du partioj, kiuj daŭris ĝis 970. Samtempe senditoj de ambaŭ flankoj provis trovi diplomatian solvon al la konflikto. La celo de Oto la 1-a estis la agnosko de sia imperiestreco fare de Bizanco kaj la klarigo de la limoj en suda Italio. La unuiĝon realigu la geedziĝo de lia filo, la juna Oto la 2-a kaj la bizancia imperiestridino.

Por tiel politike grava geedziĝo estis antaŭvidita vera purpurnaskita, Ana, filino de la antaŭa bizancia imperiestro Romano la 2-a. Nikeforo tamen rifuzis edziniĝi purpurnaskitan aleksterlande. La sendito de Oto, la ĉefepiksopo Gero de Kolonjo, fine kunsentis post malfacila negociado kun la posteulo de Nikforo, Johano la 1-a Tzimiskes, akcepti parencinon, verŝajne nevinon[2] de la nova imperiestro, kiu ne estis "purpurnaskita", nome Teofano.[3]

La geedziĝdokumento dokumentas la geedziĝon de la 17-jara kun-imperiestro de la Sankta Romia Imperio, Oto la 2-a kun la 12-jara princino Teofano. La 14-an de aprilo 972 la papo Johano la 13-a gvidis la nupton en la baziliko de Sankta Petro de Romo.[3] Tiu geedziĝo signifis la politikan agnoskon de la otida imperiestreco fare de la bizanca imperio. Okaze de la geedziĝo Oto la 2-a transdonis al Teofano vastan materian doton (legitima dos)[4] por utiligo dum ŝia tuta vivo. La pompo per kiu la otidoj akceptis la bizancian princinon en Italio utilis por evidentigi la samrangecon kun la imperiestra kortego de Konstantinopolo. Per la dokumento Oto donis al sia edzino ne nur vastan doton, sed ankaŭ la promeson partopreni la regon super la imperio (consortium imperii).[4] Teofano naskis en 980 la tronheredonton Oto la 3-an kaj regis post la frua morto de Oto la 2-a en jaro 983 la imperion.

Teofano verŝajne konservigis la dokumenton en oktobro 989 antaŭ sia vojaĝo al Romo kaj Italio en la otida familia monaĥejo en Gandersheim.[5] Tie malkovris ĝin denove nur ĉirkaŭ 1700 Johann Georg Leuckfeld, kiu publikigis ĝin.[6] Gottfried Wilhelm Leibniz agnoskis unu el la unuaj la historian signifon de la dokumento kaj enmetis ĝin en sian Historion de la Welfoj.[7] Post la laikigo de la monaĥejo Gandersheim en 1810 la dokumento kun aliaj arkivaĵoj estis transportita al la ŝtatarkivejo de malsupra Saksio en Wolfenbüttel, kie ĝi troviĝas ĝis nun.

Enaj apartaĵoj de la dokumento[redakti | redakti fonton]

La enaj apartaĵoj de la dokumento rilatas al la lingva esprimo, la strukturo de la teksto kaj al la leĝa enhavo. La tensioj inter la bizancia kaj la okcidenta imperiestrecoj evidentiĝas ankaŭ en la kunteksto de la geedziĝdokumento de Teofano kaj Oto la 2-a. La imperiestro Oto la Granda kaj ties filo kaj kun-imperiestro Oto la 2-a aparte emfazas al la bizancia imperiestro sian pozicion kiel nuraj laŭleĝaj posteuloj de la romiaj imperatoroj. Ili rifuzas al la imperiestro Johano la 1-a Tzimiskes lian titolon basileus ton Romaion (imperiestro de la romianoj) kaj nomas lin Constantinopolitanus imperator (imperiestro de Konstantinopolo).[8][9] La gvidpostulo de la papo, kiu gvidis la nupton, super la partriarkon de Konstantinopolo en la eklezio evidentiĝas per ceremoniaj kaj pompaj formuladoj. Tiel la papo Johano la 13-a estas nomata la sanktega kaj universala papo (germane: der hochheilige und universale Papst; latine: Iohannis sanctissimi et universalis papae).[8]

La geedziĝdokumento mencias kiujn enspezojn kaj prebendojn havu la onta imperiestrino. La dokumento komenciĝas per arenga (enkonduka formulo),[4] sufiĉe kutima, teologie postulema, retorika enkonduko, simile al prediko, kia ĝi okazis ĉe nupto. En la diplomatia parto de la dokumento, priskribo de la leĝa proceso, la imperiestro transdonis al sia edzino imperiestrajn rajtojn kaj enspezojn el la provinco Istrio kaj la duklando Pescara en Italio, la provincoj Walcheren en Nederlando kaj Wichelen en Belgio kun la abatejo Nivelles, entute 14.000 hubojn, kaj ankaŭ reĝaj kasteloj (curtes) kaj bienoj en Boppard, Tiel, Herford, Tilleda kaj Nordhausen.[10][11]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Bestbatala sceno kun partoj de la eŝatokolo de la dokumento

La 144,5 centimetrojn longa kaj 39,5 centimetrojn larĝa dokumento estas volvolibro (latine: rotulus), kiu konsistas el tri kungluitaj pergamenpecoj.[12] La dokumento estis verkita el purpura pergameno de nekonata artisto, verŝajne en la imperia abatejo Fulda.[13]

Scienca esploro en Munkeno en la jaro 1966 evidentigis, ke oni uzis minion kaj la planton rubia tinctorum por ruĝigi la pergamenon. Tio indikas, ke la materialo estis verkita en okcidento pli verŝajne ol en la bizanca imperio.[13] La dokumento estas unu el la malmultaj pruvoj de la uzo de rubia tinctorum en la frua mezepoko.[14][15]

La purpura fono estas ornamita de 14 cirkloj kaj du duoncirkloj en duobla perlita kadraĵo laŭ multekostaj bizanciaj silktekstaĵoj. Inter la cirkloj kontrastiĝas purpuraj folivolvaĵoj en du ŝanĝaj prezentaĵoj sur la indige farbita fono.

Ĉe la flankoj kaj malsupre la dokumento estas ornamita de oraj listeloj kun akantaj folimotivoj bluaj kaj blankaj. Supre troviĝas kaplistelo ornamita de fajnaj miniaturoj. La miniaturoj montras portretojn de Jesuo Kristo inter Maria kaj Johano la baptisto, kaj la kvar evangeliistoj. Inter la medalionoj troviĝas ses bestoparoj: po du pavoj, kiuj trinkas el kantaroso, alterniĝas kun leonparoj, kiuj manĝas vinberojn de vito.[13][16]

Sur la ornamita fono staras la teksto en ora skribo per kaligrafiaj minuskloj super la purpuraj medalionoj, kiuj estas plenigitaj per bizancstilaj bestosimboloj. Po du kontraŭstare ordigitaj paroj de batalantaj bestoj aperas unu super la alia kaj unu apud la alia en kvaropoj. Ili estas grifsimilaj estaĵoj kun cervoj inter la ungegoj kaj leonoj, kiuj mortigas ĉevalojnbovojn - antikvaj motivoj, kiuj troveblas ĝis en la asiria arto.

La ora inko estis farita el alojo de arĝento kaj pulvorigita orfolio eble kun mielo kiel ligilo[17]

Iuj linioj kaj vortoj en la teksto estas emfazitaj de majuskloj rustikaj, kiel ekzemple la enkonduko, la alvoko de la sankta kaj ne disigebla triunuo kaj la nomo kaj titolaro de la eldoninto, kiel ankaŭ la subskribaj linioj kun la monogramoj de la imperiestroj Oto la 1-a kaj Oto la 2-a.[18][19]

La konservostato de la Teofana dokumento estas bona.[20] La pergameno iom misformiĝis kaj en la mezo de la dokumento troviĝas ĉirkaŭ 15 centimetrojn longa faldo. Ĝi estas konservita en la ŝtata arkivejo de malsupra Saksio en malheligita ĉambro en klimatigita vitra ŝranko kaj prezervitaj temperaturo kaj aerhumideco kaj estas videbla al la publiko.[13]

Ĉu originalo aŭ ceremonia kopio?[redakti | redakti fonton]

En historioscienco kaj arthistorio disputiĝas, ĉu la purpurdokumento estas la leĝa originalo aŭ ties samtempa aŭ eble iom posta pompa kopio.[21] Kvankam la atesto per sigelo kaj validiga streketa, marko de la reganto en lia monogramo, estas anoncitaj, ne troveblas sigelo ĉe la dokumento, ne videblas spuroj de sigeliĝo.[22]

Hans K. Schulze kaj Hans Goetting opinias, ke la dokumento estis laŭtlegita kaj transdonita al la edzino dum la nuptofesto.[23] Oto la 1-a ŝajne celis per la ceremonia kaj leĝa akto de laŭtlegado kaj transdono de la purpura dokumento, plialtigi la rangon de Teofano, kiu ne estis purpurnaskita imperiestridino. Walter Deeters klarigas la disigpunktojn, kiujn entenas la teksto kiel ordigiloj, por la faciligo de la laŭtlegado.[24] Tiukaze la volvaĵo estis eble laŭ imperiestraj bizanciaj aleksterlandaj skribaĵoj fermita de ŝnureto, kies ekstremaĵoj surhavis orsigelon.

Famaj diplomatoj kiel Theodor von Sickel kaj Carlrichard Brühl kaj famaj fakuloj pri Bizanco kiel Werner Ohnsorge supozas, ke la dokumento konservita en Wolfenbüttel ne estas originalo laŭ la diplomatia senco, kaj ke krom tiu pompa versio, ekzistis ankaŭ leĝa versio, kie eble perdiĝis. Tion indikas ne nur la mankanta sigelo de la purpura dokumento,[25] sed ankaŭ la nekutima aspekto de la rekonlinio, kiu kutime komenciĝis per la nomo de la kanceliero kaj finiĝis per la vorto recognovi[26], same kiel eraro en la nomo de la kanceliero Willigis[27].

Klasigado kaj nomumo por la monda heredaĵo de UNESKO[redakti | redakti fonton]

En la roma kaj la bizanca imperioj la koloro purpura estis rezervita al la imperiestra familio. Imperiestraj dokumentoj, kies teksto estis skribita per orinko sur purpurfarbita pergameno, estis orginaloj sigelitaj. En la okcidento purpurdokumentoj estis plej ofte kopioj de la kancelieraj originaloj (per kutimaj skribo kaj pergameno) por la ricevanto. Nur maloftege purpura pergameno estis uzata kiel materialo por dokumentoj. La Teofano-dokumento estas unu el la plej belaj kaj arte plej gravaj el la malmultaj konservitaj purpurdokumentoj, kiu superas eĉ la duan otan pompodokumenton, la Privilegium Ottonianum laŭ arta farado.

En la jaro 2005 la geedziĝdokumento estis proponita por enlistigo en la mondan kulturheredaĵon de UNESKO. Tamen la internacia komitato pri konsilado (International Advisory Committee) de UNESKO decidis favore al la manuskripto de la fratoj Grimm de la unua eldono de la Fabeloj de Grimm de 1812/1815 kaj al la mondmapo de Martin Waldseemüller.[28][29]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gerd Althoff: Die Ottonen. Königsherrschaft ohne Staat (La otidoj. Reĝeco sen ŝtato.). 2-a pligrandigita eldono. Kohlhammer, Stuttgart interalie 2005, p.126, ISBN 3-17-018597-7.
  2. Gunther Wolf: Nochmals zur Frage: Wer war Theophano. (Denove pri la demando: Kiu estis Teofano.), en: Kaiserin Theophanu. Prinzessin aus der Fremde - des Westreichs Große Kaiserin. (Imperiestrino Teofano. Princino el eksterlando - la granda imperiestrino de la okcidenta imperio.) p. 59–78.
  3. 3,0 3,1 Hans K. Schulze: Die Heiratsurkunde der Kaiserin Theophanu. (La geedziĝdokumento de la imperiestrino Teofano.), p. 19.
  4. 4,0 4,1 4,2 Edith Ennen: Frauen im Mittelalter. (Virinoj en la mezepoko.) Beck, München 1999 ISBN 3-406-37799-8
  5. Hans K. Schulze: Die Heiratsurkunde der Kaiserin Theophanu. (La geedziĝdokumento de la imperiestrino Teofano.), p. 76.
  6. Rosamond McKitterick, Roland Quinault: Edward Gibbon and Empire. Cambridge University Press, Cambridge 2002 ISBN 0-521-52505-5
  7. Gottfried Wilhelm Leibniz: Scriptores rerum Brunsvicensium illustrationi inservantes (3 volumoj), fontokolekto pri la historio de la Welfoj kaj de malsupra Saksio, 1707–1711.
  8. 8,0 8,1 Hans K. Schulze: Die Heiratsurkunde der Kaiserin Theophanu. (La geedziĝdokumento de la imperiestrino Teofano.), p. 31.
  9. En la ligilo, trovebla sub "eksteraj ligiloj", rilate al Tilleda, mankas en la latina teksto de la dokumento jenaj linioj: … Constantinopolitani imperatoris neptim clarissimam in maxima Romulae urbe sancto summoque aeclesiarum principe beato Petro apostolo votis nostris favente domnique Iohannis … en la germana traduko mankas samloke iom malpli longa teksto: die hochangesehene Nichte des konstantinopolitanischen … Kaisers Johannes in der überaus großen romuleischen Stadt, indem der selige … Apostel Petrus, der heilige und höchste Fürst der Kirchen, unsere Wünsche begünstigt
  10. Hans K. Schulze: Die Heiratsurkunde der Kaiserin Theophanu. (La geedziĝdokumento de la imperiestrino Teofano.), p. 32.
  11. Regest en: Hans K. Schulze: Die Heiratsurkunde der Kaiserin Theophanu. (La geedziĝdokumento de la imperiestrino Teofano.), p. 89
  12. Hans K. Schulze: Die Heiratsurkunde der Kaiserin Theophanu. (La geedziĝdokumento de la imperiestrino Teofano.), p. 24.
  13. 13,0 13,1 13,2 13,3 Monda heredaĵo de UNESKO, nomumpeto: The „marriage document of the Empress Theophano.“ (angle)
  14. Dieter Köcher: Einfluss von Rohmaterial und Herstellung natürlicher Krapplacke auf Farbigkeit und Lichtechtheit. (Influo de krudmaterialo kaj fabrikado de naturaj farboj el rubia tinctorum al koloro kaj lumrezisto) Disertacio, Hochschule für Bildende Künste Dresden, Dresden 2006[rompita ligilo]
  15. Hans Goetting, Hermann Kühn: Die sogenannte Heiratsurkunde der Kaiserin Theophanu (DOII, 21), ihre Untersuchung und Konservierung. (La tiel nomata geedziĝdokumento de la imperiestrino Teofano (DOII, 21), ĝiaj esploro kaj konservado) En: Archivalische Zeitschrift 64 968, p. 11–24.
  16. La montritajn kvarpiedajn bestojn, kiuj plukas fruktojn de arbusto, Hans K. Schulze priskribas en: Die Heiratsurkunde der Kaiserin Theophanu. (La geedziĝdokumento de la imperiestrino Teofano.) p. 27 kiel leoninoj manĝantaj vinberojn de vito.
  17. Vera Trost taksas en: Chrysographie und Argyrographie in Handschriften und Urkunden. (Krizografio kaj argirografio en manuskriptoj kaj dokumentoj.) la de Hans Goetting, Hermann Kühn en: Die sogenannte Heiratsurkunde der Kaiserin Theophanu, (MGH DO. II. 21), ihre Untersuchung und Konservierung. (La tiel nomata geedziĝdokumento de la imperiestrino Teofano, (MGH DO. II. 21), ĝiaj esploro kaj konservado.) supozitan uzon de mielo kaj/aŭ ovoblanko kiel ligilo neverŝajna.
  18. Hans Goetting, Hermann Kühn: Die sogenannte Heiratsurkunde der Kaiserin Theophanu (La tiel nomata geedziĝdokumento de la imperiestrino Teofano), p. 5 f.
  19. Hans K. Schulze: Die Heiratsurkunde der Kaiserin Theophanu. (La geedziĝdokumento de la imperiestrino Teofano.), p. 28 f.
  20. Hans Goetting, Hermann Kühn: Die sogenannte Heiratsurkunde der Kaiserin Theophanu (La tiel nomata geedziĝdokumento de la imperiestrino Teofano), p. 11 - 27.
  21. Hartmut Hoffmann: Heiratsurkunde der Theophanu. (Geedziĝdokumento de Teofano.) en: Michael Brandt, Arne Eggebrecht: Bernward von Hildesheim und das Zeitalter der Ottonen. (Bernhard de Hildesheim kaj la epoko de la otidoj.) Katalogo de la ekspozicio, Hildesheim 1993. 2 volumoj, vol. 2 p. 62-65
  22. Hans K. Schulze: Die Heiratsurkunde der Kaiserin Theophanu. (La geedziĝdokumento de la imperiestrino Teofano.), p. 33.
  23. Hans K. Schulze: Die Heiratsurkunde der Kaiserin Theophanu. (La geedziĝdokumento de la imperiestrino Teofano.), p. 39.
  24. Walter Deeters: Zur Heiratsurkunde der Kaiserin Theophanu. (Pri la geedziĝdokumento de la imperiestrino Teofano.), p. 9 f.
  25. Theodor von Sickel: Das Privilegium Ottos I. für die römische Kirche vom Jahre 962. (La privilegio de Oto la 1-a por la romia eklezio el la jaro 962.)), p. 110 f.
  26. (mi) trovis ĝusta
  27. Uuilliisus anstataŭ Uuilligisus
  28. Online-Magazin der Deutschen UNESCO-Kommission Ausgabe 6-7, Juni/Juli 2004: Deutsche Nominierungen für das UNESCO-Programm Memory of the World. Arkivita el la originalo je 2012-05-29. Alirita 2010-03-18.
  29. Online-Magazin der Deutschen UNESCO-Kommission Ausgabe 6-7, Juni / Juli 2005: 29 Dokumentensammlungen neu in das UNESCO-Register Memory of the World aufgenommen[rompita ligilo]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Thietmar von Merseburg: Chronik (Kroniko). Tradukita al la germana de Werner Trillmich. Darmstadt 1957 (Freiherr vom Stein-Gedächtnisausgabe 9). Latina teksto en Ŝablono:MGH
  • Dokumento numero 21 en: Ŝablono:MGH
  • Johann Friedrich Böhmer, Hans Leo Mikoletzky: Regesta Imperii II, 2. Die Regesten des Kaiserreiches unter Otto II., Köln 1950, Nr. 598 in der Onlineversion
  • Carlrichard Brühl: Purpururkunden (Purpuraj dokumentoj), en: Brühl: Aus Mittelalter und Diplomatik, Gesammelte Aufsätze. (El mezepoko kaj diplomatiko, kolektitaj eseoj) München/Zürich 1989, vol. 2, p. 601-619.
  • Walter Deeters: Zur Heiratsurkunde der Kaiserin Theophanu (Pri la geedziĝdokumento de la imperiestrino Teofano. Braunschweigisches Jahrbuch 54 9 f, Braunschweig 1973.
  • Anton von Euw: Ikonologie der Heiratsurkunde der Kaiserin Theophanu. (Ikonologio de la geedziĝdokumento de la imperiestrino Teofano) en: (eld.): Anton von Euw, Peter Schreiner: Kaiserin Theophanu. Begegnung des Ostens und Westens um die Wende des ersten Jahrtausends. Gedenkschrift des Kölner Schnütgen-Museums zum 1000. Todesjahr der Kaiserin. (Imperiestrino Teofano. Renkontiĝo de oriento kaj okcidento fine de la unua jarmilo. Memorteksto de la kolonja muzeo Schnütgen okaze de la 1000-a datreveno de la morto de la imperiestrino.) 2 volumoj, vol. 2, Kolonjo 1991, p. 175–191.
  • Wolfgang Georgi: Ottonianum und Heiratsurkunde 962/972. (Ottonianum kaj geedziĝdokumento 962/972) en: (eld.): Anton von Euw, Peter Schreiner: Kaiserin Theophanu. Begegnung des Ostens und Westens um die Wende des ersten Jahrtausends. Gedenkschrift des Kölner Schütgen-Museums zum 1000. Todesjahr der Kaiserin. (Imperiestrino Teofano. Renkontiĝo de oriento kaj okcidento fine de la unua jarmilo. Memorteksto de la kolonja muzeo Schnütgen okaze de la 1000-a datreveno de la morto de la imperiestrino.) 2 volumoj., vol. 2, Köln 1991, p. 135-160.
  • Hans Goetting: Die Heiratsurkunde der Kaiserin Theophanu. (La geedziĝdokumento de la imperiestrino Teofano) Westermann-Verlag, Bielefeld 1950, Westermanns Monatshefte 1950 /51, kajero 12.
  • Hans Goetting, Hermann Kühn: Die sogenannte Heiratsurkunde der Kaiserin Theophanu, (MGH DO. II. 21), ihre Untersuchung und Konservierung. (La tiel nomata geedziĝdokumento de la imperiestrino Teofano, (MGH DO. II. 21), ĝia esploro kaj konservado. Archivalische Zeitschrift Böhlau Verlag GmbH & Cie., Köln 1968, vol. 64.
  • Rudolf Grieser: G. W. Leibniz und die sogenannte Heiratsurkunde der Kaiserin Theophanu. (G. W. Leibniz kaj la tiel nomata geedziĝdokumento de la imperiestrino Teofano) Memeldono de la Braunschweigischer Geschichtsverein, Braunschweig 1970, Braunschweigisches Jahrbuch 51 S. 84–90.
  • Dieter Matthes (eld.): Die Heiratsurkunde der Theophanu - 972 April 14 (La geedziĝdokumento de Teofano - 972 aprilo 14), aparta publikigo de la Niedersächsische Archivverwaltung okaze de la 10-a internacia arkivokongreso en Bonn, Niedersächsisches Staatsarchiv Wolfenbüttel, Wolfenbüttel 1984.
  • Julius von Pflugk-Harttung: Das Privilegium Ottos I. für die römische Kirche, Forschungen zur deutschen Geschichte. (La privilego de Oto la 1-a por la romia eklezio, esploroj pri la germana historio.) 24 1884, p. 567-581.
  • Hans K. Schulze: Die Heiratsurkunde der Kaiserin Theophanu. Die griechische Kaiserin und das römisch-deutsche Reich 972-991. (La geedziĝdokumento de la imperiestrino Teofano. La greka imperiestrino kaj la sankta romia imperio 972-991.) publikigoj de la niedersächsische Archivverwaltung, Sonderband, Hahnsche Buchhandlung, Hannover 2007, ISBN 978-3-7752-6124-1.
  • Theodor von Sickel: Das Privilegium Ottos I. für die römische Kirche vom Jahre 962. (La privilegio de Oto la 1-a por la romia eklezio el la jaro 962.) Innsbruck 1883.
  • Vera Trost: Chrysographie und Argyrographie in Handschriften und Urkunden. (Krisografio kaj argirografio en manuskriptoj kaj dokumentoj) en: (eld.): Anton von Euw, Peter Schreiner: Kaiserin Theophanu. Begegnung des Ostens und Westens um die Wende des ersten Jahrtausends. (Imperiestrino Teofano. Renkontiĝo de oriento kaj okcidento fine de la unua jarmilo.) Memorteksto de la kolonja muzeo Schnütgen okaze de la 1000-a datreveno de la morto de la imperiestrino, 2 volumoj, vol. 2, Köln 1991, p. 337-339
  • Hiltrud Westermann-Angerhausen: Spuren der Theophanu in der ottonischen Schatzkunst? (Ĉu spuroj de Teofano en la otona trezorarto?) en: (eld.): Anton von Euw, Peter Schreiner: Kaiserin Theophanu. Begegnung des Ostens und Westens um die Wende des ersten Jahrtausends (Imperiestrino Teofano. Renkontiĝo de oriento kaj okcidento fine de la unua jarmilo.) Memorteksto de la kolonja muzeo Schnütgen okaze de la 1000-a datreveno de la morto de la imperiestrino, 2 volumoj, vol. 2, Köln 1991, p. 193–218.
  • Gunther Wolf (Hrsg.): Kaiserin Theophanu. Prinzessin aus der Fremde - des Westreichs Große Kaiserin. (Imperiestrino Teofano. Princino el fremdlando - la granda imperiestrino de la okcidenta imperio. Böhlau Verlag, Kolonjo interalie 1991, ISBN 3-412-05491-7.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.