Vikipedio:Artikolo de la semajno/2010/47

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Soldatoj sur stratoj de Buĵumburo, 2006.
Soldatoj sur stratoj de Buĵumburo, 2006.

Oni konas sub la nomo Burunda enlanda milito la sinsekvon de armitaj konfliktoj disvolviĝintaj en Burundo, precipe kiel sekvo de konfrontiĝoj inter la hutuoj kaj tutsioj, la ĉefaj etnoj de la lando. La malferma milito komenciĝis en 1993, post kiam estis murdita la unua demokratie elektita kaj unua hutua prezidanto Melchior Ndadaye, kaj finiĝis en 2005 post la enpostenigo de prezidanto Pierre Nkurunziza, kvankam ankoraŭ parte okazis armitaj problemoj ĝis 2009, post kiam senarmiĝis lasta ribela grupo. Entute perforte pereis dum tiu periodo almenaŭ 300 000 homoj. Legu pli...