Vikipedio:Artikolo de la semajno/2013/12

El Vikipedio, la libera enciklopedio
kulta ceremonio en 2009
kulta ceremonio en 2009

Romuva estas moderna religia kulto, kiu vivtenas la antikvajn ritojn de la antaŭkristanaj religioj de Baltio. La nomo devenas de la samnoma antikva balta sanktejo Romuva, kiu laŭ la legendo ekestis dum la jaro 523 kaj al kies ĉefa pastro obeis ĉiuj baltaj popoloj de Litovio, Livonio, Kuronio kaj Praprusio.

La kulta komunumo do vivtenas antikvajn religiajn ritojn kaj folklorajn kutimojn, sed ankaŭ la fabelojn kaj legendojn de la antikva balta mitologio, el kiuj multaj ĝis la 19-a jarcento estis transdonitaj parole de generacio al generacio kaj nur tiam estis skribe fiksitaj.

Estas anoj de la komunumo Romuva ĉie en la mondo, sed la religio unuavice ekzistas en Litovio. La movado havas proksimajn ligojn al movadoj pri nacia rekonsciiĝo pri la naciaj lingvoj kaj kulturoj en Litovio kaj Latvio dum la 19-a kaj 20-a jarcentoj. La plej multaj anoj sen religia misiemo simple subtenas la vivtenon de la prakristana balta kulturo, kun rerakontado de antikvaj fabeloj kaj legendoj, festado de tradiciaj festoj, subteno de la historia lignoskulptado, kantado de antikvaj kantoj kaj ludado de historiaj muzikiloj, kune kun ekologia intereso pri protekto de historiaj naturaj sanktejoj.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Merlo - Isaac Newton - Samarkando