Vikipedio:Artikolo de la semajno/2014/14

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La monaĥejo Lorsch [lorŝ] estas eksa abatejo de benediktanaj monaĥoj, rande de la historia urbeto Lorsch en la distrikto Bergstraße de la federacia lando Hesio de Germanio. La monaĥejo fondiĝis dum la jaro 764 kaj dum 468 estris regionan ŝtateton kun parte granda teritorio en la sudo de Hesio, ĝis dum la jaro 1232 la monaĥejaj konstruaĵoj kaj ĉiuj teritorioj transiris en la posedon de la elektoepiskopujo Majenco (Erzstift Mainz). Dum la frua mezepoko la monaĥejo estis spirita kaj kultura centro de la Franka imperio. La Pordega aŭ Reĝa Halo de ĝi estas la sola komplete konservita konstruaĵo el la epoko de la Karolida Dinastio kaj apartenas al la plej signifaj konservaĵoj de arkitekturo el la antaŭromanika epoko.

Aparte famaj estas la verkoj el la granda monaĥeja biblioteko, kiuj hodiaŭ konserviĝas en plej diversaj lokoj de la mondo. La monaĥejo Lorsch (abatejo kaj baziliko) ekde la jaro 1991 estas listigata kiel monda kultura heredaĵo de Unesko. En 2014 festiĝas la 1250-jara jubileo de la historia konstruaĵo.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: tapiŝo de Bayeux - Klasifiko Internacia de Malsanoj - ĉieldisko de Nebra