Vikipedio:Artikolo de la semajno/2014/29

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La fama akvofalo Iguacuo, je kvar kvinonoj en Argentino, je unu kvinono en Brazilo.

La Argentina Respubliko (hispane: República Argentina) estas ŝtato en Suda Ameriko, konstituciigita kiel federacio de 23 provincoj kaj aŭtonoma urbo, Bonaero. Ĝiaj najbaroj estas Ĉilio (sude kaj okcidente), Bolivio (norde), Paragvajo (norde kaj nordoriente), Brazilo (nordoriente) kaj Urugvajo (oriente). Ĝi ankaŭ havas longan marbordon de la Atlantika Oceano.

Politike ĝi estas federacia respubliko, kiu havas 23 provincojn kaj unu federacian distrikton. Nuntempe, Argentino estas ŝtato, kiu havas fortan ekonomikan evoluon. Post la severa ekonomika krizo de la jaro 2001, ĝia registaro kaj ekonomio renormaliĝis kaj nun la lando povas denove rigardi la estontecon kun espero. Laŭ sia indekso de homa disvolviĝo Argentino estas la dua plej avancinta lando de Sud-Ameriko. Aĉetpovo de la loĝantaro estas taksata kiel 23-a inter la ŝtatoj de la mondo.

De la 26-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto 2014 la 99-a Universala Kongreso (UK) de Esperanto okazas en Bonaero, la ĉefurbo de Argentino.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Germana Imperiestra Regno - Benjamin Franklin - antarkta traktato