Vikipedio:Artikolo de la semajno/2015/18

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nizo
Nizo

Nizo (Accipiter nisus) estas eta rabobirdo el familio de akcipitredoj kiu inkludas ankaŭ multajn aliajn tagajn rabobirdojn agloj, buteoj kaj cirkuoj.

Maskla plenkreskulo de Nizo havas bluecgrizajn suprajn partojn kaj oranĝecstriecajn subajn partojn; inoj kaj junuloj estas brunaj supre kun bruna strieco sube. La ino estas je ĝis 25% pli granda ol la masklo – unu el la plej grandaj diferencoj inter seksoj el ĉiuj ajn birdospecioj. Kvankam ĝi estas predanto kiu specialiĝas en kaptado de arbaraj birdoj, la Nizo povas troviĝi en ĉiu ajn habitato kaj ofte ĉasas ĝardenajn birdojn en urboj. Maskloj tendencas kapti pli malgrandajn birdojn, nome paruoj, fringoj kaj paseroj; dum inoj kaptas ĉefe turdojn kaj sturnojn, sed kapablas mortigi birdojn pezajn 500 g aŭ eĉ plie.

Temas pri tre disvastigita specio tra la ĉiuj mezvarmaj kaj subtropikaj partoj de la Malnova Mondo, tio estas la tuta Eŭropo (escepte de Islando), Turkio, Siberio, la montara regiono inter Ĉinio kaj Barato kaj Nordafriko. Ĝi estas plej ofte loĝanta specio, sed birdoj de pli malvarmaj regionoj nordeŭropaj kaj aziaj migrantas suden vintre tiom malproksime kiel ĝis Nordafriko kaj Barato.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Julio Cezaro - Oto-Matilda-Kruco - Tonlingvo