Vikipedio:Artikolo de la semajno/2019/24

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albert Camus, franca verkisto kaj filozofo

Albert CAMUS [Albèr Kamu], en Esperanto Alberto Kamuso (naskiĝis la 7-an de novembro 1913, mortis la 4-an de januaro 1960) estis franca verkisto kaj filozofo. Li estis nobelpremiito en 1957.

Bazo de la verko de Camus estas la filozofio de la absurdo, kiu estas bazita sur la ekkono de la sensenceco de la homa vivo. Tamen laŭ Camus la homoj estas liberaj kaj povas kontraŭbatali tiun sorton de sensenceco. Tiun sintenon tre koncize resumas unu frazo el la eseo "La mito de Sizifo": "Ni devas imagi, ke Sizifo estis feliĉa homo".

La filozofa pensaro de Camus kondukis lin al seniluzia humanismo, kiu estas klare perceptebla en liaj verkoj. Samtempe ĝi instigis lin al politika aktivado: Camus partoprenis la Francan rezistadon en la dua mondmilito kaj provis peri pacan finiĝon de la Milito de Alĝerio.

plena artikolo...

Lastaj artikoloj de la semajno: Eŭropa Unio - Charlie Chaplin - Erevano - Dua Mondmilito - delfenoj - birdoj