Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2012/1

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Blazonoj por komunumoj de Italio[redakti fonton]

Saluton,

mi rimarkis ke blazonoj por komunomoj de Italio estas nevalidaj. Ni havas problemojn de bildoj. Kion vi pensas pri ĉi tiu problemo? Mi atendas viajn respondojn. Dankon por viaj respondoj.

Amike, Ĉiuĵŭd(Diskuti) 18:52, 27 Dec. 2011 (UTC)


Ŝajnas, ke italaj blazonoj nun ne troviĝas en "commons" sed en respektivaj alilingvaj vikipedioj - kio klarigus ilian malhaveblecon. --Dominik 08:27, 2 Jan. 2012 (UTC)

Mi konscias kaj ĝeniĝas pri la problemo, sed ne vidis tiujn ĉi du diskuterojn, kiam mi hieraŭ ekpraktikis jure eblan, kvankam laborintensan solvon. Laŭ intensa diskuto en la vikimedia komunejo, la blazonoj de italaj komunumoj (principe ankaŭ de regionoj kaj provincoj) en la komunejo ne plu konsideratas publika havaĵo kaj konserveblaj, krom se unuopaj vikipediistoj individue redesegnus ilin laŭ la blazonaj priskriboj, kaj alŝutus tiujn bildajn interpretojn de la blazonaj priskriboj sub libera licenco. En pluraj vikipediaj branĉoj de unuopaj lingvoj tamen la ĝisnunaj dosieroj pri blazonoj de italaj komunumoj daŭre permesatas. Tial ĉiuj blazonoj de italaj komunumoj alŝutiĝis al la itala kaj germana vikipedioj, multaj ankaŭ al la anglalingva. Aparte laŭ la leĝoj de Germanio (kaj laŭdire ankaŭ de Aŭstrio kaj Svislando, sed tion mi ne persone kontrolis) la blazonobildoj tute laŭleĝas. Mi do eksekvis la germanlingvan modelon individue alŝuti la blazonojn, kaj donis la klarigon:

Citaĵo
 La blazonoj de italaj komunumoj laŭ nuna stato ne konsideratas publika havaĵo en la vikimedia komunejo, sed bezonatas en vikipediaj artikoloj pri tiuj komunumoj, kaj ekzemple laŭ germania nacia juro ili ja konsideratas publika havaĵo (gemeinfrei), ĉar verkaĵo de ŝtata instanco (amtliches Werk) kaj alŝutata al vikipedio el Germanio (Schutzlandprinzip). 

Tiu solvo laŭ mi estas jure neriproĉebla, sed estas laborintensa. Pripensindas ĉu roboto povus plufari tiun laboron, sed por konservi la argumentadon, bonus se eblus deklari ke la roboto agas el Germanio (respektive Aŭstrio aŭ Svislando). Bona efiko de la problemo estas ke la esperanto-vikipediaj artikolaj ĝermoj pri italaj komunumoj, el kiuj granda parto estas malmulte atentata, estas tuŝataj kaj iom pli atentiĝas.

Por vidi mian komencitan laboron, rigardu la kategorion "blazonoj pri komunumoj de provinco Salerno".

ThomasPusch 11:28, 26 Jan. 2012 (UTC)

Se la serviloj de Vikpedio troviĝintus en Svislando, la tuta afero ne estus problemo, ĉar tiam la tuta vikipedio sekvus la svisan leĝaron. Laŭ svisa leĝaro blazonoj ne estas protekeblaj kaj do estas publika havaĵo, ekzistas tamen limigo en la uzo, nome oni ne rajtas utiligi blazonon en tia formo, ke oni ŝajnigas, ke la verko estas oficialiaĵo de la koncerna ŝtato, komunumo aŭ aŭtoritato. Do oni ekzemple ne rajtas uzi blazonon de komunumo por reklami produkton sen oficiala permeso. Oni tamen rajtas uzi la blazonon por ornami tekston pri la historio aŭ geografio de la koncerna komunumo. Konkrete tio signifas, ke oni rajtas alŝuti blazonon bildon al Vikipedio, eĉ se oni ne mem desegnis la bildon, sed fotokopiis ĝin. La desegnanto de komunuma blazono ja ne povas akiri kopirajton pri ĝi, do kopiado de ĝia kopio estas permesata. Problemo cetere estonte ne nur povas estiĝi pri blazonoj, sed pri bildoj de domoj. Laŭ svisa leĝaro estas tute klare, ke foto dudimensia, kiu estas farita de publika grundo, estas libera. Do ankaŭ se temas pri foto de skulpturo. Kiel publika grundo ankaŭ estas konsiderata preĝejo aŭ publika domo, dum oni ne devas pagi por eniro kaj la fotado por eniro ne estas limigita. Do fotoj faritaj en cirko aŭ teatroj aŭ sportejoj ne estas nepre liberaj. Ĝenerale la sivsa juro tamen estas treege liberala. Do estus certe tre granda avantaĝo en estonto, se Vikipedio povus funkcii sub svisa leĝaro. Aktuale se oni alŝutas bildon el Svislando al vikipedia servilo, kiu situas en Usono, fakte oni ja estas konfrontita almenaŭ kun svisa kaj kun usona leĝaro. Ĝis nun la usona leĝaro estis preskaŭ same libera kiel la svisa. Tamen la tendenco en Usono estas novaj multepli striktaj kopirajtaj leĝoj. Tiam ja ekzistas la granda danĝero, ke granda parto de la bildoj de Vikipedio devus subite malaperi. En Svislando tia leĝo dank al la direkta demokratio estus praktike ne realigebla. Protesto de vikipedio kun certeco prenus la leĝopropono eĉ minimuman ŝancon por sukceso en baloto! Ŝajnas, ke la protesto en la angla vikipedio ĵus farita en Usono (la 18-an de januaro) ne restas senefika, sed la danĝero por vikipedio ne malaperis. Tamen certe la jura situacio en Svislando estus pli certa. Mi pensas, ke Vikimedio devus serioze mediti pri translokigo de la serviloj al Svislando aŭ alia lando kun same liberalaj leĝoj (eventuale en Skandinavio) por povi protekti la havaĵon de Vikipedio.DidiWeidmann 15:29, 5 Feb. 2012 (UTC)

Forviŝado de artikoloj[redakti fonton]

Nuntempe ekzistas pli ol 200 artikoloj tute vakaj, aŭ forviŝindaj, kiuj nur trompas la statistikon, kaj kiujn neniu administranto atentas. Mi parolas ĉefe pri la unuaj 233 aperantaj en Specialaĵo:Mallongaj_paĝoj (pluraj el ili kun ne ekzistanta Ŝablono:Db-r1), kaj kelkaj postaj. Ĉu iu bonvolus forigi ilin? Mi pensas ke eĉ ne necesas antaŭdiskuto pri ili. --Tonyo 19:13, 1 Jan. 2012 (UTC)

Mastraĵo de artikoloj estas unu bezono tie. Trompi eĉ falsi statistikon estas unu malbona aktualaĵo. Ĉiuĵŭd(Diskuti) 21:56, 1 Jan. 2012 (UTC)

Ĉi tia laboro estas iomete teda. Ĉu iu alia volus esti administranto por trakti ĉi tiajn fuŝajn artikolojn? -- Yekrats 23:36, 1 Jan. 2012 (UTC)

Antaŭ jaroj ankaŭ mi petis forviŝadojn pri artikolaĉoj balastaj. Administranto diris al mi, ke mi tute pravas, sed en tiu monato li ne havas tempon. Mi atendis unu jaron, poste mi iris al la unua, kaj alinomis ĝin, mi forviŝis la enhavon, poste mi redaktis novan artikolon. Tiel paŝo post paŝo la balastoj malaperis.--Crosstor 07:17, 2 Jan. 2012 (UTC)
Tre stranga. Ĉiuĵŭd(Diskuti) 19:57, 2 Jan. 2012 (UTC)

Tiu listo fakte estas maltaŭga instrumento, ĉar ĝi entenas ĉefe apartigilojn, kiuj ja pro sia naturo estas plejparte mallongaj, sed certe ne forviŝindaj. Por povi labori kun la listo, devus estis tia listo minus apartigiloj. DidiWeidmann 20:58, 29 Jan. 2012 (UTC)

Por kio servas reviziado kaj kontrolado de paĝoj?[redakti fonton]

Mi volus demandi, por kio servas reviziado kaj kontrolado de paĝoj? Ĉu nur por tio, ke tiuj paĝoj estis kontrolitaj? Ĉu ni kontrolas nur la gramatikan aspekton de paĝoj? Ĉu la enhava aspekto estas negrava aŭ neutila? Ekzemple se iu skribos, ke tri plus kvar faras ok aŭ ke la ĉefurbo de Hispanio estas Parizo kaj iu alia markos tiujn ĉi ŝanĝojn kiel reviziitaj, ĉu tio estos en ordo? Plua uzanto poste povos argumenti, ke tiu kaj tiu reviziis la paĝon, aŭ persone aŭ aŭtomate. El la gramatika vidpunkto tio estos en ordo, sed laŭ la enhava ne. Memkompreneble, ke mi ĉi tie metis la ekzemplojn, kiujn eble neniu skribos, sed estas ĉi tie multaj paĝoj, kies historian, geografian aŭ alian enhavon pluraj ne konas. Por kio do revizii la paĝojn? Por ke ili aspektu "bele" en Lastaj ŝanĝoj? Petr Tomasovsky 14:23, 2 Jan. 2012 (UTC)

Vi ĉi tie starigas la demandon pri diferenco inter formo kaj enhavo: kio estas lingve ĝusta ne nepre estas senchava. --Dominik 16:59, 2 Jan. 2012 (UTC)
Nia reviziado laŭ difino nur signifas ke la reviziitaj paĝoj ne entenas evidentajn rubaĵojn, ne pli. Taksado de artikoloj estas alia afero. AL @ 18:11, 2 Jan. 2012 (UTC)
<<Por kio servas reviziado kaj kontrolado de paĝoj?>> Por ke artikoloj respektas regulojn de Vikipedio. Ĉiuĵŭd(Diskuti) 19:51, 2 Jan. 2012 (UTC)

Saluton kaj bonan novan jaron al ĉiuj. Mi volas scii kie mi povas trovi ŝablonojn por enmeti notojn ĉiam laŭ la samaj stilaj kriteroj. Mi ankaŭ volas scii kiel fari por diferencigi inter notoj kaj referencoj en artikolo. En aliaj versionoj de Vikipedio mi estas kutimita apartigi notojn de referencojn, sed ĉi tie oni skribas kutime "Notoj". Dankon.--Pangea 19:16, 2 Jan. 2012 (UTC)

Vi devas uzi la ŝablonon <ref group="notoj"> Ĉi tie iras la noton </ref>, kaj poste krei sekcion (vi povas nomigi ĝin kiel "notoj" aŭ io simila) kaj en tiu sekcio vi devas uzi la ŝablonon <references group="notoj" />. la nomo de la referenca aro povas esti iun ajn ne nur "notoj". -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin en io? 21:08, 2 Jan. 2012 (UTC)
[notoj 1] Ĉi tie estas la teksto.
  1. Ĉi tie iras la noton.

  2. Por fari tio: <ref group="notoj"> Ĉi tie iras la noton. </ref> Ĉi tie estas la noto <references group="notoj" />
    Inteligenta aŭ ne ?
    Ĉiuĵŭd(Diskuti) 21:47, 2 Jan. 2012 (UTC)
    Saluton. Fakte <ref group="notoj"> Ĉi tie estu la noto </ref> ne estas ŝablona kodo, sed specifa kodo de vikia etendilo. Ŝablona kodo funkcias alie. Amike --Tlustulimu 12:39, 5 Jan. 2012 (UTC)

    Saluton,


    mi vidas sur la francan vikipedion ke P'tit Frappé ne estis bona uzanto. Li estas ekzilita de la francan vikipedion kaj tie, li insultis Tlustulimu ĉar li/ŝi ne parolas la francan. Siaj IP: 82.251.242.43 kaj 82.248.203.85. Kontrolu bonvolu.


    Ĉiuĵŭd(Diskuti) 23:52, 4 Jan. 2012 (UTC)


    Saluton! Mi ne scias kian ludon vi ludas - laŭ "Vidi historion" de P'tit frappé, la unua redaktinto estas vi mem (Ĉiuĵaŭde). Nun ne plendu pri li, kiun vi bonvenigis kaj helpis. Mi eĉ suspektas ke li estas via gantpupo. --Dominik 05:30, 5 Jan. 2012 (UTC)
    Same kiel Uzanto:Pitke, kiun la anonima uzanto:Ĉiuĵaŭde (Ĉiuĵaŭde estas ja anonima nomo) kreis mem. Mi forigis tiun uzanton, ĉar se tiu uzanto volus, li kreus mem la konton. Mi ne vidas sencon en tio, kiam unu uzanto kreas konton por alia uzanto. Petr Tomasovsky 08:43, 5 Jan. 2012 (UTC)
    Saluton Petr! Mi krome supozas, sed ne povas ĝin pruvi, ke Ĉiuĵaŭde iel transprenis la rolon de forlasinta Astroscienco. El lingva vidpunkto, ili faras la samajn erarojn, paŭsante la francan lingvon. --Dominik 09:00, 5 Jan. 2012 (UTC)
    Saluton Dominik, ŝajnas, ke vi pravas kun uzanto Astroscienco kaj ankaŭ mi havas miajn opiniojn pri uzanto Ĉiuĵaŭde. Petr Tomasovsky 09:06, 5 Jan. 2012 (UTC)
    Jes, mi estas Astroscienco. Astroscienco estas mia vera sola gantpupo. Mi ne faris vandalismo (mi kredas).Mi sendas bonvenon messaĝojn al alliaj uzantoj, tiam, mi ne havas 20 gantpupojn, nur 1. Sed, mi denuncas unu malbonan uzanton kiu insultis unu uzanton, ne mi. Rigardu sian paĝon en la franca : tie. P'tit frappé ne parolas Esperanton, havas du denaskulon lingvon kaj mi, mi havas unu denaskulon lingvon kaj mi parolas Esperanton. Mi ne estas P'tit Frappé, sole Astroscienco, kiu ne faris vandalismon. Mi ne meritas ekzilon. Dankon por kompreni kaj respektas mian respondon. Me ni estas tie pro gvidi problemon kun aliaj uzantoj, ĝuste praktiki mian Esperanton kaj krei artikolojn. Ĉiuĵŭd(Diskuti) 13:15, 5 Jan. 2012 (UTC)
    Dankon pro la klarigo, Ĉiuĵaŭde, neniu ĝis nun akuzis vin pri vandalismo. Nur bonvolu legi artikolon Vikipedio:Ŝtrumpopupo por via informiĝo. Aliflanke, mi pretas helpi vin se vi bezonas lingvan helpon. --Dominik 13:53, 5 Jan. 2012 (UTC)
    Dankon. Sed, ni devas kontroli ŝanĝojn al P'tit frappé (mi admonis lin) aŭ administrantoj devas preni decidon. Mi ne decidas. Vi scias, klarigi estas bone pro eviti miskomprenojn. Ĉiuĵŭd(Diskuti) 14:08, 5 Jan. 2012 (UTC)
    Mi trovas pli de 100 ip ke P'tit Frappé uzis en la francan vikipedion. Vidu tio tieĈiuĵŭd(Diskuti) 20:03, 5 Jan. 2012 (UTC)

    Dezirataj artikoloj[redakti fonton]

    Bonan tagon al vi, mi ne sciis kio fari, tiam, mi kreis la deziratan artikolon Маруся Богуславка, mia 12a artikolo. Mi volas uzanton kiu povas korekti erarojn kaj bonvolu kontaktu min poste korektojn. Bonvolu respondu tie se vi volas transdoni viajn gratulojn. Amike, Ĉiuĵŭd(Diskuti) 19:11, 7 Jan. 2012 (UTC)

    Saluton amiko.
    Kelajn plibonigojn kaj ligilojn mi faris ĉe via artikolo. Sed koncernante la temon mem de la paĝo, ruslingva (aŭ ukrainlingva) samideano povus multe pli helpi vin ol mi.
    --Jean-François Clet 20:15, 7 Jan. 2012 (UTC)
    Dankon. Ĉiuĵŭd(Diskuti) 20:18, 7 Jan. 2012 (UTC)
    Ankaŭ mi iom poluris la artikolon, la stilo ne vere estis (kaj ĉu nun estas -- estas ankaŭ dubo) vere enciklopedia. Alaŭdo ۩ 22:32, 10 Jan. 2012 (UTC)

    Kriterioj pri nomoj kaj mallongigoj de asocioj[redakti fonton]

    Mi necesas scii ĉu tiam, kiam oni skribas nomon de asocio neniam citita en Esperanto estas preferinde uzi la originalan nomon aŭ esperantigi ĝin (kaj ĉi-okaze, se estus rekomendinda skribi inter kvadrataj krampoj la originalan nomon, aŭ male). Ankaŭ mi volas scii ĉu tiam, kiam oni citas akronimon oni devas uzi artikolon aŭ ne (ekz.: "kiel diris la UNESKO" aŭ "kiel diris UNESKO"). --Pangea 12:16, 11 Jan. 2012 (UTC)

    Mi kredas, ke senartikole estas plej populara. Mi ne konas iun skribitan regulon pri tio, ankaŭ Pomego laŭŝajne silentas pri tio. --  PEJNO Simono  19:38, 12 Jan. 2012 (UTC)
    PMEG ne silentas pri tio: Ĝi subtenas la senartikolan uzon de mallongigoj.
    Pri la Esperantigo de asoci-nomoj: Mi ĝenerale preferus Esperantigi la asoci-nomon kaj mencii la originan nomon en krampoj post la unua mencio. Sed eble en iuj okazoj la inversa uzo (ne-Esperantigo de la nomo kun enkrampa Esperanta traduko post la unua mencio) estas preferinda. Ĉiuokaze, mi nek uzus nekutiman Esperantigon sen mencio de la origina nomo, nek uzus ne-Esperantigitan asoci-nomon sen mencio de Esperanta traduko. Marcos 09:37, 13 Jan. 2012 (UTC)
    Antaŭ mallongigoj oni ne metas artikolon la, sed fakte mallongigo estas io alia, ekzemple mallongigo ekz., ktp., s-ro ... Tio, kion vi nomas mallongigo, estas nomata siglo, ekz. UEA, UN kaj ankaŭ antaŭ ili oni ne skribas artikolon la. Kelkaj tiaj sigloj povas esti la samaj kaj tie eble estus bone mencii, pri kio temas, BEA povas havi diversajn signifojn, por iu povas esti konata siglo KPĈ, sed por iuj ne. Petr Tomasovsky 09:44, 13 Jan. 2012 (UTC)
    Povas esti ankaŭ situacio, ke oni sigligas multfoje ripetatan kuniĝon de vortoj. Por ke oni ne devu senĉese skribi ilin tute, oni post la unua mencio enkrampe mencios nur komencajn literojn kaj poste oni nur skribas tiujn literojn. Tiel ĉi ankaŭ estiĝas siglo skribata sen artikolo la, kiu estas specifa nur por konkreta paĝo. Petr Tomasovsky 09:52, 13 Jan. 2012 (UTC)
    Ho, vi pravas, Pomego fakte ne silentas. Mi simple ne tuj trovis tiun sekcion. Do sume, oni prefere ne uzu "la" antaŭ mallongigoj, same ne antaŭ sigloj. Kvankam Bertilo fakte eldiras, ke ĉi-detale la uzado ne estas unueca. --  PEJNO Simono  12:06, 13 Jan. 2012 (UTC)

    Helpo kun nova ŝablono[redakti fonton]

    Saluton! mi bezonas helpon kun nova ŝablono kiu mi mem faris (vere mi tradukis ĝin el la hispana), ĉu iu el vi estas spertuloj en ŝablonoj? la ŝablono estas ĉi tiu: Ŝablono:Ĉemizo

    Mi ne scias kial, sed la supra ĉemizo kaj la ekzempla ĉemizo ne bonfunkcias! ĉu iu el vi havas ideon de la kialo? -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin en io? 03:55, 14 Jan. 2012 (UTC)

    BV rigardi ŝablonon {{Futbala vestaro}}. Eble ĝi povus helpi. Aŭ ĉu tio estas alia alternativo de la sama ŝablono? Petr Tomasovsky 06:48, 14 Jan. 2012 (UTC)
    Simple mankis ferma kodo por tabelo : |}. Nun en ordo. AL @ 08:46, 14 Jan. 2012 (UTC)
    Koncerne jam ekzistanta {{Futbala vestaro}} mankas dokumentado kaj interlingvaj ligiloj. Ĉi ŝablono estas uzata en diversaj paĝoj sed pro manko de dokumentado taŭgaj parametroj ne estis tie provizitaj: sekve kostumoj aperas nigre en la paĝoj kiujn mi kontrolis. Jen denove duone misfaritaj aferoj: Pro manko de dokumentado kontribuantoj ne povas scii kiel oni uzu ĝin. Pro manko de interlingvaj ligiloj, alia kontribuanto venas kaj rekreas la saman ŝablonon (ĉi kaze multe pli zorgeme). Ve al fuŝuloj kiuj nur duone faras sian laboron ! AL @ 09:00, 14 Jan. 2012 (UTC)
    ho! mi pardonpetas, mi vidis ke ne ekzistis la intervikia ligilo en la hispana kaj en la angla vikipedio al la esperanta, do, mi supozis ke la ŝablono ankoraŭ ne ekzistis kaj mi bezonas ĝin ĉar mi estas faranta la artikolon de mia preferata futbalteamo. Mi ne sciis ke jam ekzistis la ŝablono Futbala vestaro, de nove, mi pardonpetas, ĉu vi volas, vi povas forigi la ŝablonon. -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin en io? 17:39, 14 Jan. 2012 (UTC)

    Denove pri landnomoj : ĉu -ujo ĉu -io ?[redakti fonton]

    La suba diskuto fakte superfluas: Antaŭ du jaroj ni tion ĉi-tie dum monatoj diskutis kaj finfine faris definitivan decidon en baloto kun multnombra partopreno. La klara verdikto estis, ke regu libereco. Ambaŭ formoj en Esperanto-Vikipedio do estu egalrajtaj. Do tiu, kiu kreas la artikolon rajtas decidi, ĉu uzi ujoio. En sama artikolo regu prefere kohero. Rajtas modifi nur tiu persono, kiu esence (do en plej grandaj partoj) reverkas aŭ ampleksigas la koncernan artikolon. Tiun tutan debaton ni nun vere ne rekomencu, ĉar evidente la faktoj intertempe ne ŝanĝiĝis! (Por la regularo pri landonomoj vidu ĉi-tie!) DidiWeidmann 15:24, 18 Jan. 2012 (UTC)

    Ĵus okazis granda disputo en Diskuto:Vjetnamio ĉu uzi -ujo ĉu -io, ĉu plu aplikadi regulon starigitan post antaŭa diskuto kaj decido post balotado. Montriĝas ke la nun valida regulo ne estas plene kontentiga. Ĉu lanĉi novan decidoproceson por atingi pli kontentigan regulon ? AL @ 10:59, 14 Jan. 2012 (UTC)

    La propono de Marcos en la diskutpaĝo estas interesa kaj simplega. Unue, decidi ĉu plejmulto de vikipediistoj deziras kompletan unuecon en titoloj kaj tekstoj. Due, se jes, elekti -ujo aŭ -io. Mi persone subtenas tiun proponon. Thomas Guibal 11:16, 14 Jan. 2012 (UTC)
    Laŭ mi, titolomilitoj estas ne utilaj. Unueca aspekto estas ne nepre la plej grava valoro. --pino 11:59, 14 Jan. 2012 (UTC)
    Ĉu ĉiu "malkontentulo" volos rebaloti ĉiam, kiam li ne estos kontentigita? Petr Tomasovsky 15:41, 14 Jan. 2012 (UTC)
    Thomas iom misprezentis mian proponon: Fakte mi ne celas unuecon en tekstoj, kiu estis klare kontraŭita en la baloto pri landnoma unueco en 2009. La unueco en titoloj aliflanke tiam havis klaran plimulton en la unua rondumo. Sed ni uzis balotsistemon kiu donas pli da ŝancoj al pli ekstremaj alternativoj: Pro tiu balotsistemo, la meza kompromisa alternativo (unueco en titoloj, libereco en artikoltekstoj) ne plu estis konsiderata en la dua rondumo, kaj tiam gajnis la ĉiea libereco. Se oni nur voĉdonus pri unueco en titoloj, tiam unueco plej verŝajne estus venkinta.
    Ĉar en la ĵusa diskuto du gravaj Vikipediistoj-administrantoj forte kontraŭis apliki la regulon tiel kiel ĝi estis pridecidita, mi emas denove proponi regulon pri unueco en titolo. Se tiu regulo estos akceptita, oni devus poste okazigi baloton pri tio, ĉu la unueco estu UJ-sistema aŭ I-sistema.
    Estas kurioze ke Petro ĉi tie prezentas sin kiel iu, kiu kontraŭas rebaloton pri la koncerna regulo, dum fakte estis lia malobeo de la ekzistanta regulo kiu kaŭzis la konflikton pri Vjetnamujo/Vjetnamio. Marcos 17:15, 14 Jan. 2012 (UTC)
    Pri kio vi skribas? Mi malĝermigis grave la artikolon unuafoje. Se iu aldonas kelkajn ĉapitrojn, tio estas nur parta malĝermigo. Krome, ŝi ankoraŭ ne esprimis sian sintenon al la afero.Narvalo
    Aliflanke, UEA, LKK de la UK, emblemo de UK uzas la formon Vjetnamio. Mi jam alkutimiĝis, ke vi ĉiam elektas por la argumentado tion, kio estas plej konvena por via plaĉo. Vi elektas el guglo-serĉo, ĝenerala lingvouzo, UEA-decido, PIV, fundamento, kiam kiu servas vian intereson. Ĉu vi pensas, ĉar Bertilow kopiis iom da teksto (el verko de alia persono) al Egiptujo kaj alinomis ĝin unuafoje, li akiris eternan rajton pri la titolo? Dum la artikolo fakte restis mizera ĝermo rilate al graveco de la artikolo. Kompreneble ne temas pri trifaza ĝermo, sed simila.Narvalo 18:22, 14 Jan. 2012 (UTC)
    Honeste, ĉu Bertilow havas la moralan rajton por la titolo, sen ajna propra traduka laboro?
    Honeste: Se ni ŝanĝas al ujo-sistemo, ĉu okazas la Fina Venko kaj la homoj amase eklernas Esperanton?Narvalo 18:31, 14 Jan. 2012 (UTC)
    Mi mem uzas -ujo laŭ la prapropono de Z. Nepre voli uzi -io iĝas speciale stranga ĉe Polio. Kiel ni ĉiuj scias, Pola Radio pro tio uzis ĉiam Pollando - kun laŭa stumbliga devo pri ĝusta prononco. Evidente Pololando, kvankam tre sportema, iel same ne plaĉis. Mi neniam ajn vere komprenis, kial ili ne uzis la plene perfektan formon Polujo.
    Rilate la titolojn de artikolo ne estas iu ajn problemo, ĉar ekzistas ja la eblo enmeti ambaŭ formojn kaj redirekti al la alia.
    Ene de teksto la afero estas pli tikla. Mi mem kondutas simple tiel, ke se estas jam 10 -ioj, kaj mi volas aldoni ion pluan plian, mi uzas same la formon -io. Se estas jam -ujoj, nu, mi uzas same -ujon. Se ambaŭ jam ĉeestas, mi korektas al mia persona prefero. Evidente, oni devus iomete modifi la Vikian serĉilon por sukcese trovi ujojn, serĉinte pri iojn - kaj inverse. Sed ĉu jen vere nesolvebla problemo meze de la komputila epoko? --  PEJNO Simono  18:33, 14 Jan. 2012 (UTC)
    Ni ĉiuj memoru ke Vikipedio ne estas lingvodecida: Vikipediistoj nek unuope nek kune havas la taskon decidi pri lingvaj disputoj. Sekve Vikipedio menciu ĉiujn uzatajn formojn, kaj emfazu la eventuale plej kutiman formon. Se unueco ne ekzistas en la Esperantouzo, kial estu unueco en Vikipedio ? Ĉu kaŝi ke ekzistas alternativaj formoj ? Evidente en artikolo ŝajnus strange ke la sama lando estus nomita diversmaniere laŭ la paragrafoj: unueco ene de artikola teksto estas dezirinda. La plej tikla punkto estas decidi pri la titolo, kiu ŝajnas doni preferon al iu formo kontraŭ la alia (tia estas la milito ĉirkaŭ Vjetnamujo/Vjetnamio). Post longa batalo kaj baloto ni decidis liberecon kaj ke pri la titolo decidu la kreinto de la artikolo kaj eventuale tiu kiu grave redaktis ĝin. Sed ĉu tio validas kiam temas pri artikolo al kiu kunlaboris dekoj da redaktintoj ? Ĉu tio validas por nomo de lando pri kiu povas interesiĝi ĉiuj ? Ĉu nur unu homo (aŭ du) havas superan rajton decidi pri afero kiu koncernas ĉiujn, kvazaŭ vikipedia artikolo povus esti privata posedaĵo de unu (aŭ du) homo(j) ? Tio ŝajnas al mi kontraŭa al permesilo sub kiu ni publikigas Vikipedion, kaj al neŭtraleco kiu estas unu el la precipaj gvidlinioj de Vikipedio.
    Vikipediistoj! bonvolu atenti ke Vikipedio ne estu uzata por servi unu vidpunkton kontraŭ unu alia en lingva batalo. Vikipedio fokusiĝu sur enteno (faktoj, detalaj priskriboj ...) kaj nur agnosku la lingvajn diskutojn kaj ne estu tereno en kiu decido estu farita pri ĝusta kaj malĝusta uzo spite neinterkonsenton en la ekstervikipedia sfero. La temo mem, landonomoj en Esperanto, devas esti temo de artikolo kie la historio de -ujo / -io / -lando / ktp estu priskribita, kun detaloj pri tempo, medioj (SAT, UEA, PIV, ...), al kiu sendu la unua linio de artikolo pri lando kiel montrita sube. AL @ 23:07, 14 Jan. 2012 (UTC)

    VjetnamioVjetnamujo [a] estas lando en Sud-orienta Azio ....

    [a] Pri formoj « Vjetnamio » aŭ « Vjetnamujo » vidu landonomoj en Esperanto
    Jam ekzistas : Landnomoj#Landnomoj en Esperanto AL @ 23:20, 14 Jan. 2012 (UTC)
    Arno, kompreneble la Vikipedio ne povas decidi pri la lingvouzo en Esperanto, kaj pri tio tute ne temas ĉi-kaze. Kompreneble ni menciu ke ekzistas ambaŭ formoj por formi landnomojn en Esperanto. Sed tamen povas esti dezirinde havi regulojn pri landnomoj por eviti senĉesajn redaktomiltiojn pri ili.
    Arno skribis: "Post longa batalo kaj baloto ni decidis liberecon kaj ke pri la titolo decidu la kreinto de la artikolo kaj eventuale tiu kiu grave redaktis ĝin. Sed ĉu tio validas kiam temas pri artikolo al kiu kunlaboris dekoj da redaktintoj ? Ĉu tio validas por nomo de lando pri kiu povas interesiĝi ĉiuj ?" Kompreneble tio validas ankaŭ pri artikolo pri kiu kunlaboris dekoj da redaktintoj! Ĉu vi serioze kredas, ke oni ĉe la decido pri tiu regulo pensis nur pri artikoloj verkitaj de unuopuloj? Jam de la komenca tempo de la Vikipedio estas kutime ke multaj homoj kunlaboras pri unu artikolo. Oni tamen decidis en 2009 doni la decidpovon pri unuopa artikolo al unuopa Vikipediisto, ĉar la devo ĉiam alveni al komuna decido nur plikomplikus la aferon. Kaj kompreneble la regulo validas ankaŭ por nomo de lando pri kiu povas interesiĝi ĉiuj! Ĉu entute ekzistas landnomo pri kiu ne povas interesiĝi ĉiu?
    Narvalo denove komencis mencii aferojn, kiuj laŭ la ekzistanta regulo estas tute malgravaj. Tion li jam faris dum la diskuto sur Diskuto:Vjetnamio. Kaj la fakto ke li kune kun Arno volis decidi per tiaj laŭregule tute malgravaj kriterioj estas tio, kion mi aludis, kiam mi ĉi-supre skribis ke ili kontraŭis apliki la prideciditan regulon.
    Mi jam skribis sur Diskuto:Vjetnamio ke – eĉ se ni restas kun la nuna regularo – mi pro la lastatempa grava plivastigo de la artikolo fare de Narvalo ne plu insistos pri titolŝanĝo al "Vjetnamujo", kvankam mi havas dubon pri tio ĉu Narvalo vere iĝis la laŭregule decidpova Vikipediisto per tiuj redaktoj.
    Do eĉ se la ĉapitro pri "Vjetnamio/Vjetnamujo" estas finita, min tamen forte maltrankviligas ke gravaj Vikipediistoj montras tiel fortan malemon apliki la nuntempe validajn regulojn. Aliflanke, ankaŭ mia ĉi-supre esprimita ideo fari novan decidon pri la afero intertempe maltrankviligas min, ĉar denove aperas tiom da malsamaj opiniesprimoj pri ĉi tiu afero. Ekzemple Arno nun esprimis ankaŭ ke laŭ li la uzo estu unueca ene de unu artikolo; tamen li tute prisilentas, kiel tiu unueco estu atingata. Unu eblo estus havi tut-Vikipedian unuecon. Sed tion li ŝajne ne celis. Se tut-Vikipedie ekzistas libereco, sed interne de unuopa artikolo tamen estu unueco, oni iel devas havi manieron por decidi, ĉu la unueco estu I- aŭ UJ-sistema en certa artikolo. Ni povus simile al la nuna regulo pri titoloj lasi la decidon al tiu, kiu unuafoje enkondukas iun landnomon kun I- aŭ UJ-finaĵo en la artikolon, kaj aldone doni la rajton ŝanĝi tiun decidon de la unuafojulo al iu kiu grave reverkas kaj ampleksigas la artikolon. Sed verŝajne Arno ankaŭ ne ŝatas tion, ĉar li ja forte esprimis sin kontraŭ la ideo doni la decidrajton al unuopulo. Ĉu do oni ĉiam devas okazigi baloton inter la ĉefaj kontribuintoj al iu artikolo? Kaj se iu antaŭa kontribuinto nun ne plu estas aktiva, sed eble estone reaktiviĝos kaj per sia opini-esprimo ŝanĝos la plimulton de la baloto? Vere tro da komplikaĵoj!
    Laŭ mi ni bezonas facile aplikeblan regulon. La nun ekzistanta regulo estas relative facile aplikebla, eĉ se ĝi foje donas rezulton kiu ne plaĉas al iuj. Fakte ĝi plej ofte donas rezulton kiu ne plaĉas al mi – nome preferon al la I-sistemo. Malgraŭ mia malŝato de tio mi akceptas tion, ĉar temas pri komunume pridecidita regulo. Sed se mi vidas ke la I-emuloj ne emas akcepti la regulon kiam ĝi donas la decidrajton al UJ-emulo, mi ankaŭ tute perdas la emon akcepti la regulon kiam ĝi donas la decidrajton al I-emulo. Tiam mi preferus havi unufojan baloton pri tio ĉu titoloj ĉiam estu UJ-sistemaj aŭ ĉiam estu I-sistemaj. Marcos 13:18, 15 Jan. 2012 (UTC)
    Mi diris « unueco ene de artikolo estas dezirinda ». Devigi al unueco ŝajnas al mi neatingeble. Por ke la esprimita deziro estu plenumita, necesas ke kunlaborantoj redaktu kun iom da prudento: ĉu troa revo ? Pejno Simono supre priskribis propran sintenon rilatan al tiu situacio: ĉu ĉiuj povas peni same agi ?
    En via lasta paragrafo, Marcos, vi malkaŝas ke miksiĝas via deziro ke supervenku via vidpunkto kaj apliko de interkonsentita regulo. Mi flankenlasas mian personan preferon por -io aŭ -ujo kaj strebas al ia paca kaj prudenta solvo. AL @ 14:05, 15 Jan. 2012 (UTC)
    Mi aneksas al la GRANDA diskuto. -ujo aŭ -io ? Ne bezono de kasacii sian kapon, mi kredas ke -io estas la pli bona. Tion ne applikas tute nomojn de landoj, sed la pli bona fino estas -io (Ekzemplo: Francio). -ujo estas sinonimo de -io, sed -ujo estas malpli korekta laŭ mi. Ĉiuĵŭd Astroscienco 14:23, 15 Jan. 2012 (UTC)
    Diable! Ujo neniam ajn estis sinonimo de Io. Temas pri du tute apartaj konceptoj por nomi landojn. Estas simple tiel, ke iuj ne volis skribi Britujo sur poŝtkarto al Britujo. Ili konsideris Britio pri bela. Oni timis, ke Brita leterportisto eble prononcus brituĝo. Tiel populariĝis uzi - fakte misuzi - Io por la ujaj landoj. Sciu, multaj ne volis esti posteulo de simio, sed pro tio ne akcepti Darvinon estas laŭ mi pli ol nur strange. Pri la Ujo/Io-afero estas iel simile.
    Sed estas klare, ke la eble misa aŭ eĉ ne-misa tute oficiala uzo de Io anstataŭ Ujo tro disvastiĝis por ignori ĝin. Mi kredas, ke eĉ Z sankciis ĝin - supozeble same dentgrince kiel mi.
    Sed granda problemo tio vere ne estas. Kaj tute certe ĝi ne valoras ĝisgurdan novan debatadon. Por iomete Ŝekspirumi: Multa bruo pri nenio. --  PEJNO Simono  14:55, 15 Jan. 2012 (UTC)
    Kiel mi diras, la fino -io estas pli korekta ke la fino -ujo. Ĉiuĵŭd Astroscienco 15:48, 15 Jan. 2012 (UTC)
    Bonvolu rigardi en via uzula dikutejo. --  PEJNO Simono  16:57, 15 Jan. 2012 (UTC)
    La franca Vikivortaro diras ke la vorto vjetnamoj ekzistas. La nomo de la lando estas Vjetnamujo kaj Vjetnamujo ne povas esti en pluralo. vjetnamo vjetnamoj vietnamon vietnamojn Vjetnamujo Vjetnamujon. Ĉiuĵŭd Astroscienco 17:22, 15 Jan. 2012 (UTC)
    Precize tiel estas. --  PEJNO Simono  20:53, 15 Jan. 2012 (UTC)
    Eblas eviti la uzon de landnomo ( kiel substantivo ) en multaj titoloj de artikoloj per apliko de la adjektivo. Ekzemple : "Britaj leĝoj" anstataŭ "Leĝoj en Britujo". Tiel oni ofendas neniun. --Forstbirdo 19:23, 15 Jan. 2012 (UTC)
    Kiu ofendiĝas pro landonomo kun -IO aŭ kun -UJO, al tiu mankas klapo en la kapo.--  PEJNO Simono  20:53, 15 Jan. 2012 (UTC)
    En akordiĝi kun vi. Gramatike, Kanada Vikipediistoj estas pli korekta ol Vikipediistoj de Kanado. Ĉiuĵŭd Astroscienco 20:49, 15 Jan. 2012 (UTC)

    IGonzalo[redakti fonton]

    Saluton, IGonzalo faris vandalismon en la artikolon Dinornito (mi forviŝis tion). Li skribis insultoj al islamanojn en la araba kaj en la angla. Ĉiuĵŭd Astroscienco 19:15, 14 Jan. 2012 (UTC)

    Dankon por via atento --pino 19:31, 14 Jan. 2012 (UTC)

    Announcing Wikipedia 1.19 beta[redakti fonton]

    Wikimedia Foundation is getting ready to push out 1.19 to all the WMF-hosted wikis. As we finish wrapping up our code review, you can test the new version right now on beta.wmflabs.org. For more information, please read the release notes or the start of the final announcement.

    The following are the areas that you will probably be most interested in:

    • Faster loading of javascript files makes dependency tracking more important.
    • New common*.css files usable by skins instead of having to copy piles of generic styles from MonoBook or Vector's css.
    • The default user signature now contains a talk link in addition to the user link.
    • Searching blocked usernames in block log is now clearer.
    • Better timezone recognition in user preferences.
    • Improved diff readability for colorblind people.
    • The interwiki links table can now be accessed also when the interwiki cache is used (used in the API and the Interwiki extension).
    • More gender support (for instance in logs and user lists).
    • Language converter improved, e.g. it now works depending on the page content language.
    • Time and number-formatting magic words also now depend on the page content language.
    • Bidirectional support further improved after 1.18.

    Report any problems on the labs beta wiki and we'll work to address them before they software is released to the production wikis.

    Note that this cluster does have SUL but it is not integrated with SUL in production, so you'll need to create another account. You should avoid using the same password as you use here. — Global message delivery 00:06, 15 Jan. 2012 (UTC)

    Esperantigo : Anonco de Versio 1.19 beta de Mediawiki-programaro[redakti fonton]

    La Vikimedia Fondaĵo pretiĝas progresigi ĉiujn vikiojn de Vikimedia Fondaĵo al versio 1.19. Dum ni finas la revizion de la kodo, vi povas jam provi la novan version je beta.wmflabs.org. Por pli da sciigoj, bonvolu legi la versiajn notojn aŭ la ekon de la fina anonco (anglalingve).

    La sekvaj punktoj estas la kampoj en kiuj vi verŝajne estos plej interesitaj:

    • Pli rapida ŝargado de ĵavaskriptaj dosieroj igas dependospuradon pli grava.
    • Novaj common*.css dosieroj uzeblaj laŭ etosoj anstataŭ devi kopii aron da ĝeneralaj stiloj el css-dosieroj MonoBook aŭ Vector.
    • La defaŭlta uzantosubskribo nun entenas ligilon al ties diskutpaĝo aldone de ligilo al uzantopaĝo.
    • Priserĉo de forbaritaj uzantonomoj en forbarprotokolo estas nun pli klara.
    • Pli bona rekono de horzono en uzantopreferoj.
    • Plibonigita legebleco de versiokomparo por kolorblindaj homoj.
    • La tabelo de interlingvaj ligiloj povas nun esti alirita ankaŭ kiam la interlingva kaŝmemoro estas uzata (uzata en la API kaj Interlingva etendaĵoj).
    • Pli da elteno de seksa diferenco (ekzemple en protokoloj kaj uazantolistoj)
    • Plibonigita lingvokonvertilo, ekzemple ĝi nun funkcias depende de la lingvo de paĝenteno.
    • Formatado de horo, dato kaj variabloj (magiaj vortoj) ankaŭ funkcias depende de la lingvo de paĝenteno.
    • Elteno de dudirekteco pli antaŭen plibonigita post 1.18.

    Bonvolu raporti problemojn en la beta-laboratoria vikio kaj ni laboros por trakti ilin antaŭ ol la programaro estos funkciigota en la produktantaj vikioj. Notu ke ĉi tiu vikio eltenas Unuigitan ensalutsitemon (SUL) sed ne estas ligita al SUL en produktantaj vikioj, sekve vi devos krei novan uzantokonton. Vi devus eviti uzi la saman pasvorton kiun vi uzas ĉi tie. — Ĝenerala mesaĝodissendo 00:06, 15 Jan. 2012 (UTC) Esperantigis de la Granda Arno Lagrange @

    Bone. Iafoje, tio faras bonon. Ĉiuĵŭd Astroscienco 00:30, 15 Jan. 2012 (UTC)

    Novaj dezirataj artikoloj[redakti fonton]

    Saluton, mi volas ke iu povas krei la artikolon Itala kuirarto. Mi kredas ke Itala kuirarto indas ke oni skribas artikolon pri tio. Ĉiuĵŭd Astroscienco 14:27, 15 Jan. 2012 (UTC)

    La angla vikipedio ne estos disponebla la 18-a de januaro (24 horoj)[redakti fonton]

    Today, the Wikipedia community announced its decision to black out the English-language Wikipedia for 24 hours, worldwide, beginning at 05:00 UTC on Wednesday, January 18 (you can read the statement from the Wikimedia Foundation here). The blackout is a protest against proposed legislation in the United States — the Stop Online Piracy Act (SOPA) in the U.S. House of Representatives, and the PROTECT IP Act (PIPA) in the U.S. Senate — that, if passed, would seriously damage the free and open Internet, including Wikipedia.

    On January 18, we hope you’ll agree with us, and will do what you can to make your own voice heard.

    Sue Gardner, Executive Director, Wikimedia Foundation

    Esperantigo[redakti fonton]

    Hodiaŭ, je la 18-a de januaro 2012, la angla vikipedio tutmonde fermas je la kvina matene (UTC) ĝis la kvina matene (UTC) morgaŭe por protesti la proponon de la Usona leĝo SOPA kaj PIPA, kiu grave damaĝos la liberan Interreton se ĝi estas akceptita. Dum 24 horoj, vi ne povas legi kaj kontribui sur la angla vikipedio. Ĉi tiu ne aplikas la Esperantan Vikipedion kaj aliaj vikipedioj, nur la angla.


    Sue Gardner, Generala direktoro de la Vikimedia fondaĵo

    Donita kaj tradukita de Ĉiuĵŭd Astroscienco 22:37, 17 Jan. 2012 (UTC)

    Ĉu iu kapablas aldoni ĉi-rilatan flagon simile kiel en la germana vikipedio ankaŭ en nia Esperanto-vikipdio? Fakte la SOPA- kaj PIPA-leĝaro estas minaco ankaŭ por la Esperanto-vikipedio. Cetere mi rekomendus al vikimediafondumo translokigi la vikipedio-servilojn al Svislando, kie ili estus sekuraj de usonaj tribunaloj, se tiaj leĝoj estus vere realigitaj. Ankaŭ estas fakto, ke la svisa juro pro sia granda libereco estas multe pli favora al vikipedio ol iu ajn alilanda juro (ekzemple laŭ svisa juro ne estas punebla la kopiado aŭ elŝutado de kopirajtaj tekstoj, bildoj aŭ filmoj por privata, persona uzado). Cetere ankaŭ la teknika nivelo (sekureco de elektroprovizado, rapideco de la interretokonektoj ktp.) en Svislando estas ĝenerale pli alta ol en Usono.DidiWeidmann 15:03, 18 Jan. 2012 (UTC)
    Mi komprenas vin. Sed, se Usono akceptita de apliki la SOPA kaj la PIPA, oni diras ke tute la tero estos tuŝonta de ĉi tiun leĝon. Tiam, ni perdos Interreton se ni faras neniu por malakcepti tiun ĉi leĝproponon. Imagu ke ni perdas la milionojn de horojn de laboro ĉar Interreto plu estas.
    Por «Ĉu iu kapablas aldoni ĉi-rilatan flagon simile kiel en la germana vikipedio ankaŭ en nia Esperanto-vikipdio?», jes, oni povus meti ĉi tiun flagon.
    Ĉiuĵŭd Astroscienco 15:20, 18 Jan. 2012 (UTC)
    Ni fakte kun tiuj leĝoj ne perdos interreton, sed la interreto en Usono same kiel en Ĉinujo estos cenzurita. Tio signifas, ke homoj konsultantaj la reton en Usono ne plu povas aliri certajn paĝojn. Se la serviloj troviĝas en Svislando, tiam tamen la cetera mondo ja povas libere ĝui tiujn retpaĝojn. Se la serviloj restas en Usono, tiam nature ili devus submetiĝi al la estiĝinta Usona diktaturo. La translokigo de la serviloj al Svislando do solvas la problemon por la tuta mondo krom por Usono. Memkompreneble estus multe pli bone, ke oni sukcesu malhelpi tiujn du leĝojn en Usono. Tamen oni antaŭvidu alternativon por la plej malbona kazo.DidiWeidmann
    Povas esti, ke almenaŭ Unuiĝinta Reĝlando estus malbona lando por tio, malgraŭ ke ĝi ne estas Usono: [1], [2], [3]. --AVRS 16:55, 18 Jan. 2012 (UTC)
    (estas eble, ke Unuiĝinta Reĝlando ekstradicios en Usonon siajn loĝantojn, kiuj neniam estis en Usono, sed kies retpaĝaroj en la retregiono .com, administrata de Usona societo, mallaŭas Usonajn legojn) --AVRS 17:11, 18 Jan. 2012 (UTC)
    Jen ĝuste kial vikipedio do devus serĉi azilon en Svislando: Havante sidejon en Svislando uzante svisan servilon usona (aŭ entute eksterlanda) tribunalverdikto laŭ la svisa leĝo pri la internacia privata juro ne estas plenumigebla. Se ago laŭ svisa leĝaro estas permesata, do evidente usonaj aŭtoritataj povas fari nenion, dum la koncerna organizaĵo troviĝas en Svislando.DidiWeidmann 17:29, 18 Jan. 2012 (UTC)
    Usonaj aŭtoritataj povas fari nenion, dum la koncerna organizaĵo troviĝas en Svislando, sed aliaj landoj estos tuŝonta se la leĝpropono estas akceptita. Vi vidas, oni havas ŝancojn de perdi Interreton ! Kun ĉi tiu leĝo, se ili trovus kontraŭleĝojn enhavojn, ili fermus la retejon, tiam, ili povus fermi Vikipedio, Facebook, Twitter ktp kaj Interreto estus reservata por Universitatoj kaj Militaroj (tiel la 80-aj jaroj) ĉar Interreto ne estus senkosta kaj libera. Ĉiuĵŭd Astroscienco 17:58, 18 Jan. 2012 (UTC)

    Malbona redaktomilito inter hungaraj, slovakaj kaj rumanaj patriotoj - Ni solvu la konflikton[redakti fonton]

    Gekaraj, mi volas atentigi, ke min persone tre ĝenas la redaktomilito inter kelkaj unupaj uzantoj hungaraj, slovakaj kaj rumanaj pri historiaj nomoj en certaj artikoloj rilate nacian kulturon de tiuj landoj. Mi volas atentigi, ke Esperanto estas kosmopolita lingvo, kaj ke ni ĉiuj bonvolu konduiti kosmopolite. Estas tute bona esti patrujema (do patrioton mi ne uzas kiel fivorto supre) - do prezenti sian propran patrujon bele, tiel ke aliaj ŝatu ĝin visiti por ĝui ties belecon, sed ne estas akceptebla esti naciisma ŝovinisto, do provi perforte klarigi, ke la propra etno estas pli bona ol alia - tia konduto simple estas naŭza kaj neniel kunigebla kun esperantismo! (Per aliaj vortoj: Ne la patriotismo estas la problemo, sed la problemo estiĝas, kiam oni el amo por la propra lando deduktas malamon al la lando de la najbaro! En iu senco tia konduto ankaŭ estas malama ago al la propra lando, ĉar kiam estiĝas konfliktoj inter najbaroj, tiam la vivo fariĝas aĉa por ambaŭ flankoj!) - Ankaŭ ne okazu redaktaj militoj por nomoj de urboj kaj lokoj. Ni trovu ĝenerale akcepteblan solvon: Rilate la aktualan nomon de tiaj urboj la solvo ja estas simpla kaj objektiva: Se ekzistas akceptita Esperanto-formo, tiam la artikola titolo estu tiu, se ne tiam la artikola titolo estu la aktuala formo de la aktuala oficiala lingvo en la loko! La aliaj akceptitaj formoj aperu en la unua alineo de la teksto tuj post la oficiala nomo en krampo kun klarigoj pri lingvo kaj eventuala historieco. Kiam temas pri historiaj artikoloj, fakte diversaj solvoj estas eblaj kaj diskuteblaj. Kiam ne ekzistas objektiva pravo, tiam ni bonvolu esti pretaj je kompromisoj: Fakte la principo, ke tiu, kiu kreas la artikolon aŭ tre esence kontribuas al ĝi (do je pli ol 50% de la enhavo) havu la rajton ankaŭ decidi en tia kazo la stilan koncepton de la teksto. Eblas havi la koncepton, kiam oni verkas pri persono aŭ evento de certa epoko, ke la nomoj tiam aperu en la tiama formo (memkompreneble kun enkrampa indiko de la aktuala oficiala formo). Estas ankaŭ ebla la inversa metodo, nome utiligi konsekvence la aktualan formon (tiam indikante la tiam validan formon en krampo kun koncerna indiko). Ambaŭ metodoj fakte estas same bonaj, tial ne estas bezono, ke ni decidu pri unu aŭ alia varianta. Tamen ne estas sencohava, ke Crosstor ekverkas artikolon en unu formo, poste CubeF ŝanĝas la nomojn laŭ la alia principo, kaj poste Crosstor remetas la orignan formon ktp. - Mi konstatas, ke en tiu-ĉi afero jam de certa tempo ekzistas konflikto en nia vikipedio! Mi petas vin ĉiujn, ke vi penadu, ke ni trovu solvon pri tiu konflikto tute superflua! Amike DidiWeidmann 11:53, 18 Jan. 2012 (UTC)

    Mi tiel redaktis origine:

    János RIMAY [jAnoŝ rimai], hungare Rimay János estis hungara poeto, verkisto kaj politikisto. Li estis elstara figuro de la hungara renesanca literaturo.

    Li naskiĝis ĉirkaŭ 1570 en Alsósztregova [alŝOstregova] (nun Dolná Strehová, Slovakio). Li mortis la 9-an de decembro 1631 en Divény [divEnj], (nun Divín, Slovakio).--Crosstor 12:13, 18 Jan. 2012 (UTC)

    Kara Crosstor, mi ne trovas utilan ke oni meti en unu artikolo la prononco de ĉiu vorto. Ĉiuĵŭd Astroscienco 12:27, 18 Jan. 2012 (UTC)
    La hungara prononco estas nekonata, tial en artikolo la nomo havas ankaŭ la prononcon, kiel plej ofte en aliaj artikoloj. --Crosstor 13:24, 18 Jan. 2012 (UTC)
    Ĉu aldoni la prononcon estas aparta demando, sed tio evidente ne estis la kerno de la konkflikto. Mi havas la impreson, ke la uzado de hungaraj nomoj por nuntempe slovakaj urboj estas sentata de certaj slovakoj kiel postulo, ke tia urbo devus refariĝi hungara, kvankam tia timo kaj impreso rilate al historia artikolo pri evento aŭ persono de la 16-a jarcento certe estas senbaza. Bedaŭrinde tiaj konfliktoj en tiuj regionoj ja estas ankoraŭ realaj, sed ni, esperantistoj, devus esti modelaj por trovi solvon. DidiWeidmann 14:52, 18 Jan. 2012 (UTC)

    Por solvi la problemon mi tiel redaktos paĝojn, kiel Rimay, tio estas akceptebla formo, ĝis tiam neniu donis pli bonan formon. Mi esperas, ke slovakoj ne forviŝos ilin. Mi aldonas tion, ke Stalingrad, kiel historia urbo, havas tie 75, Leningrad 267 trafojn. En Perspektivo de Eo en p. 391 estas legebla, ke UK okazis en Danzig. Do tiel aperas la historiaj urboj tie.--Crosstor 07:46, 19 Jan. 2012 (UTC)

    Saluton Didi, via diskutero estas ja laŭdinda, sed la problemo estas ie alie. Nun mi iom reagos al la antaŭaj diskuteroj en tiu ĉi sekcio. Vi bone diras, ke ni titolu la geografiaĵojn (urbojn, teritoriojn, regionojn ktp.) unue en Esperanto, se ne ekzistas tia nomo, poste en nomo de lingvo de nuntempaj lando aŭ loĝantoj, sed en sekvantaj frazoj vi kritikas tiun manieron de uzantoj. Mi revenos al artikolo pri János Rimay. Se vi rigardos la historion de redaktoj de tiu ĉi paĝo, CubeF nur ŝanĝis hungaran nomon al nuntempa slovaka nomo, kiun oni uzas tie. CubeF ankaŭ aldonis ĝuste skribitan tekston pri tradukoj el eksterlandaj vikipedioj anstataŭ tio, ke la fonto estas hungara vikipedio. CubeF ŝanĝis tion al {{Tradukita|hu|Rimay János|10472564}}, kio donas En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Rimay János en la hungara Vikipedio. . Crosstor bedaŭrinde videble ne konas tiun ĉi ŝablonon, ĉar li ŝanĝis reen ĉiun ŝanĝojn de CubeF. Kaj mia opinio pri Crosstor, kiu skribas ĉie hungarajn nomojn de municipoj? Se vi rigardos hungarajn versiojn de paĝoj kreitaj de Crosstor, vi vidos, ke la hungaroj uzas por la slovakaj municipoj oficiale hungarajn nomojn. Hungaro simple kopios tiun nomon evidente ne pensante pri tio, ke tiuj nomoj estas aliaj en la nuntempaj landoj, ke tiuj nomoj ne restis la hungaraj. Poste Crosstor agrumentas per tio, ke tio estas historio. Ĉu Crosstor verkas tion por hungaraj esperantistoj, kiuj komprenus al la hungare skribitaj tekstoj en Esperanto-teksto? Se Crosstor verkos artikolojn pri Historio de Hungara reĝlando, en tia artikolo certe ne ĝenus iun la hungaraj nomoj de la municipoj troviĝantaj nuntempe ekster Hungario. Sed bona verkanto skribus enkrampe la nuntempajn nomojn, por ke aliaj homoj nekonantaj la hungaran aŭ eĉ konantaj la hungaran, ili ne devas koni ĉiujn hungaraj ekvivalentoj por la eksterhungaraj municipoj. Mi antaŭ multaj jaroj eklernis la hungaran, tial ne faras al mi problemo legi ilin. Sed reen al la temo. Por ke vi ne bezonu legi la hungarajn paĝojn pri slovakaj municipoj, sufiĉas rigardi la intervikiajn ligilojn. Ĉiuj ekzistantaj versioj uzas la nuntempan nomon, sed nur hungaroj havas la hungaran nomon. Mi klarigas por mi tion tiel, ke ili certe ne havas alian, sed kial ili ne uzas la nuntempajn nomojn en la titolo? Tio estas demando. Nun mi iom deflankiĝos. Eĉ germanoj uzas por la ĉeĥaj municipoj la ĉeĥajn nomojn, kvankam certe por ĉiu ĉeĥa municipo ekzistas germana ekvivalento. Kial do hungaroj ne faras tion por la slovakaj (pri serbaj aŭ kroataj mi ne kontrolis tion) municipoj? Ĉu pro nacia fiereco? Ĉu pro malamo? Ĉu pro malsimpatio? Mi ne scias. Mi nun demandos vin, kiel plaĉus al vi, se hungaro verkus artikolojn pri municipoj de Svislando kaj ĉiujn geografiaĵojn li skribus per la hungara. Mi sufiĉe bone ne scias imagi vin, ke vi estus trankvila. Fine de tiu ĉi mia diskutero mi konsentas kun via propono titoli unue en Esperanto ĉiujn ĉi geografiajn kaj nur poste uzi la nomon en la lingvo de nuntempa nacio. Sed eĉ tiu povus estis Esperantigita. Mi faris tion kun Spiŝo kaj Ŝariŝo, kio estas esperantigitaj slovakaj formoj de tiuj regionoj (Spiš, Šariš). Kaj kial el la slovaka? Ĉar ili troviĝas en teritorio de nuntempa Slovakio. Ankoraŭ iom rande: Imagu artikolojn en Esperanto priskribantaj teritorion de araba mondo kaj tie ĉiuj nomoj de la municipoj estus en la araba. La verkinto poste agrumentus per tio, ke tiel oni skribas tie. Neimagebla. Petr Tomasovsky 07:57, 19 Jan. 2012 (UTC)
    Jen, kion faris slovako:

    Li naskiĝis ĉirkaŭ 1570 en Dolná Strehová, Slovakio. Li mortis la 9-an de decembro 1631 en Divín, Slovakio. Do li simple forviŝis la hungaraĵojn. Tio estas kontraŭa de opinio de Didi. Pri la fontoj mi ne sciis pri ŝablono, sed vere estis ruĝa mesaĝo.--Crosstor 08:46, 19 Jan. 2012 (UTC)

    • Nu, mi forigis la hungaraĵojn ĉar mi ilin agnoskis kiel superfluajn en la artikolo ĉar ili estas enestantaj en koncerna artikolo pri la urbo. Mi simple lasis la vikiligilojn kun ekzakte sama teksto kiel la titolo de la koncerna paĝo. Mi ja agnoskas ke mi faris redaktojn ne bonegajn (tamen bonajn), ja oni povas skribi la historian nomon en artikolo pri historio. Demando estas ĉu unue la historian kaj nur sekve la nuntempan aŭ male. Mi estas alkutimiĝinta al la unua maniero kaj do aŭtomate mi ĝin uzis. (Jes, ankaŭ mi tion skribintu pli bone ol mi faris!) Pri la superflueco de elparol-priskribo de tiu urbo oni jam diskutis. --CubeF 00:29, 21 Jan. 2012 (UTC)
    PT ne scias, kio estas historia loknomo kaj ne konas E-an VP-n. Ĉu Julius Caesar batalis en Francio? Estas artikoloj pri Leningrada blokado, universitato, ktp kaj ankaŭ similaĵoj. Pri la germanoj: Sufiĉas filtri Danzig-on. Same tiel Bombay kaj aliaj aperas. Ekzemple en angla Vp same estas diversaj historiaj loknomoj kaj urbonomoj. Aliflanke slovakoj eĉ en la enkonduka frazo foje ne mencias la hungaran (germanan, rutenan) nomojn. --Crosstor 14:08, 19 Jan. 2012 (UTC)
    Bonan tagon Crosstor, videble vi tute ne komprenis, pri kio mi skribis. Via diskutero estas ekkrio en mallumon, ĉar vi ne respondas al demandoj. Kia feliĉo, ke almenaŭ nun ne redaktas turko-esperantisto kaj ne aldonas lokajn nomojn en la turka, kiuj situas ekster Turkio, ĉar en la tempoj de Osmanida imperio tiu imperio ne estis nur en la teritorio de Turkio. Ni eble povus legi bulgarajn lokajn nomojn en la turka. Petr Tomasovsky 12:48, 21 Jan. 2012 (UTC)
    • DidiWeidmann, dankon pro via emo solvi la aferon, eĉ kontraŭ evidenta ĝenado!
    • Mi pensas, ke tre bona solvo pri nomigado jam estis proponita (Esperanta nomo, se ne estas do loklingva kaj mencii ankaŭ aliajn nomojn) kaj mi pensas ke pri tiu ĉi propono ni povus eĉ baloti por aldoni ĝin al la oficialaj reguloj de nia Vikipedio (eble ankaŭ pripensi menciitajn lokojn origine skribitaj per nelatinecaj literoj, sed la afero similas al tiaj homoj...). Kion vi opinias pri tio?
    • Mi pensas ke simila regulo povas validi ankaŭ por ne plu ekzistantaj geografiaĵoj. Ekzemple Zólyom (reĝa departemento) en iama Hungara reĝlando estas skribita laŭ la hungara maniero kvankam plejmulto de la loĝantoj ĝin nomis slovake kaj nuntempaj loĝantoj de la koncerna loko ankaŭ slovake. Hungaran nomon ĝi havis nur dum parto de sia ekzisto. Mi ŝatus scii vian opinion pri titolo. Mi pensas ke indas renomigi ĝin laŭ la supra regulo. --CubeF 00:29, 21 Jan. 2012 (UTC)
    • La menciitaj lokoj estas vilaĝoj kaj ne urboj.
    • Tio estas enciklopedio, kie oni strebas por vasta informado kaj ne por koncizeco. Tial mi taksas bedaŭrinda forigi la hungaraĵojn.
    • Mi taksas bona solvon de Didi, kie aperas ambaŭ nomoformoj.
    • Estas pli logika la historia vicordo.
    • Tio estas libera encikl. Estas diversaj opinioj, ekz. io-ujo landonomoj. Tio estas ne unueca. Mi redaktis jam pli ol 10000 artikolojn (sole aŭ 50%-e). Poste ili estis traredaktitaj, sed tiel kruelajn mi neniam spertis, nur de iamaj ĉeĥoslovakianoj. Jen forviŝo de hungaraĵoj pri Rimay. Tio estas tiel interesa, ĉar estas slovakaj vilaĝoj, kie tute mankas la hungara, se necesas, la germana, rutena nomoj. Administranto diris, ke tio estas bedaŭrinda. Evidente oni strebas pri plena forigado de hungaraĵoj, ja Rimay ne estas la unusola ekzemplo. Tiun stilon mi nenie spertis.
    • Pri prononco kaj ceteraj temoj estas ebleco ne tie paroli.--Crosstor 06:21, 21 Jan. 2012 (UTC)
    • Crosstor, mi povas vin sekurigi ke absolute ne temas pri forigado de ĉiuj hungaraĵoj (almenaŭ ne de mia flanko). Se mankas alilingvaj nomoj de slovakiaj vilaĝoj tio plejparte signifas ke ties aŭtoro tion aŭ forgesis, aŭ la nomon ne sciis, eble estis pigra... Vi ne tuj ofendiĝu! Aldone, mi vidis multajn historiajn artikolojn sed en neniuj estis tiom terure miksitaj historio kun nuntempo kiel en artikoloj pri nuntempe slovakiaj lokoj iam apartenantaj al malnova Hungario. Ni prefere vere aldonu novan regulon kaj tiun obeu. --CubeF 12:55, 21 Jan. 2012 (UTC)
    Tio estas tre bona, kaj dankas vin, se vi ne forigos hungaraĵojn (kiel pasintfoje ĉe Rimay). Nuntempe mi jam uzas formon de DidiW, kie estas hungare kaj slovake la vilaĝoj. Rimay estas historia artikolo kaj temas ne pri la nuntempo. Tiam li naskiĝis tie kaj li ne sciis, ke post jarcentoj tio estos Slovakio.--Crosstor 14:52, 21 Jan. 2012 (UTC)
    Kial vi ne sekvas instruon de Didi:Fakte la principo, ke tiu, kiu kreas la artikolon aŭ tre esence kontribuas al ĝi (do je pli ol 50% de la enhavo) havu la rajton ankaŭ decidi en tia kazo la stilan koncepton de la teksto. Eblas havi la koncepton, kiam oni verkas pri persono aŭ evento de certa epoko, ke la nomoj tiam aperu en la tiama formo (memkompreneble kun enkrampa indiko de la aktuala oficiala formo). Estas ankaŭ ebla la inversa metodo, nome utiligi konsekvence la aktualan formon (tiam indikante la tiam validan formon en krampo kun koncerna indiko). Mi elektis la logikan sistemon: la unue la tiama, poste la nuna nomo.--Crosstor 06:48, 22 Jan. 2012 (UTC)
    • Pri la konkreta problemo mi jam esprimis min en mia diskutpaĝo kaj redaktis la paĝon laŭ via maniero. Laŭ vi estas pli logika maniero unue historia, poste nuntempa, laŭ mi male! Kiu de ni estas prava do? Neniu! Ĉar tio ĉi rilatas ne al logiko sed al stilo. Do ne boju pro falsa logikeco! --CubeF 16:12, 22 Jan. 2012 (UTC)

    Meza anomaliangulo[redakti fonton]

    Saluton, la 14-a de januaro, mi kreis la artikolon Meza anomaliangulo kaj ĉu vi povas eble korekti artikolon bonvolu ? Ĉiuĵŭd Astroscienco 22:39, 18 Jan. 2012 (UTC)

    VANDALISMO farita de Uzanto:Wandalismus[redakti fonton]

    VANDALISMO

    Atentu! Mi provi malfari ĉiujn redaktojn de Uzanto:Wandalismus, kiu mem diras sin vandalo. --Dominik 04:27, 19 Jan. 2012 (UTC)

    Forbarita, dankon pro atentigo. Thomas Guibal 05:52, 19 Jan. 2012 (UTC)
    Dankon pro atentigo. Ĉiuĵŭd Astroscienco 22:44, 19 Jan. 2012 (UTC)

    Saluton al ĉiuj! Mi ŝatus havi artikolon pri greka kantistino Eleni Vitali. Ĉar artikolo pri ŝi ekzistas nur en la greka Vikipedio, ĉu scipovanto de la greka lingvo povus esperantigi artikolon (Ελένη Βιτάλη) pri ŝi? - antaŭdankon. --Dominik 17:43, 20 Jan. 2012 (UTC)

    Saluton, Dominik. Mi pensas, ke en la greka versio ankoraŭ estas problemo pri la tieaj fontoj. Kion "diras" niaj reguloj pri tiaj artikoloj? Ĉu ili povas esti tradukataj esperanten? --Tlustulimu 20:33, 20 Jan. 2012 (UTC)
    Mi kreis la artikolon. Mi ne parolas la grekan, sed mi povas fari tradukojn. Bonvolu korekti. Ĉiuĵŭd Astroscienco 21:07, 20 Jan. 2012 (UTC)
    Multajn dankojn al kreinto Ĉiuĵaŭde kaj reviziinto Kani. Al la demando de Tlustulimu supozeble respondas artikolo Vikipedio:Regularo. --Dominik 03:42, 21 Jan. 2012 (UTC)
    Mi estas unu malgranda Dio sur Vikipedio. Se vi volas unu artikolon, mi estas disponebla. Ĉiuĵŭd Astroscienco 13:12, 21 Jan. 2012 (UTC)


    Estis necese ke nia Vikipedio havu artikolon pri greka kantistino Eleni Vitali - rumoro ([4]) akuzas usonan kantistinon Lana Del Rey ke ŝi per sia kanto Video Games plagiatis la kanton Δρόμοι που αγάπησα de Eleni Vitali. Eksteraj ligiloj en ambaŭ artikoloj ebligas al ĉiu fari propran opinion. --Dominik 07:36, 21 Jan. 2012 (UTC)

    Mi ne estas respondeca de la rumoro. Ĉiuĵŭd Astroscienco 12:52, 21 Jan. 2012 (UTC)

    Ligilo por alŝuti al Komunejo[redakti fonton]

    Mi vidas ke en la Esperanta Vikipedio estas superflue alŝutitaj tro multaj bildoj, kompreneble temas nur pri tiuj kun libera permesilo. Mi pensas ke parte ĉar en la kolumno iloj (en multaj etos-ŝablonoj de Vikipedio en la maldekstra flanko) estas ligilo por alŝuti al la Vikipedio sed ne al Komunejo kaj sekve multaj eble eĉ ne scias pri la eblo alŝuti al Komunejo. Ĉu oni povas aldoni ankaŭ ligilon al Komunejo? Almenaŭ al la plej uzataj etos ŝablonoj. --CubeF 20:51, 21 Jan. 2012 (UTC)

    Bildoj estas utilaj en artikoloj. CommonsDelinker estas unu roboto kiu faras bonan laboron. Kun superflaj alŝutoj, jes, oni devus demandi al kelkaj uzantoj por forviŝi superfluaj dosieroj (pensu ke kelkaj uzantoj uzas bildojn por personaj kaŭzoj). Ĉiuĵŭd Astroscienco 22:01, 21 Jan. 2012 (UTC)
    • Ehm, mi celis ion alian. Superfluaj estas bildoj en Vikipedio se ili povas esti en Komunejo (do liber-permesaj). Tiel ilin povus uzi ĉiu Viki-projekto kaj ne nur la Esperanta Vikipedio. Sed ŝajne multaj uzantoj eĉ ne konscias pri Komunejo, mi pensas ke parte pro manko de la ligilo en la kolumno iloj. La ligilo espereble konvinkos kelkajn homojn alŝutadi fotojn ne al la Vikipedio sed al Komunejo. Ĉu iu administranto povas ĝin aldoni aŭ esprimi sian opinion? --CubeF 15:49, 22 Jan. 2012 (UTC)
    Saluton, CubeF. Ankaŭ mi subtenas la aldonon de tia ligilo. Sed en kiu maldekstra menuo ĝi estu? Ĉu rekte sub la kutima ligilo por alŝutoj? Kaj kiun tekston ĝi havu? --Tlustulimu 18:52, 22 Jan. 2012 (UTC)
    • Mi estas inspirita per la slovaka Vikipedio, ĝi povas esti tuj sub la ligilo Alŝuti dosieron kaj la teksto povas esti ekz. Alŝuti al Komunejo. --CubeF 23:10, 22 Jan. 2012 (UTC)
    • Hmm, daŭre neniu ŝanĝo. Ĉu vi scias kiu pri tio zorgas? Kiun ni povas persone peti? --CubeF (diskuto) 12:52, 20 Feb. 2012 (UTC)
    Saluton, CubeF. Ĉar ne aperis kontraŭa opinio ekde monato, mi ĵus aldonis la koncernan funkcion al MediaWiki:Common.js. Bonvolu malplenigi la kaŝmemoron de via foliumilo. Tiam devus aperi nova ligilo sub "Alŝuti dosieron". Ĝia teksto estas "Alŝuti al Komunejo". Mi jam testis ĝin ĉe mi. Do aperas la alŝuta paĝo de la Komunejo tie. Se estas iuj problemoj, bonvolu mesaĝi tion ĉi tie. --Tlustulimu (diskuto) 13:53, 20 Feb. 2012 (UTC)
    Bonege, dankon por la aldono. Jam provita kaj funkcianta. Espereble ĝi vere instigos homojn kunhavigi siajn liberajn dosierojn kun pli vasta publiko. --CubeF (diskuto) 02:40, 21 Feb. 2012 (UTC)

    Nova stilo[redakti fonton]

    Jen nova stilo en diskutloko Malbona redaktomilito... --Crosstor 18:30, 22 Jan. 2012 (UTC)

    Mi ne trovas ĉi tiun subtitolon utilan. Ĉiuĵŭd Astroscienco 18:33, 22 Jan. 2012 (UTC)
    Saluton, Crosstor. Pri kiu redaktomilito vi skribis? Por solvi problemon, estus necese sufiĉe detale priskribi ĝin. --Tlustulimu 18:55, 22 Jan. 2012 (UTC)
    "Malbona redaktomilito inter hungaraj, slovakaj kaj rumanaj patriotoj - Ni solvu la konflikton" troviĝas ĉi tie sur la Diskutejo pli supre (ĉ. 3 titoloj).--Crosstor 05:58, 23 Jan. 2012 (UTC)
    Mi vidas, ke tiu voĉo estas akceptita en VP. Tre bone. Mi spertis ankaŭ, ke tiu frazo jam mankas el mia teksto, kion mi skribis: "Do ne boju pro falsa logikeco! --CubeF 16:12, 22 Jan. 2012 (UTC)

    ". Tamen mi mencias, ke hodiaŭ mi ricevis leteron de li, en kiu li bedaŭras ĝin.--Crosstor 07:08, 24 Jan. 2012 (UTC)

    • Bone, Crosstor - nun mi absolute ne plu komprenas kion vi volas diri! Kiu voĉo, kiu frazo, kiu teksto kaj kion vi skribis? Mi nur aldonas ke ja mi skribis ke mi bedaŭras nian redaktomiliton (por ke klaru kion mi bedaŭras). --CubeF 23:05, 24 Jan. 2012 (UTC)

    Prokrasto en la forigado de artikoloj[redakti fonton]

    Kiu persono estas gvidanto de la forigado de artikoloj? Mi demandas tion ĉar antaŭ du tagoj mi petis la forigon de ĉi tiu artikolo ĉe forigendaj artikoloj kaj mi petis ke se neniu kontraŭis la forigproponon, la artikolo estu forigita je 25 januaro 2012 18:39, neniu kontraŭis la forigproponon sed nuntempe la artikolo ankoraŭ ekzistas. Oni ne devas prokrasti la forigon de artikolojn evidente forigendaj. Mi scias ke eble la administrantoj estas iomete okupitaj en siaj propraj aferoj sed iu devas kontroli tiajn artikolojn. -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin en io? 19:46, 27 Jan. 2012 (UTC)

    Mi ne estas la gvidanto de la forigado de artikoloj, sed mi vidis la paĝon kaj mi proponas ankaŭ la forigadon de la artikolo. Ĉiuĵŭd Astroscienco 20:06, 27 Jan. 2012 (UTC)
    Saluton, Remux. Gvidanto de forigoj fakte ne ekzistas en iu ajn vikipedio. Nur administrantoj povas forigi artikolojn. Kaj mi ĵus forigis la proponitan artikolon, ĉar ĝi ne nur estis foriginda, sed eĉ forigenda. Tian neenciklopedian teksteton ni ne bezonas en la vikipedio. --Tlustulimu 21:03, 27 Jan. 2012 (UTC)
    Saluton, Ĉiuĵaŭde. Mi kutime mem metas la informon pri forigo en Vikipedio:Forigendaj_artikoloj. Do vi ne devos fari tion por mi. Tamen dankon. :-) --Tlustulimu 21:03, 27 Jan. 2012 (UTC)
    Dankon pro la forigo. Ĉiuĵŭd Astroscienco 21:05, 27 Jan. 2012 (UTC)
    Dankon Tlustulimu, mi pensis ke ĉi tie iu administranto gvidas la forigon de la artikoloj, ĉar en la hispana certe neniu estas la "gvidanto" de la forigo de artikoloj sed ĉiam unu aŭ du "Bibliotekarioj" (en la hispana oni nomigas Bibliotekariojn al la administrantoj) kontrolas tiun sekcion kaj rapide forigas la forigendajn artikolojn. (Ĉi tiu messaĝo, ne subskribita, estis verkita de Remux)

    Vandalismo kun Pacon Nun[redakti fonton]

    La artikolo Pacon Nun havis vandalismon en 3 vikipedioj, kun ĉi tiu Vikipedio. Tre stranĝa. Ĉiuĵŭd Astroscienco 19:02, 28 Jan. 2012 (UTC)

    Peto forbari vikipediiston Ĉiuĵaŭde[redakti fonton]

    Mi petas forbari Vikipediiston Ĉiuĵaŭde por kelka tempo. Alia eblo estas, ke iu sukcesas konvinki lin verki nur novajn artikolojn, kiuj povas resti lia rubo en Vikipedio (eventuale korektotaj de iu, kiu havas sufiĉe da libera tempo) sed nepre ne tuŝi jam ekzistantajan artikolojn. Li jam ĝenas normalan redaktadon, ĉar li ne kredas, ke la nuligoj de liaj ŝanĝoj estas bonintencaj kaj bezonataj, kaj enkondukas ĥaosajn ŝanĝojn kaj krudajn lingvajn erarojn en tekstojn eĉ tute bonajn. Kelkaj el liaj ŝanĝoj estas ĉu indiferentaj, ĉu eĉ plibonigoj, sed neniu havas la tempon studi ĉiujn liajn redaktojn kaj forigi nur la plej erarajn. Ĉar li skribas, de tempo al tempo, eĉ tute kompreneblajn frazojn, mi komencas kredi, ke li nur ŝajnigas esti naiva komencanto kaj ke li fakte estas speciala tipo de vandalo, kiu ridas ĉe sia komputilo pri la aliaj redaktantoj, kiujn laborigas liaj fuŝoj. – Mi jam dufoje avertis lin, ke mi konsideros proponi forbaron por li, kaj nun mi efektivigas la proponon. Mi ankaŭ proponis al li, ke li ne faru tujajn ŝanĝojn, sed atentigu pri problemaj tekstoj sur la diskutpaĝo de la koncerna artikolo por tiel povi ricevi opinion de iu alia. --Surfo 20:31, 28 Jan. 2012 (UTC)

    Mi bedaŭras ke mi ĝenas normalan redtakton. Pardonu min. Ankaŭ, se mi decidis ke mi kreos artikolojn, mi faros tion por helpi vikipedion. Se mi ne volas redakti ekzistantajn artikolojn, mi ne faros tion. Mi ne estas vandalo kaj neniu uzantoj konsideras min kiel vandalo. Mi kredas ki vi ne respektas min, kun mia nivelo de Esperanto kaj miaj redaktoj kaj vi ne helpas min. Kial forbari min se vi ne helpas min ? Helpu aliajn uzantojn kiu parolas malmulte Esperanton antaŭ ol forbari ilin. Mi akceptas helpon, sed vi ne helpas min kaj vi ne klarigas. Pensu bonvolu. Admonoj estas malutila por mia okazo.
    En ĉi tiu vikipedio, oni laboras kune. Ĉiuĵŭd Astroscienco 20:58, 28 Jan. 2012 (UTC)
    Ĉiuĵaŭde, mi jam vidis pli ol unu fojo ke vi ne akceptas facile la korektadon de viaj eraroj. Mi vidis en alia diskuto, ke vi volas plibonigi vian Esperanton ĉi tie. Tio laŭ mi estas senprobleme. Tamen vi devas akcepti lingvajn korektadojn sen esperi havi lingvajn eksplikojn. Vikipedio ne estas lingva lernejo. Aldone vi ne rajtas akuzi Surfon pri nenio ĉar vi estas tiu, kiu ne akceptas la partoprenon de ĉia uzanto en la vikipedio kaj ne nur admonas, sed vi eĉ havas admonan ŝablonon por peti al aliuloj ne tuŝi viajn ŝanĝojn. Do, bonvole, estu iom pli humila kaj akceptu la ecojn kaj regulojn de vikipedio.¨Liberascio¨ *
    Nun ni havas la lingvospertuloj inter si. Ĉiuĵaŭde unuflanke kaj nun "vi ne rajtas akuzi Surfon pri nenio" aliaflanke. :) Kia bela mondo! Vere. Apenaŭ plu elteneble! --  PEJNO Simono  09:28, 29 Jan. 2012 (UTC)
    Kie mi sugestas ke mi perfekte regas la lingvon? Aliaflake, ĉu vi neniam fuŝas? Gratulon se tiel estas. Ĉiel ajn, mi nur plendis pri la sinteno de Ĉiuĵaŭde, ne pri ties lingva scio. Mi ja multe fuŝis en vikipedio dum mia lernado kaj mi nek rajtas plendi pri tio, nek faris ĝin. Do, mi supozas ke via "afabla" komento ankaŭ "plibeligas" la mondon.¨Liberascio¨ * 09:53, 29 Jan. 2012 (UTC)
    Sed ĉu ne estas la ideo nun tuj forbari Ĉiuĵaŭdon, kies Esperanto estas tiom fuŝa, kiom lia subskribo, iomete brutala? Evidente ankaŭ mi ekkonas la problemon. Ĝi parte estiĝas pro tio, ke la bonulo uzas aŭtomatan tradukilon por pretigi siajn kontribuaĵojn. Mem ne regante la lingvon, li ne povas ekkoni la fuŝecon de la rezulto. Sed almenaŭ laŭ mia diagnozo ne temas pri cela vandalismo. Aldone li ŝajnas iĝi iomete pli bona, ol antaŭ kelkaj semajnoj. --  PEJNO Simono  21:34, 29 Jan. 2012 (UTC)
    Evidente vi miskomprenis mian mesaĝon. Mi nur petis al Ĉiuĵaŭde konduti bonmaniere ĉe vikipedio. Mi ne komprenas kial vi komprenis ion alian ĉar mi eĉ ne menciis la forbaron ¬¬.¨Liberascio¨ * 23:31, 29 Jan. 2012 (UTC)
    Sorry, mi vidas, ke la forbaremulo estas Surfo, ne vi. --  PEJNO Simono  07:24, 30 Jan. 2012 (UTC)
    Mi fakte pensas, ke malgraŭ la ĝenoj, kiujn kelkaj el la redaktoj de Ĉiujĵaŭde sendube kaŭzadis, ni fakte almenaŭ laŭ mia interpreto de la regularo nek rajtas nek devas lin forbari sen antaŭa admono kaj diskuto, ĉar evidente liaj ŝanĝoj ne estas vandal- kaj malbonintecaj, sed tute klare bonintencaj, kvankam en pluraj kazoj malĝustaj. Sed Ĉiuĵaŭde devas multon lerni kaj nepre modestiĝi: Mi nur volas atentigi pri lasta ekzemplo, ke li komencis modifi la vorton blazono al heraldiko (nekomprenante, ke heraldiko estas scienco de blazono sed ne blazono). Mi admonis lin, ke li estonte, kiam li kredas, ke li devas lingve ion korekti, nepre tion kontrolu en PIV. (Mi esperas, ke tian li posedas). Mi petas de miaj gekolegoj pri iom da pacienco kun novulo, aliflanke mi petas al Ĉiuĵaŭde, ke li penadu plibonigi sian lingvonivelon kaj zorge esploru antaŭ ol fari modifojn. Mi konsilas al Ĉiuĵaŭde aktuale anstataŭ arbitre fari fuŝan korekton, ke li bonvolu prefere demandi al la aŭtoro sur ties diskutopaĝo, ĉu ne eventuale alia formo estus pli bona, aŭ peti klarigon. Tiel li povus progresi kaj post iom da tempo esti kompetenta helpo al nia vikipedio. Per forbaro, ni malkuraĝigus novulon, kiu evidente interesiĝas kaj volas kontribui. Ne forgesu: Ni ĉiuj iam estis komencantoj. Mi tamen volas atentigi al Ĉiuĵaŭde, ke tio ne estas libera permesilo por pluaktivi, kvazaŭ neniu plendis. Mi forte petas, ke Ĉiuĵaŭde akceptu minimumajn regulojn. Do ne tuj ekredakti en freŝe kreita artikolo, kiam ties aŭtoro ankoraŭ evidente estas perlaboranta ĝin en ĝerma fazo! Oni ja atendu minimume 15 minutojn por certi de la lasta redakto de la aŭtoro. Kaj se iu forigis redakton vian, tiam ne remetu ĝin forigante la forigon. Mi atentigas, ke tia konduto efektive povus estis en ripeta kazo kialo por dumtempa forbaro!DidiWeidmann 22:57, 28 Jan. 2012 (UTC)
    Mi citas DidiWeidmann: Ni ĉiuj iam estis komencantoj. Mi aprobas tute la respondon al Didiweidmann. Ĉiuĵŭd Astroscienco 23:11, 28 Jan. 2012 (UTC)
    Mi pensas ke ni ne devas forbari Ĉiuĵaŭden, certe li skribas "iomete strange", sed mi memoras ke mi plibonigis multe mian Esperantan nivelon ĉi tie, li ankaŭ povas plibonigi sian E-nivelon ĉi tie, eĉ mi ke jam ne plu estas komencanto faras eraretojn de tempo al tempo, memoru: Estu afabla al novuloj!.
    Ĉiuĵaŭden, eble vi devas peni ke la artikoloj kiuj vi faros estu bonskribitajn, antaŭ klaku en "Konservi ŝanĝojn" legu denove la artikolo, korektigu la eraretojn, kaj relegu ĝin!, ankaŭ estu bone se li petas al iu spertulo de via urbo ke li rigardu la artikolon antaŭ publikigi ĝin, almenaŭ ĝis kiam vi plibonigu vian E-nivelon. -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin en io? 22:07, 29 Jan. 2012 (UTC)

    Mi volas atentigi, ke mi ne proponis la forbaron simple pro malbona lingvoscio. Tia kriterio igus nin forbari ne malmultajn vikipediistojn. Kiel ekzemplon pri lia konduto mi montras nur unu konkretan okazon. En la artikolo Lumjaro, li faris, en tri sinsekvaj redaktoj, ĉi tiajn ŝanĝojn: ŝanĝoj de Ĉiuĵaŭde 26 Januaro 2012. Li do aldonis almenaŭ 7 n-finaĵojn, el kiuj neniu estis ĝusta. Krome li faris la plene idiotan "korekton" de "oni uzas la unuon parseko" al "oni uzas la unuan parsekon". Neniu ŝanĝo estis ĝusta kaj pravigebla. Nu, oni povas toleri tiajn agojn. Mi okaze rimarkis tion, kaj tuj nuligis la redaktojn, kiuj ŝajnis ĉu simpla vandalaĵo, ĉu eraro de absoluta komencanto. Sed tio ne igis lin pensi pri la afero. Li komencis nuligadi miajn nuligojn, kaj samtempe krii, unue "ĈIU UZANTOJ POVAS FARI ŜANĜOJN" kaj poste "VI MALERNAS MIN !!!!!!"

    Tio ne estis la sola fojo, kiam li insistis pri siaj "korektoj". Li neniam demandis al mi pri iu detalo. Mi ne opinias, ke tia metodo lerni la lingvon estas tre efika kaj utila. Mi ankaŭ opinias, ke redaktantoj ĉi tie ne havas moralan devon oferti lingvolecionojn, kvankam oni ja povas tion fari kaj ofte faras.

    Mi ĵus rimarkis, ke Ĉiuĵaŭde komencis okupiĝi ankaŭ pri la artikolo Vivo de Joseph Smith, Jr. de 1839 al 1844. Mi tre malrekomendas tiun artikolon kiel lernomaterialon, ĉar ĝi estas eĉ pli aĉa ol la kontribuaĵoj de Ĉiuĵaŭde mem. Ĝi estas evidente farita maŝine kaj poste iom flikita per forigo de anglaj vortoj. Ĝia kvalito estas hontindaĵo por la Esperanta Vikipedio, kaj ĝi devus esti tuj forigita. Apenaŭ eblas imagi, kiom malbone ĝi influas, se iu uzas ĝin kiel lernomaterialon pri Esperanto. --Surfo 07:52, 30 Jan. 2012 (UTC)

    • Mi havis similan konflikton kun Ĉiuĵaŭde. Li plurfoje nuligis miajn redaktojn de 4250 Peruno kun klarigo ke la redaktoj estas malutilaj (kaj eĉ admonis min). Tamen temis nur pri aldono de vikiligilo kaj poste lingva korekto - tio estis malutila laŭ li! Krome, li persiste malakceptis diskuti kaj ofertadis malmultajn informojn pri liaj problemoj do estis malfacile ekscii kio laŭ li problemas. Tio certe ne estas taŭga maniero por lerni, ĉu lingvon ĉu la vikipedian regularon kaj konsilaron!
    • Mi vere ne emas subteni la forbaron, sed Ĉiuĵaŭde memoru ke en kreado de enciklopedio validas iuj reguloj kaj ni ĉiuj pli ĝojus se vi obeus almenaŭ la principojn. --CubeF 15:04, 30 Jan. 2012 (UTC)

    Karaj mi konstatas, ke fakte Ĉiuĵaŭde milde dirite mezuris la paciencon de multaj el inter ni. Mi tion supre al li klarigis, kaj el lia respondo mi konkludas, ke li komprenis la mesaĝon. Mi dum la venontaj tagoj observos lian aktivecon. Mi supre klare admonis lin, ke redaktomiltoj (tio estas precipe nuligoj de nuligoj) ne estas akcepteblaj. Se tian agomanieron mi denove malkovrus, tiam fakte laŭ nia regularo, ni ja devus lin forbari almenaŭ dum kelkaj horoj kaj en ripeta kazo pli longe, kaj mi ne hezitus tiam tion fari. Kaj tia forbaro tiam evidente nek estus pro la enhavo de la redaktoj, nek pro la komencanteco aŭ eraretoj, sed pro redaktomilitado kaj malkorekta konduto. Ĉiuĵaŭde nun havas ŝancon akcepti tion, do ni ne rigardu al la pasinteco. Se tamen novaj tiaj kazoj okazus, tiam mi petas vin, ke vi informu min (se mi mem ne vidus).DidiWeidmann 23:56, 30 Jan. 2012 (UTC)

    Kvankam tio ne estas konsolo, kontribuo "Eleni Vitali" de Ĉiuĵaŭde al la angla Vikipedio estas ankoraŭ pli harstariga. Tiu knabo prefere lernu siajn studobjektojn ol malŝpari la tempon en Wikipedia. --Dominik 01:36, 31 Jan. 2012 (UTC)

    Mi volas atentigi, ke Ĉiuĵaŭde intertempe sin iomete prezentis sur sia uzanto-paĝo, kaj se tiuj indikoj korektas, laŭ mia scio li estas la plej juna aktiva vikipediisto en Esperanto-Vikipedio kaj certe inter la plej junaj mondskale. Tial mi fakte petas de vi ĉiuj duoblan paciencon. Kaj escepte petas, ke se vi malkovras freŝajn erarojn de tiu knabo, ke vi metu mesaĝon kun lingva klarigo al lia diskutpaĝo. Estas tute alia afero, se tiajn redaktojn faras 12-jarulo, ol se temus pri 50-jara eterna lernanto. Mi povas imagi, ke tia pacienco estos bona investo al estonte lerta vikipediisto.DidiWeidmann 00:04, 7 Feb. 2012 (UTC)

    Havano kaj La Havano[redakti fonton]

    Salut', La Havano estas Kebekia urbo kaj Havano estas Kuba urbo. Mi ne mensongas ! Ĉiuĵŭd Astroscienco 21:10, 28 Jan. 2012 (UTC)

    Havano reskpektive kun artikolo La Havano unuavice estas konata kiel ĉefurbo de Kubo. Memkompreneble eblas, ke ekzistas aliaj lokoj kun sama nomo. En tia kazo ja estus interese, se vi kreus koncernan artikolon (en ĉi-tiu kazo tamen kreante apartigilon). (Tia artikolo tamen plenumigo minimumajn lingvajn kaj enhavajn kondiĉojn - vi ankaŭ povas peti helpon de spertaj vikipediistoj post kreo de la artikolo). Nepre vi devas aldoni referenco(j)n (do ligilojn al retejo de la koncerna urbo ktp. kaj intervikiligilojn). DidiWeidmann 23:12, 28 Jan. 2012 (UTC)
    La Havano ne ekzistas en Kebekio. Mi pensis ke La Havano ekzistas en Kebekio. Pardonu min. Ĉiuĵŭd Astroscienco 23:18, 28 Jan. 2012 (UTC)

    Jam ne ĝermo[redakti fonton]

    Mi ne trovis kriteriojn de artikolo, kiu jam estas pli, ol ĝermo. Mi scias, ke se ĝi estas pli, ol 1000 bitokoj (sen lingvaj ligiloj), tio valoras 1 punkton. Ĉu kiom da frazoj, bitokoj, bildoj, subtitoloj, ktp? Estas ankaŭ artikoletoj, kie estas skatolo kun unu frazo, sed ties bitokoj estas 3000.--Crosstor 06:27, 30 Jan. 2012 (UTC)

    Cross, la brazilaj municipoj ke mi tradukas, malgraŭ siaj 3000 bitokoj mi kredas ke estas ĝermoj, ĉu ne? Conrado 15:21, 30 Jan. 2012 (UTC).
    Fakte ne eblas nur laŭ nombro da bitokoj difini, kio estas ĝermo, sed ankaŭ dependas de la temo. Principe oni povas diri, kiam temo estas elĉerpe traktita, tiam eĉ en kazo de mallonga artikolo ne temas pri ĝermo, dum 5000-bitoka artikolo pri grava historia grandurbo verŝajne daŭre devas esti konsiderata ĝermo. Se vi do supre verkas pri brazilaj municipoj (ĉu cetere ne devus estis komunumo: komparu la difinon de la du esprimoj en PIV), tiam ĉe gravaj urboj kaj kulturaj centroj artikolo 3000-bitoka estas ankoraŭ ĝermo, dum ĉe sensignifa loko sen grava historia rolo, oni povas konkludi, ke per 3000-bitoka artikolo ĉi estas dirita. Cetere, kiam la bitokoj produktiĝas per kaŝitaj tekstoj, html-kodoj por tabeloj ktp, tiam fakte tiujn bitokojn, oni ne devus nombri por respondi ĉi-tiun demandon. Se iu metis la ŝablonon ĝermon, oni vere forigu ĝin nur, kiam oni opinias, ke la artikolo entenas raportindajn, do neprajn kaj esencajn informojn pri la temo de la teksto, la artikolo havu alemnaŭ unu referencon kaj havu ligilojn al aliaj artikoloj kaj aliaj artikoloj ligas al ĝi. Se tiuj kondiĉoj plenumiĝas, tiam oni ja rajtas forpreni la ŝablonon ĝermo. Cetere lingva nivelo ne estas kriterio, ĉu temas pri ĝermo. Por artikoloj kun lingvaj mankoj ekzistas la ŝabolono polurinda. Cetere povas ankaŭ esti kaj polurinda kaj ĝermo. La ŝablonon polurinda rajtas depreni nur lingve kompetenta persono, post ŝi aŭ li kontrolis kaj lingve korektis la tutan artikolon. Dum la polurlaboro ne estas finfarita, tia ŝablono ankaŭ devas resti. La senco de tiuj ŝablonoj cetere estu, ke ili estu instigilo. Rilate al la loko: Ŝablono polurinda laŭ mia opinio devus estis komence de la artikolo, do ĉe la kapo, ĉar ĝi indikas, ke la artikolo estas malbona, kaj bezonas perlaboron. La ŝablono ĝermo estu ĉe la fino, ĉar ke artikolo estas ĝerma, ja ne signifas, ke ĝi estas malbona. (Tiuj klarigoj redonas nuntempe mian privatan opinion. Mi proponas, ke ni ĉi-tie dum momento diskutu, kaj post ricevo de aliaj opinoj, mi pretas surbaze de la ricevitaj opinioj verki mallongan rekomendon, kiun post aprobo fare de vi ĉiuj ni povas aldoni al la regularo/rekomendaro.) DidiWeidmann 20:17, 30 Jan. 2012 (UTC)
    Estas celo laŭeble ne radakti ĝermon, kio estas ĝenerale 300 bitokoj kaj 1-3 frazoj. Spite la konsilojn ofte estas ĝermoj, malpli ol 3 frazoj. La sekva kategorio estus artikolo, kiam pli, ol 1000 Vp kalkulas 1 punkton. Pli ol 10000 kalkulas laŭ mia memoro 10 punktojn. Tial mi tiel kalkulis, ke se la redaktaĵo estas almenaŭ 7 frazoj kaj pli granda, ol 1400 bitokoj, tio jam ne estas ĝermo. Tiuj mezuriloj estas konkretaj, ĉu ĝi havas la neprajn informojn, tio estas nekonkreta kaj ne mezurebla. Mi faris kelkajn mankantajn artikolojn pri "Listo de urboj de ...", ĉar ili estis ruĝaj en tabelo. Ili preskaŭ elĉerpiĝis, sed restis kelkaj, kiuj estas malgrandaj landoj, kie estas nur 10 urboj. Mi tiel pensis, ke ili estus nur 500 bitokoj, nepre ĝermoj, tial mi ne redaktis ilin. Tiu noto jam tuŝas ankaŭ la suban diskuton pri municipoj. Preskaŭ ĉiu lando havas artikolon pri "Listo de urboj" kaj ne pri Listo de municipoj-komunumoj.--Crosstor 10:30, 31 Jan. 2012 (UTC)
    Estas evidente du malsamaj aspektoj de ĝermo: Vi emfazas la simple aritmetikan, mi fakte emfazis supre la kvalitan. Tamen ankaŭ kvalitaj aspektoj estas tute konkretaj. Kiam temo estas elĉerpe traktita, tiam ne temas pri ĝermo. Fakte nur en malmultaj kazoj tamen artikoleto kun malpli ol 1000 bitokoj plenumigas tiun-ĉi kondiĉon, tial fakte inter kvanta kaj kvalita aspekto en estas kontraŭdiro sed la unua estas indikilo por la alia kaj reciproke. Tutevidente la unufrazaĵoj devas malaperi el nia vikipedio (ne per forigo, sed per kompletigo). Estas unu aspekto la poentoj, kiujn EO-vikipedio rikoltas por la statistiko, estas alia demando tute sendependa de tiu aspekto: Kiam oni povas forigi la ŝabolonon ĝermeto de artikolo. Ĉi-lasta demando absolute estu demando de kvalito-kriterioj, kiuj rilatas al kompleteco de informoj. Dum esencaj aspektoj ĉe temo mankas, ja tiu ŝablono ne estu forigita. Se temas pri artikolo pri komunumo tiam minimumaj informoj estu la geografia situo, la bazaj informoj pri grandeco kaj nombro da loĝantoj, bazaj historiaj informoj (dato de fondiĝo aŭ unua mencio, dato de atribuo de urborajtoj ktp., gravaj eventoj kiel bataloj, katastrofoj, aŭ eventoj de monda singifo). Dum tiaj esencaj informoj mankas, certe temas pri ĝermo. Jen nur ekzemplo. Tute evidente estas tre grava, ke ĉiuj helpu senĝermigi artikolojn. DidiWeidmann 21:04, 1 Feb. 2012 (UTC)

    Municipo aŭ komunumo[redakti fonton]

    Laŭ PIV municipo estas 1) civito, kikes anoj havis la Romian civitaneceon ... kaj 2) urbo aŭ alia teritorio, konsiderata kiel relative sendependa administra unuo je loka nivelo. Laŭ PIV komunumo estas 1) ĉiuspeca societo bazita sur komuneco; 2) kuniĝo de ŝtatoj kun komunaj interesoj; 3) la membraro de komunumo 1); 4) malgranda administra distrikto, kies centro estas urbo aŭ vilaĝo. Fakte kaj temas pri la konkurenco inter la difinoj 2 de municipo kaj la difino 4 de komunumo. Fakte ne eblas tutmonde difini, kio estas komunumo kaj kio municipo, sed oni tion devas konsideri de ŝtato al ŝtato aparte. Mi ĵus malkovris, ke en la kazo de la hispana vorto municipio en Kubo tutevidente temas pri komunumoj laŭ la la citita difino n-ro 4) de PIV. Evidente la traduko de la esprimo per municipo estas tio, kion oni nomas en la tradukarto falsa amiko. Mi ne detale studis la aferon rilate Brazilo, sed mi havas la impreson post unua rigardo, ke temas ankaŭ en Brazilo ne pri municipoj sed komunumoj! Fakte entute administraj esprimoj estas malfacila temo, ĉar ĉiu lando havas komplete alian administran sistemon, kaj ofte ankaŭ tiuj sistemoj ŝanĝiĝas, kiam alvenas nova registaro. Terminologie oni povas diri, ke estas pli-malpli la sekvanta hierarkio: Federacio ---> sando/ŝtato --> regiono/provinco/departemento/kantono (tiuj esprimoj entute estas en ĉiu ŝtato aparte difineblaj) --> distriktaro/distrikto/subdistrikto --> komunumaro/komunumo --> municipo/urba distrikto/municipa distrikto/kvartalo. Estas bone, se por cixu lando ekzistas aparta artikolo, kiu klarigas ties administran dividon kaj difinas la esprimojn kun traduko de la nacia terminologio. Tutevidente la vorto municipo de pluraj latinidaj lingvoj en Esperanto foje efektive estas municipo foje estas komunumo. Oni devas do efektive analizi la konkretan kazon por povi trovi la difinon. (Cetere: Ne estas nia tasko diskuti la bonecon de la difino en PIV respektive la taŭgecon de la sifnifo en Esperanto. PIV estas nia normo, kaj ni en Vikipedio do devas nur kontroli, ĉu ni obeas ĝin korekte aŭ ne! Tia diskuto nur eblas kaj sencohavas, kiam la vorto/esprimo/difino en PIV mankas.) Amike salutas vin DidiWeidmann 20:44, 30 Jan. 2012 (UTC)

    Mi preskaŭ entute konsentas kun vi, Didi. Sed en la brazila temo, "municipo" estus pli preciza esprimo. Tie ĉi, laŭ lega difino, ĉiu urbo (ekcepte ĉirkaŭ la nacia ĉefurbo, ankau laŭlege), estas "sendependa administra unuo", kaj mi ne vidas konkurenco en tiu kazo, ĉar anstataŭ havi urbon en la centro, brazilo municipo estas urbo mem. Do, brazila municipo estas administra unuo kiu enhavas nur unu urbon, kaj ĉiu urbo apartenas al nur unu municipo. La sola ekcepto estas la Federacia Distrikto, kiu enhavas nia nacia ĉefurbo kaj ankaŭ aliaj urboj, sed neniu municipo (Braziljo estas urbo sed ne estas municipo). La brazila hierarkio estas federacio → regiono → subŝtatoFederacia Distrikto → distrikto (mezoregiono, teritorio) → komunumo (mikroregiono) → municipo (=urbo) → vilaĝo kaj kvartalo. Amike, CasteloBrancodiskuto 22:08, 3 Feb. 2012 (UTC)
    Laŭ mia kompreno de la difinoj, urbo aŭ alia teritorio, konsiderata kiel administra unuo je loka nivelo kaj malgranda administra distrikto estas pli-malpli samaj. Do la distingoj estas, ke municipo estas relative sendependa kaj por komunumo centro estas urbo aŭ vilaĝo. Tio evidente tute ne ekskludas unu la alian, do municipo povas esti komunumo kaj inverse.
    Kiel mi konas urbojn, ili kutime havas dense kaj kohere priloĝatan parton, kiun oni povas difini la striktsencan urbon, kaj pli apartigitajn, pli vilaĝecajn kvartalojn. Tiamaniere oni povas nomi la tutan politikan unuon komunumo.
    Mi ne scias, ĉu brazilaj urboj kongruas al la supra karakterizo. Se ne, la esprimo komunumo eble ne taŭgas. Sed laŭ la priskribo mi ankaŭ ne nomus ilin municipoj. Ĉiukaze laŭ la PIV-a difino ne ĉiuj urboj de unu lando povas esti municipoj, ĉar laŭdifine ili estu relative sendependaj. Do tio estas speciala statuso donita al unuopaj urboj aŭ komunumoj. Aliflanke, se mi rigardas la uzon en la reto, la tradukoj ĉe http://www.reta-vortaro.de/revo/ kaj la difinon en Vikipedio, preskaŭ neniu efektive uzas la vorton tiel. Kelkfoje estas grupigo de komunumoj, kelkfoje ero de komunumo (do urbo aŭ vilaĝo), plej ofte sinonima al komunumo. Mi komencas opinii la vorton municipo tute evitinda pro ĝi nebuleco (krom por la historia signifo 1 kompreneble). --Reinhard 21:36, 4 Feb. 2012 (UTC)
    Ankoraŭfoje pripensinte la aferon mi pensas, ke utilas pli kredi la ĝeneralan uzon ol PIV-on - simile kiel estas intertempe ĝenerale akceptite, ke leterkesto ne estas sinonima al poŝtkesto, sed signifas tion, kion almenaŭ la malnova PIV (novan eldonon mi ne havas) nomas leterskatolo. PIV ne estas Fundamento. Krome la difino en PIV eble nur estas miskompreniga, iom fuŝe uzante relativa en la senco de certagrada. komunumo eĉ sen signifo 4 estas ĝene plursignifa, do aparta vorto bonvenas. Por la senco, kiun mi komprenis el la PIV-a difino, taŭgas esprimo aŭtonoma municipo aŭ pli simple aŭtonoma urbo (ĉar la statuson kutime havas grandaj urboj). --Reinhard 07:02, 5 Feb. 2012 (UTC)
    Kiel vi konstatas, mi metis la tutan en formo de demando - mi konstatis, ke en kazo de Kubo la esprimo "municipo" por la hispana "municipio" estis falsa, ĉar tute klare evidentiĝis, ke la kubaj komunumoj evidente konsistas en la plej multaj kazoj eĉ el pluraj urboj. Do ja temas pri speco de malgranda distrikto kies centro estas urbo. Do ekzemple la distrikto Cardenas, havas kiel centro la urbon Cardenas, sed ankaŭ la urbo Varadero situas en la komunumo Cardenas. Aŭ Diez de Octubre enhavas plurajn urbojn kaj vilaĝojn. el kiuj kelkaj kun konsiderinde pli ol 100000 loĝantoj, kiel ekzemlpe LuyanóVibora (ankoraŭ verkinda). - Rilate al Brazilo mi ne konas la situacion, kaj tial ja petas klarigon. Se fakte unuo konsistas ĉiam nur el unu sola urbo, tiam ja fakte la esprimoj municipo kaj komunumoj efektive estas sinonimoj kaj la esprimo municipo povas esti uzata. Se vere estas tiel! Mi volis simple atentigi, ke oni devas tre atenti kelkfoje tradukante el latinaj lingvoj, ĉar la ŝajne internacia vorto en Esperanto havas alian signifon ol en la koncerna nacia lingvo. Ankaŭ estas tre grava, ke oni ĉiu-kaze por ĉiu lando difinu tiujn esprimojn, ĉar evidente ilia signifo dependas de la naciaj leĝoj. DidiWeidmann 15:07, 5 Feb. 2012 (UTC)
    Verŝajne estas malfacile trovi ion taŭgan por ĉio. Por oficiala geografia jura afero mi pensas ke "municipo" estas pli bona. Ziko 19:44, 13 Feb. 2012 (UTC)

    Satelita televido[redakti fonton]

    Mi preparas sufiĉe ampleksan artikolon pri Satelita televido. Unua sufiĉe kompleta versio jam ĉeestas. Kiu havas la tempon eble helpu elsarki iujn misetojn. Ĉi-momente ne estas eĉ nur unusola referencilo. Sed evidente, tio ne restos tiel.

    Kaj honeste dirate, referenciloj estos por mi ĉi-teme pain in the ass, ĉar krom la historiaj faktoj fakte ŝtelitaj el la Angla kaj Germana Vikioj, teĥnike, mi simple scias ĉion. Interalie, mi planas konsiderinde ampleksigi la DiSEqC-an angulon.

    Same kiel ĉe Literofteco mi planas skribi prefere unu ampleksan bonan artikolon anstataŭ disdividi ĉion trans diversaj temoj kun amaso de mizeraj artikoletoj. Mi poste laŭe ligos - ekz kiel okaze de Vortofteco, Ciferofteco -> Literofteco. --  PEJNO Simono  15:15, 31 Jan. 2012 (UTC)

    Kial aŭtomate forigindas mia nova artikoleto?[redakti fonton]

    Legu tion ĉi, mi petas, kaj respondu al mi. Antaŭdankon! --Haruo 23:28, 31 Jan. 2012 (UTC)