Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2019/1

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Diversejo[redakti fonton]

Aktualaĵoj, kaj tion, kion oni faras el ili[redakti fonton]

Saluton al ĉiuj,
Tie mi dezirus esprimi oponion, pri la maniero per kiu ni ĉiuj plibonigas Vikipedion, rilate al la aktualaĵoj. Mi opinias, ke ni devus esti pli atentema por ligi la kreadon de artikoloj al la aktualaĵoj. Miasperte, multaj homoj serĉadas en Viki ĉefe por trovi informojn pri ilia ĉiutaga vivo, kies informojn pri freŝaj eventoj. Mi estas kompletinta la ribrukon de la aktualaĵoj ekde pluraj semajnoj, sed mi estas iom elreviĝata pri la enaj ligiloj. Jenas ekzemploj:

  • Nadia Murad: nobel-premiita pri paco, ne ankoraŭ havas artikolon.
  • 2014 MU69 aŭ Ultima Thule, ne havas veran artikolon.
  • La artikolo de la nova prezidento de Meksiko Andrés Manuel López Obrador ne estis vere aktualigata de ...2006!!! (f..., ĉu ne estas esperantistoj en Meksiko???)
  • La interna jemena milito, kaj la COP24 ne ankoraŭ havas artikolojn
  • ktp

Tiuj mankoj, miaopinie, estas gravaj, ĉar ili malseriozigas la tutan esperanton. Vikipedio estus multe pli kredinda kaj loga, se ĝi estus pli proksima de aktualaj eventoj.

(Eble vi pensas: "Kial li ne verkas aŭ plibonigas tiujn artikolojn li mem, anstataŭ pasi tempon skribante tion?" Nu, mi povas respondi dumaniere: unue, mi lastatempe multe verkis, kaj ankoraŭ verkas, pri io, kiu ŝajnas al mi grava, kaj ne estis inde traktata en Viki: unu el la plej gravaj muzikartistoj de la dudeka jarcento; due, mi estas plentempa laboranto, edzo kaj patro de du knabinetoj... mi ne povas esti ĉie!)

Dankon al ĉiuj.
--Baba79 (diskuto) 13:12, 5 jan. 2019 (UTC)[Respondi]

Mi komprenas vian alvokon, sed dubas pri reagoj. Ni ĉiuj estas tre okupitaj, prilaborante niajn temojn — ĉu temas pri kemiaj kombinaĵoj, poloj, hungaroj, germanoj, plantoj aŭ io alia. Kaj ni ĉiuj havas ankaŭ alian, ekstervikipedian vivon. Mankoj evidentas, sed ilin kaŭzas nesufiĉa nombro de kontribuantoj. Sola vojo estas labori kaj ne pensi pri laboro ankoraŭ ne farita.RG72 (diskuto)
Fakte, unuflanke mi konsentas, ke en la Esperanta Vikipedio ofte mankas artikoloj pri novaj temoj, ili ofte estas relative mallongaj kaj plurfoje ne ĝisdatigataj. Tamen duaflanke, konsiderante kapacitojn de la Esperanta komunumo mi plurfoje miras, kion ĉion ni jam sukcesis atingi kaj plu atingas. Ofte kiam mi legas diversajn artikolojn mi rimarkas en kiom malmultaj lingvoj ili estas disponeblaj, sed ja estas en Esperanto! Tutaj temoj, kiuj mankas aŭ tre malabundas en mia denaska lingvo (la slovaka, pluroble pli granda ol Esperanto) estas pli vaste kovritaj en Esperanto.
Mi konsentas, ke ni plu laboru (mi ja ĵus venis por verki ĝuste pri 2014 MU69 :), ni helpu al novuloj aliĝi, sed ni ja konsciu, ke nia Esperanta Vikipedio estas jam nun pli bonkvalita ol de pluraj etnaj lingvoj! --KuboF Hromoslav (diskuto) 19:42, 6 jan. 2019 (UTC)[Respondi]

FileExporter beta feature[redakti fonton]

Johanna Strodt (WMDE) 09:41, 14 jan. 2019 (UTC)[Respondi]

Administrejo[redakti fonton]

Peto solvi probleman okazon de renomado[redakti fonton]

Mi provis aranĝi, ke estu paĝo "Kontrolnumero de la Kongresa Biblioteko de Usono" anstataŭ la ĝisnuna "Kontrolnumero de la Kongresa Librejo", sed mia provo fiaskis. Mi ricevis la averton "La paĝo estas jam alinomita" kaj finfine mi nur kreis la paĝon "La Kontrolnumero de la Kongresa Biblioteko", kie la artikolo estas troa kaj mankas "de Usono".

Ĉu iu administranto povas aranĝi la aferon? La paĝo "La Kontrolnumero de la Kongresa Biblioteko" estu alinomita "Kontrolnumero de la Kongresa Biblioteko de Usono". La aliaj paĝoj estu tute forigitaj – neniu alidirektilo estas bezonata. La komplika situacio devenas de iama kampanjo de Vikipediisto Dima41 meti ĉie la vorton "librejo" anstataŭ "biblioteko", kio kaŭzis multan konfuzon. --Surfo 17:53, 13 jan. 2019 (UTC)[Respondi]

✔ Farite--Salatonbv (diskuto) 10:12, 15 jan. 2019 (UTC)[Respondi]