Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2020/1

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Diversejo[redakti fonton]

Anglalingvaj fekaĵoj[redakti fonton]

Saluton. Tiu ĉi diskutejo estas grava utila ilo en Vikipedio, sed ekde kiam ĝi estas inondita de anglalingvaj fekaĵoj, ĝi jam ne estas utila. Ĉu iu povas forigi tion (eventuale forbari) aŭ ĉu mi rajtas fari tion?--kani (diskuto) 23:06, 1 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Saluton kani! Mi samopinias. Provu forigi ilin, kaj se vi ne rajtas, espereble administranto restarigos la antaŭan version kaj pardonos al vi ;-).--Baba79 (diskuto) 13:35, 27 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Registriĝo de ELiSo (daŭre) survojas[redakti fonton]

Antaŭ pli ol monato kaj duono mi oficiale petis registriĝon de ELiSo (surbaze de decido de la Prepara Komisiono kaj konfirmo fare de pluraj aktivuloj) kaj daŭre ne havis respondon. Tial mi hodiaŭ vokis al la registra institucio (ministerio).

Montriĝis, ke pro enorma kvanto de petoj ili ne sukcesas trakti ilin sufiĉe rapide. Tial ni ankoraŭ ne estas registritaj. La respondeculo traktos nin prioritate - ĉu morgaŭ aŭ en sekvaj tagoj. Estas ŝanco, ke tio sukcesos sufiĉe frue por ke ni povu partopreni en la Eŭrop-Sudamerika projekto de TEJO, sed la tempo estas tre prema...

Feliĉe, ni sendis la peton en bona tempo kaj tial oficiala registriĝo estos markita "2019". Do por sekva jaro ni povos registriĝi por ricevi mondonacojn de Slovakio. Preparoj por tio komenciĝos en duono de 2020 kaj la donacojn ni povos ekricevi en duono de 2021.

Mi informos kiam venos novaj informoj. Krome okazas preparoj por pliaj oficialaĵoj kaj ekfunkciigo de formala asocio. --KuboF Hromoslav (diskuto) 12:26, 30 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Administrejo[redakti fonton]

it:Giuseppe Prinzi[redakti fonton]

Saluton. Iu kreis artikolĝermon kun fuŝa titolo G.Prinzi. Mi klopodis alinomigi al Giuseppe Prinzi, sed ŝajne tiu titolo estas malpermesita. Kial?--kani (diskuto) 23:10, 1 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Administrejo[redakti fonton]

Forbari rasistan stultulon[redakti fonton]

Iu idioto vandalas en Afrik-usonanoj. Mi ne havas privilegion forbari lin, nek trovas ĝuste nun la taŭgan lokon por anonci forbarendajn IP-adresojn. Se iu legas tion ĉi, bonvolu protektu nian Vikpedion kontraŭ tiu sentaŭgulo kaj forbaru lin por ĉiam. Dankon! --Moldur (diskuto) 11:02, 28 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Dankon pro via atentigo. Mi ĵus legis sur la paĝo pri la kontribuoj de la IP-ulo, ke li eĉ ĝenerale estis forbarita. Sed nur por unu tago. Mi esperas, ke li ne revenos. Se tamen li revenos eble eĉ kun alia IP-adreso, mi aŭ alia administranto devos forbari lin. --Tlustulimu (diskuto) 15:07, 28 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Koran dankon, amiko Tlustulimu! Moldur (diskuto) 17:23, 28 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Iloilourbo[redakti fonton]

Bonvolu forigi en Iloilo la alternan nomon Iloilourbo, ĉar jam estas aparta artikolo Iloilo (urbo). --Crosstor (diskuto) 15:14, 30 mar. 2020 (UTC)[Respondi]