Viktar Kazko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Viktar Kazko
Persona informo
Віктар Апанасавіч Казько
Naskiĝo 23-an de aprilo 1940 (1940-04-23) (83-jaraĝa)
en Kalinkaviĉi
Lingvoj belorusarusa vd
Ŝtataneco SovetunioBelorusio vd
Alma mater Literatura instituto Maksim Gorkij vd
Profesio
Okupo tradukistoĵurnalistoverkisto • prozisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Viktar Kazko (n. 23-an de marto 1940, urbo Kalinkaviĉi en Homela regiono -), belorusa verkisto, verkas ruse kaj beloruse.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Devenis en familio de laboristo. Dum Dua mondmilito pereis lia patrino kaj eta fratino. Post milito, en adoleska ĝo, li pro konflikto kun novaj familianoj de patro, foriris el hejmo, vivis en orfejo. Post fino de 8-aĝa lernejo studis en minindustria profesia lernejo. Poste laboris en mino, geologa esplorado. Liaj impresoj pri ĉi tia tempo estis bilditaj en ruslingvaj poemoj "Malhel' forsto - tajgo densa" (1973), "Saluton kaj adiaŭ" (1974).

De 1962 laboris en gazetaro kiel ĵurnalisto. En la jaro 1970 finis senĉeeste Literaturan instituton, unu jaro poste, venis en Minsko.

Viktar Kazko estas unu el gravaj belorusaj verkistoj. Liaj verkoj havas membiografian enhavon. Li estas el nombro de unuaj en belorusa kaj sovetunia prozaro kiu priskribis militon tra impresoj de infano ("Juĝo en Slabada"). Tragikaj okazintaĵoj de milito, kiaj restis en infana konscienco, fariĝis enhava, senca, etika centro de liaj noveloj. Ili kondiĉis diversajn planojn de rakonto - milita pasinteco, severaj traŭmoj, kaŭzitaj al infana animo, peza maturado de junulo, strebo venki pezo de teruraj rememoroj. Forte atentis li kaj la temo de ekologio.

Multaj liaj verkoj estis filmitaj en Belorusio, tradukitaj en multaj lingvoj.