Viktor Medrano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Viktor Medrano
Viktor Medrano, Lulu-insulo, 2019-09-26
Viktor Medrano, Lulu-insulo, 2019-09-26
Persona informo
Aliaj nomoj Nonong, Biku
Naskiĝo 12-an de januaro 1966 (1966-01-12) (58-jaraĝa)
en Filipinoj
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco FilipinojKanado
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Verkis en Esperanto Bulvardo Mentoĉokolado, Taja Supo
vdr

Viktor MEDRANO estas Esperantisto, kiu venas el Filipinoj kaj loĝas en Kanado. Li estas la verkisto de multaj postmodernaj planlingvoj aŭ krelingvoj.

Li naskiĝis en la jaro 1966 en Filipinoj. Tie, li loĝis en Kezonurbo en la Manila Metropolo. Lia denaska lingvo estas la tagaloga.

En la jaro 1976, kune kun sia familio, li translokiĝis al Kanado. Li loĝis en ambaŭ Lulu-insulo kaj Vankuvero.

Li estas bakalaŭro en la Komputiko kaj diplomiĝis en la jaro 1989 el la Universitato de Brita Kolumbio. Antaŭe, li studis ankaŭ iom pri la Kemia Inĝenierarto.

Tra la jaroj, li vojaĝis al pli ol 133 urboj en ĉirkaŭ 25 landoj en 4 kontinentoj. Liaj plej favorataj urboj estas Tokio en Japanujo, Luksoro en Egiptujo, kaj Parizo en Francujo.