Viktoro de Pettau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Viktorino de Poetovino
Victorinus Poetovionensis
martiro, sanktulo
Persona informo
Naskiĝo 3-a jarcento
en probable en la plej okcidenta parto de Bizanca Grekio
Morto Poetovio en la romia provinco Pannonia Superior
en Ptuj
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latinaantikva greka vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Profesio
Okupo verkisto • teologo • katolika sacerdoto • bibliologo • filozofo vd
Sanktulo
Honorata en Romkatolika kaj Orienta ortodoksa eklezio
Festotago 2-a de novembro
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Viktorino de Poetovino, en la eŭropa mezepoko ankaŭ nomata Viktoro de Pettau, fakte latine Victorinus, nomata Victorinus PoetovionensisPetavionensis, estas martiro kaj sanktulo de la Katolika kaj la Orienta Ortodoksa Eklezio. Li estis kristana episkopo en la ankoraŭ malpermesita kaj kaŝita kristana eklezio en la romia urbo Poetovio (la moderna urbo Ptuj en Slovenio, historie germane Pettau) en la romia provinco Pannonia Superior (la okcidenta parto de Panonio). Victorinus verkis komentaĵojn pri diversaj tekstoj ene de la Biblio.

Naskiĝinta verŝajne en ĉe la limoj de la Orienta kaj Okcidenta Imperioj de Romio (do en la plej okcidenta parto de Bizanca Grekio aŭ iom pli okcidente en la orienta parto de la provinco Dalmatia aŭ de la provinco Pannonia Inferior), eble jam en Poetovio iom pli okcidente kun sufiĉe miksita loĝantaro, pro la tiam milita, limregiona karaktero de la areo Victorinus parolis la grekan pli bone ol la latinan, kio klarigas kial, laŭ la opinio de Sankta Hieronimo, liaj verkoj verkitaj en la latina estis "pli rimarkinda pro sia afero ol pro sia stilo". Episkopo de la romia urbo de Poetovio, li estis la unua teologo se temas pri uzi la latinan por sia ekzegezo.

Liaj teologiaj verkoj estas ĉefe ekzegezaj. Victorinus verkis komentaĵojn pri diversaj libroj de la Biblio, kiel ekzemple Genezo, Eliro, Levidoj, Libro de Jesaja, Libro de Jeĥezkel, Libro de Ĥabakuk, la Libro Kohelet, la Alta Kanto de Salomono, Evangelio laŭ Mateo kaj la Apokalipso, krom disertaĵoj kontraŭ la herezoj de lia tempo. Ĉio, kio pluvivis, estas lia Komentario pri la Apokalipso kaj mallonga teksteto "Pri la konstruado de la mondo" (latine De fabrica mundi).

Victorinus estis multe influita de Origeno de Aleksandrio. Sankta Hieronimo donas al li honoran lokon en sia katalogo de ekleziaj verkistoj. Hieronimo foje citas la opinion de Victorinus, sed konsideris lin estinti trafita per la opinioj de la Jarmilismo au Antaŭjarmilismo. Laŭ Hieronimo, Victorinus mortis martiro en 304, do kadre de la Diokleciana persekutado de kristanoj.

Kontraste al la pozitiva sinteno de Hieronimo en la malfrua kvara kaj frua kvina jarcento, la verkoj de Victorinus estis kondamnitaj kaj listigitaj kiel apokrifoj laŭ la Gelazia Dekreto, komence de la 6-a jarcento. La dekreto estis atribuita al la tiama papo Gelasio la 1-a; ĝi inkludas liston de verkoj kompilitaj de herezuloj aŭ uzitaj de skismuloj por esti malakceptitaj kaj evitendaj, kaj listigas la laboron de Victorinus tie.

Victorinus estas festita en kaj la Latina Romkatolika Eklezio kaj la Orienta Ortodoksa Eklezio la 2-an de novembro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]