Villageriz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villageriz
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 49618
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 64  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 7′ N, 5° 57′ U (mapo)42.118930555556-5.9555416666667Koordinatoj: 42° 7′ N, 5° 57′ U (mapo) [+]
Alto 776 m [+]
Areo 7,18 km² ( 718 ha) [+]
Villageriz (Provinco Zamoro)
Villageriz (Provinco Zamoro)
DEC
Villageriz
Villageriz
Situo de Villageriz
Villageriz (Hispanio)
Villageriz (Hispanio)
DEC
Villageriz
Villageriz
Situo de Villageriz

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villageriz [+]
vdr

Villageriz [biljageRIZ] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Benavente y Los Valles, en la nordo de la provinco, sude de la Provinco Leono.

Panoramo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 7,18 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 48 loĝantojn. Ĝi perdis pli ol 100 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 93 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, kaj 32 km de Benavente. Ĝi limas kun San Esteban de Nogales, Alcubilla de Nogales, Fuente Encalada, Arrabalde, Santibáñez de Vidriales kaj Villaferrueña.

Estas atestaĵoj de prahistoria loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Graflando de Benavente.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado jam preskaŭ malaperinta. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis. Krom ventogeneratoroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]