Villarejo de Órbigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Villarejo de Órbigo
Villarejo de Orbigo1 Leon Spain.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24358 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 945  (2021) [+]
Loĝdenso 82 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 27′ N, 5° 54′ U (mapo)42.445-5.9036111111111Koordinatoj: 42° 27′ N, 5° 54′ U (mapo) [+]
Alto 817 m [+]
Areo 36 km² (3 600 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Villarejo de Órbigo
Situo de Villarejo de Órbigo

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Villarejo de Órbigo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Villarejo de Órbigo [biljaREĥo deORbigo] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi estas en la centro de la provinco en tradicia komarko Ribera del Órbigo ĉe la rivero Órbigo. Villarejo de Órbigo estas komprenata etimologie kiel "Vilaĝeto de la rivero Órbigo".

Komarkoj de la provinco Leono; Ribera del Órbigo ne aperas, sed estas centre.
Preĝejo.
Preĝejo de Villoria.
Monaĥejo de Villoria.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Estébanez de la Calzada, Veguellina de Órbigo, Villarejo de Órbigo kaj Villoria de Órbigo, okupas totalan areon de 36,25 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 2 945 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 2 000 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 38 km de Leono, provinca ĉefurbo kaj limas kun San Justo de la Vega, Villares de Órbigo, Hospital de Órbigo, Bustillo del Páramo, Villazala, Valderrey kaj San Cristóbal de la Polantera.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas atestaĵoj de antaŭromiaj setlejoj de Bronzepoko poste uzataj de romia loĝado rilata al la orminado; en Mezepoko okazis reloĝado. Frua mencio estas de 1154. Ĝi apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (cerealoj, maizo, beto, luzerno), brutobredado, ĉasado, fiŝkaptado kaj forstado de poploj. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, preĝejoj, piedirado, karnavalo).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]