Villars-Sainte-Croix

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villars-Sainte-Croix
Blazono de Villars-Sainte-Croix
Blazono de Villars-Sainte-Croix
Blazono de Villars-Sainte-Croix
Villars-Sainte-Croix
Villars-Sainte-Croix
Villars-Sainte-Croix
komunumo en Svislandourbeto
Kantono Vaŭdo
Distrikto Okcidento Laŭzana
Koordinatoj  46° 34′ 5″ N 6° 33′ 39″ O / 46.56806 °N, 6.56083 °O / 46.56806; 6.56083 (mapo)Koordinatoj: 46° 34′ 5″ N 6° 33′ 39″ O / 46.56806 °N, 6.56083 °O / 46.56806; 6.56083 (mapo)
Nombro de loĝantoj 652
Areo 1,65 km²
Alteco 509 m super marnivelo
Poŝtkodo 1029
Komunumkodo 5651
Mapo de Villars-Sainte-Croix
Mapo de Villars-Sainte-Croix
Situa mapo de Villars-Sainte-Croix
vdr

Villars-Sainte-Croix estas komunumo en la distrikto Okcidento Laŭzana en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 652 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Villars-Sainte-Croix situas en la Vaŭda Mezlando sude de la regiono Gros-de-Vaud proksimume 7,5 kilometrojn nordokcidente de la kantonĉefurbo Laŭzano.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,65 km², de kiuj 7,2% estas kovritaj de arbaro, 55,4% servas por agrikulturo kaj 37,3% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Villars-Sainte-Croix limas en nordo al Mex, en oriento al Crissier, en sudokcidento al Bussigny-près-Lausanne, kaj en nordokcidento al Vufflens-la-Ville.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Villars-Sainte-Croix pasas la kantona ĉefvojo n-ro 9 de Yverdon-les-Bains al Laŭzano. Sur la komunuma teritorio situas la vojnodo inter la svisa aŭtovojo A1 kaj la svisa aŭtovojo A9, kie eksitas alvetureblo al la svisa aŭtovojo A9. Pere de lokaj buslinioj de la urbo Laŭzano la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Villars-Sainte-Croix datiĝas el la jaro 1227 kiel inter sanctam Crucem. En 1543 aperis la mencio Villaret. Jam dum la La-Tène-epoko la teritorio de la komunumo estis loĝata, kiel pruvis diversaj trovitaj objektoj. Dum mezepoko la Abatejo Lago de Joux, la katedrala kapitolo de Laŭzano kaj la Subvojktejo Cossonay posedis havaĵojn en Villars-Sainte-Croix. En 1272 estis menciita hospitalo, kiu en la jaro 1458 estis submetita al la Komandorejo La Chaux. En 1546 de la hospitalo kaj preĝejo restis nur ankoraŭ ruinoj. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 la teritorio apartenis al la Voktejo Laŭzano kaj estis submetita al la kapitola tribunalo. Poste ĝi aperis ĝis fino de 2007 al la Distrikto Morges. Kun efiko de la 1-a de januaro 2008 ĝi estis surbaze de la administra reformo de 2006 atribuita al la nova Distrikto Okcidento Laŭzana.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]