Villem Vaher
Villem Vaher | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de januaro 1873 |
Morto | 30-an de novembro 1943 (70-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Estonio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • instruisto |
Esperanto | |
Esperantisto numero | 3496 |
Villem VAHER (Otepää, 21-a de januaro 1873 - 1944) estis estona esperantisto kaj lernejestro.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Li estis pioniro de Esperanto en Estonio, varbita de reklamoj en estonaj gazetoj kaj propagandiloj disvastigitaj de Petersburga Esperanto-Societo „Espero“.
Li estis aŭtoro de la unua Esperanto-lernolibro por estonoj (1893) kaj de konversacia lernolibro (1930).
Eksperimente li instruis Esperanton en urba elementa lernejo de Tallinn.
Li estis prezidanto de EAE de 1922 kaj direktoro de EIE de 1925. Li gvidis kursojn kaj de 1927 regule semajne paroladis en la radiostacio Tallinn en Esperanto.
Li verkis ankaŭ lernolibron de la rusa por estonoj.
Verkoj[redakti | redakti fonton]
- Esperanto vestlus-kursus (trad. Konversacia kurso de Esperanto., Talino: V. Vaher, 1930. - 63 p.)
- Vene keele vestluskursus = Разговорный курс русского языка. (Nõmme: V. Vaher, 1940. - 16 p.)
Tradukoj[redakti | redakti fonton]
- Patrina zorgo (El Fabeloj kaj folkloro - En: Estona antologio)