Vilmos Pál Tomcsányi
| Vilmos Pál Tomcsányi | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 8-an de februaro 1880 en Budapeŝto | ||||
| Morto | 7-an de majo 1959 (79-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
| Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 25-1-1 | ||||
| Lingvoj | hungara vd | ||||
| Ŝtataneco | Hungario | ||||
| Partio | Sendependa Civita Partio de Teretposedantoj kaj Terlaboristoj Unity Party (en) | ||||
| Familio | |||||
| Gefratoj | Móric Tomcsányi | ||||
| Infanoj | Pál Tomcsányi | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | politikisto | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vilmos Pál Tomcsányi [vilmoŝ pAl tomĉAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tomcsányi Vilmos Pál estis hungara juristo, politikisto, ministro, parlamentano, profesoro. Lia frato estis Móric Tomcsányi.
Vilmos Pál Tomcsányi Arkivigite je 2015-01-12 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 8-an de februaro 1880 en Budapeŝto. Li mortis la 7-an de majo 1959 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Vilmos Pál Tomcsányi frekventis universitatojn en sia naskiĝurbo, Berlino, Parizo, Londono, Usono. Li eklaboris en juĝejo en 1902. Post 4 jaroj li ricevis postenon en ministerio pri justico. En 1914 li profesoriĝis. Inter 1920 –1939 li estis parlamenta deputito, krome ministro pri justico 2 jarojn, ministro pri enlandaj aferoj 2 monatojn. En 1939 li iĝis senatano, en la sekva jaro titulara eksterordinara profesoro. Inter 1942-1944 li estis gvidanto de aŭtonomio en Transkarpatio.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- A mentelmi jogról (1903)
- A parlamentek költségvetési joga (1908)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio Arkivigite je 2015-01-12 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio kun foto

