Vilmos Szabadi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vilmos Szabadi
Persona informo
Naskiĝo 10-an de marto 1959 (1959-03-10) (65-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo violonisto
vdr

Vilmos Szabadi [vilmoŝ sabadi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabadi Vilmos estas hungara violonisto, altlerneja instruisto.

Vilmos Szabadi [1] naskiĝis la 10-an de marto 1959 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Vilmos Szabadi akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1983. Jam dum la studentaj jaroj en 1982 li atingis la unuan lokon en violonistkonkurso de Hungara Radio. Lia ĉefinstruisto estis Ferenc Halász (muzikpedagogo). En 1984 li ekinstruis en la Altlernejo. Li frekventis majstrokursojn de Ruggiero Ricci, Sándor Végh kaj Loránd Fenyves. Depost siaj studoj li ankaŭ recitalis (iom poste jam tutmonde) kaj partoprenis en konkursoj. En 1995 li aranĝis koncertserion en kasteloj, post 4 jaroj li fondis muziktriopon. Dum instruado li atingis la rangojn docento kaj katedrestro. Li ricevis konkursajn kaj ŝtatajn premiojn inter 1982-2012.

Liaj muzikdiskoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]