Vincenzo Cerulli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vincenzo Cerulli
Persona informo
NomoVincenzo Cerulli
Dato de naskiĝo20-a de aprilo 1859
NaskiĝlokoTeramo
Dato de morto30-a de majo 1927
MortolokoMerate
Aĝo je morto68
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoItalio
Familio
FratoEmidio Cerulli [+]
Lingvoj
Parolata lingvoitala lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Vincenzo Cerulli (naskiĝis la 20-an de aprilo 1859 en Teramo, mortis la 30-an de majo 1927 en Merate) estis itala astronomo

Li ricevis sian diplomon pri fiziko en 1881 en la universitato de Romo « La Sapienza » kaj lernis dum kvar jaroj en Germanio, en la observatorioj de Bonn kaj Berlino. Reveninte en Italion, li libervole frekventis la observatorion de la Roma Kolegio, kie li kompilis, kun Elia Millosevich, katalogon de 1291 steloj.

En 1890, li fondis privatan observatorion apud Teramo, kiun li nomis Astronoma Observatorio de Collurania. Tie li multe observis Marson kaj estis unu el la unuaj subtenanto de la teorio (poste pravigita) laŭ kiu la Marsaj kanaloj estis nur optika iluzio.

La 2-an de oktobro 1910, li malkovris la asteroidon 704 Interamnia, unu el la plej grandaj korpoj de la ĉefa asteroida zono, al kiu li donis la latinan nomon de la urbo Teramo.

En lia honoro, oni donis lian nomon al :

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]