704 Interamnia
704 Interamnia | |
asteroido | |
astronomia simbolo
| |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 704 Interamnia |
Aliaj nomoj | 1910 KU; 1952 MW |
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Teramo vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Vincenzo Cerulli |
Dato de malkovro | 16-a de julio 1910 |
Loko de malkovro | Teramo |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
458,068 Gm (3,062 AU) 389,104 Gm (2,601 AU) 526,884 Gm (3,522 AU) |
Discentreco | 0,1503 |
Meza anomaliangulo | 119,95° |
Klinangulo | 20,612° |
Periodo | 1 957,49 tagoj (5,36 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 16,92 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
280,38° |
Argum. de periapsido | 95,76° |
Fizikaj ecoj | |
Dimensioj Diametro |
349 × 339 × 274 km[1] 306,313 km vd |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
3,70 × 1019 kg[1] (2 220 ± 170) kg/m3[1] 0,186 m/s² 242,9 m/s |
Rotacia periodo | 0,3636 tago (8,727 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo | ~ 160 K |
Geometria albedo | 0,0742 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | F |
Absoluta magnitudo | 5,94 |
Videbla magnitudo - Minimuma - Maksimuma |
13,0 9,9 |
704 Interamnia estas tre granda malhela asteroido de la ĉefa asteroida zono.
Malkovro
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis malkovrita la 3-an de oktobro 1910 de la itala astronomo Vincenzo Cerulli elde sia Astronoma Observatorio de Collurania en Teramo.
Nomo
[redakti | redakti fonton]Ĝia nomo venas de "Interamnia Praetutianorum", latina nomo de la urbo Teramo.
Grando kaj maso
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas unu el plej grandaj korpoj de la ĉefa zono, post Cereso, 4 Vesta, 2 Pallas kaj 10 Hygiea, kaj proksimume samranga kun 52 Europa kaj 511 Davida. Oni taksas, ke ĝi entenus 1,2 % de la maso de la ĉefa zono. Ĝia granda denso pensigas, ke ĝi estas masiva kaj ne porhava; ĝi estus rezistinta je la kolizioj, kiuj okazis en la asteroida zono, de la kreiĝo de la sunsistemo.
La 23-an de marto 2003, observo de kaŝado de stelo de magnitudo 6,6 permesis taksi ĝian grandon je 350 × 304 km.[2] La 20-an de marto 2014, Interamnia kaŝis Reĝeton (α Leonis).[3]
En 2001, Michalak taksis ĝian mason je 6,9 × 1019 kg (per komparo kun la masoj de 19 Fortuno, 29 Amfitrito, kaj 16 Psiĥo.) En 2007, Baer and Chesley taksis ĝian mason je (7,12 ± 0,84) × 1019 kg. Pli freŝa taksado de Baer estas nur 3,70 × 1019 kg, 704 Interamnio estus tiam malpli peza ol 511 Davida.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 Recent Asteroid Mass Determinations maintained by Jim Baer
(Recentaj determinoj de asteroidaj masoj tenitaj de Jim Baer) (angle) - ↑ Asteroidaj grandoj/formoj elde freŝaj kaŝadoj - 704 Interamnia 23-a de marto 2003 (angle)
- ↑ Asteroido estingas brilan stelon Reĝeton; el la paĝaro de "Sky & Telescope (angle)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (1 - 1000) | Poste: |
---|---|---|
703 Noëmi | 704 Interamnia | 705 Erminia |