10 Hygiea
Higio | |
Asteroido | |
Oficiala nomo | 10 Hygiea |
Historio | |
Malkovrinto | Annibale de Gasparis |
Dato de malkovro Loko de malkovro |
12-a de aprilo 1849 Napolo |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
469,58 Gm (3,139 AU) 414,38 Gm (2,77 AU) 524,63 Gm (3,507 AU) |
Discentreco | 0,117 |
Meza anomaliangulo | 197,96° |
Klinangulo | 3,842° |
Periodo | 2 031,815 t (5,56 j) |
Meza cirkulrapido | 16,76 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
283,45° |
Argum. de periapsido | 313,19° |
Fizikaj ecoj | |
Dimensioj |
530 × 407 × 370 km[1] |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
8,85 ×1019 kg [1] (2 120 ± 110) kg/m3[1] ~ 0,091 m/s2 ~ 0,21 km/s |
Rotacia periodo | 1,151 t (27,623 h) |
Aksa kliniteco | ~ 60° |
Surfaca temperaturo - Minimuma - Maksimuma |
164 K 247 K (-26 °C) |
Geometria albedo | 0,0717 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | C |
Videbla magnitudo - Minimuma - Maksimuma |
11,97 9 |
Absoluta magnitudo | 5,43 |
Angula diametro - Minimuma - Maksimuma |
0,133" 0,318" |
10 Hygiea estas la kvara plej granda asteroido de la asteroida zono (post 1 Cereso, 4 Vesta kaj 2 Pallas) kun granda dimensio de 530 km kaj maso de ĉirkaŭ 2,9% el tiu de tiu zono, sed ĝia malheleco igas ĝin malfacile videbla.
Malkovro[redakti | redakti fonton]
10 Hygiea estis malkovrita far de la itala astronomo Annibale de Gasparis la 12-an de aprilo 1849. Ernesto Capocci, direktoro de la observatorio de Napolo unue nomis ĝin "Igea Borbonica" (la Hygiea de Burbono, reĝa familio de la Reĝlando de la du Sicilioj kie troviĝis Napolo). En 1852, John Russell Hind skribis ke "Hygiea estas internacia termino, kaj la neutilan apendaĵon Borbonica oni forlasu". La nomo venas de Higia, filino de Asklepio, helena diino de la sano (kies nomo donis ankaŭ la vorton "higienon").
Kiel la "grandaj" planedoj, la unue-trovataj asteroidoj ricevis astronomian simbolon. Tiu de 10 Hygiea estas
.
Higia familio[redakti | redakti fonton]
10 Hygiea estas plej granda ano de la Higia familio, ĝi entenas 90% el la maso de tiu asteroida familio. Du aliaj mezgrandaj anoj estas 333 Badenio kaj 538 Frideriko. La cetero estas objektoj de malpli de 30 km.
Ecoj[redakti | redakti fonton]
La surfaco de 10 Hygiea komponiĝas de karbonata materialo similas al la ĥondritoj. Ĝi estas plej granda ano de la klaso de C-tipaj asteroidoj, kiu plej abundas en la ekstera parto de la ĉefa asteroida zono.
Ĝia denso estas relative malgranda, kaj proksimiĝas de tiu de la glaciaj naturaj satelitoj de Jupitero kaj de Saturno
La analizo de ĝia luma kurbo estis malfacila pro ĝia malrapida rotacio (22 horoj kaj 37 minutoj, kiam la rotaci-periodo de la ordinara grandaj asteroidoj estas inter 6 kaj 12 horoj). Ĝi lasas pensi ke 10 Hygiea havus retrogradan rotacion[2], en ambaŭ okazoj, la (absoluta) kliniteco estus proksima de 60°.
La kosmoteleskopo Hubble kapablis vidigi la neregulan formon de 10 Hygiea[3], sed nenia luno estis trovita.
Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ 1,0 1,1 1,2 Recent Asteroid Mass Determinations maintained by Jim Baer (Freŝaj determinoj de asteroidaj masoj tenitaj de Jim Baer) (angle)
- ↑ 10 Hygiea: ISO Infrared Observations (Infraruĝa observo de 10 Hygiea per ISO) (angle)
- ↑ Imaging Observations of Asteroids with Hubble Space Telescope (Bildigaj observoj de asteroidoj per kosmoteleskopo Hubble) de A. D. Stoer kaj aliaj ; Bulletin of the Astronomical Society, Vol. 31, No. 4, p. 1089, #11.03 (angle)
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- angle JPL Small-Body Database Browser: 10 Hygiea : Parametroj kaj simulado de orbito (Java necesa)
- angle Slipo de (10) Hygiea (de IAU Minor Planet Center)
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (1 - 1000) | Poste: |
---|---|---|
9 Metiso | 10 Hygiea | 11 Partenopo |