Virginia Hamilton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Virginia Hamilton
Persona informo
Virginia Esther Hamilton
Naskiĝo 12-an de marto 1936 (1936-03-12)
en Yellow Springs
Morto 19-an de februaro 2002 (2002-02-19) (65-jaraĝa)
en Dayton
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per mama kancero vd
Etno afrik-usonano vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Antioch University • Antioch College vd
Familio
Edz(in)o Arnold Adoff vd
Profesio
Okupo verkisto • romanisto • verkisto de porinfana literaturo vd
Aktiva en Yellow Springs • Nov-Jorko vd
Aktiva dum 1967– vd
Verkado
Verkoj M. C. Higgins, the Great vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Virginia Esther HAMILTON (la 12-an de marto 1936 - la 19-an de februaro 2002) estis afrik-usona verkisto de infanlibroj kaj preleganto.

Dum ŝia vivo, ŝi verkis pli ol kvardek librojn, kelkaj el kiuj traktas la realecon de la vivoj de afrik-usonanoj en Usono tra malsamaj ĝenroj, kaj en 1975 ŝi estis la unua afrik-usonano se temas pri gajni la Newbery Medalon por sia libro, kiu estas aljuĝita al influaj verkintoj en amerika porinfana literaturo. En 1992 ŝi gajnis la Premion Andersen, la plej prestiĝan premion de la mondo por infana kaj junulara literaturo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

infanaĝo kaj juneco[redakti | redakti fonton]

Hamilton naskiĝis en 1936 en bieno en Yellow Springs ("Flavaj Floroj"), Ohio, al Kenneth James kaj Etta Belle Perry Hamilton. La familio de ŝia patrino vivis tie ekde proksimume 1850, kiam la Civita milito finiĝis. [1] Hejme ŝi estis instigita por legi kaj skribi, kaj komencis eksperimenti kun verkado jam 10-jaraĝa. [2] Ŝi elstaris je siaj mezlernejaj studoj kaj ricevis plenan stipendion al Antioch kolegio, kaj en 1956 ŝi translokiĝis al Universitato de Ohio, kie ŝi studis literaturon kaj kreivan verkadon. [1]

Kariero[redakti | redakti fonton]

En 1958, 22-jaraĝa Hamilton translokiĝis al Novjorko, kie ŝi laboris en portempaj laboroj kaj studis literaturon ĉe la New School for Social Research (Nova Lernejo por Socia Esplorado). [1] Tie ŝi ankaŭ renkontis la poeton Arnold Edoff, kaj geedziĝis kun li en 1960. Dum li laboris kiel instruisto kaj subtenis ilin, ŝi povis dediĉi sian tempon al verkado, kaj en 1967 ŝi publikigis sian verkon "Zeely", kiu estis la unua el pli ol kvardek verkoj, kiujn ŝi verkis. En 1969 ŝi translokiĝis reen al la bieno de sia familio en Ohio kaj daŭre verkis verkojn. Kune kun ŝia ampleksa verkado, inter 1986 kaj 1988 ŝi prelegis en la eduka sekcio en Queens kolegio, New York, kaj inter 1988 kaj 1989 en Ohio University. [1]

Morto[redakti | redakti fonton]

Hamilton mortis pro mama kancero en Dayton, Ohio, la 19-an de februaro 2002.

Post ŝia morto, tri pliaj verkoj estis publikigitaj:

  • (2003) "Bruh Rabbit and the Tar Baby Girl"
  • (2004) "Wee Winnie Witch’s Skinny: An Original African American Scare Tale"
  • (2010) "Virginia Hamilton: Speeches, Essays, and Conversations".

Ricevo kaj takso[redakti | redakti fonton]

En 1967, Hamilton publikigis ŝian unuan libron, Zeely, kiu gajnis la premion de la American Library Association (ALA). La libro ankaŭ gajnis la Nancy Bloch Award. En 1971 ŝi publikigis "The Planet of Junior Brown (La Planedo de Junior Brown)", kiu gajnis la Lewis Carroll Shelf Award.

En 1974 ŝi publikigis sian sepan libron, "M. MC Higgins, the great" (MC Higgins, la granda), kiu gajnis la Newbery Medalon - igante Hamilton la unua afro-usona verkisto se temas pri gajni ĉi tiun premion. Aldone al tio, la libro gajnis la Nacian Libropremion, la Lewis Carroll Bookshelf Award, kaj estis nomumita fare de la New York Times kiel la elstara infanlibro de la jaro. En 1992, ŝi gajnis la Premion Andersen, la plej prestiĝan premion en la mondo por porinfana literaturo, por ĉiuj siaj libroj (la premio ne estas aljuĝita kiel omaĝo al specifa libro, sed kiel ĝenerala taksado de ŝia verkado). Krome, al ŝi estis premiita honoraj doktorecoj de multaj universitatoj.

La unika stilo de ŝia verkado estas en la priskribo de la kompleksa vivrealo de malhelhaŭtaj homoj kaj ĉiuj neblankuloj en Usono. Hamilton kutimis nomi ŝian verkadon "liberiga literaturo". [1]

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Zeely (1967)
  • The House of Dies Drear (1968)
  • The Time-Ago Tales of Jadhu (1969)
  • The Planet of Junior Brown (1971)
  • W. E. B. Du Bois: A Biography (1972)
  • Time-Ago Lost: More Tales of Jahdu (1973)
  • M.C. Higgins, the Great (1974)* Paul Robeson: The Life and Times of a Free Black Man. (1974)
  • The Writings of W .E. B. Du Bois (1975)
  • Arilla Sun Down (1976)
  • Justice And Her Brothers (1978) - (Trilogio "La Justeco", libro unua)
  • Dustland (1980) - (Trilogio "La Justeco", libro dua)
  • Jahdu (1980)
  • The Gathering (1981) - (Trilogio "La Justeco", libro tria)
  • Sweet Whispers, Brother Rush (1982)
  • Willie Bea and the Time the Martians Landed (1983)
  • The Magical Adventures of Pretty Pearl (1983)
  • A Little Love. (1984)
  • Junius over far (1985)
  • The People Could Fly: American Black Folktales (1985)
  • A White Romance (1987)
  • The Mystery of Drear House (1987) (daŭrigo al Dies Drear)
  • In the Beginning: Creation Stories from Around the World (1988)
  • Anthony Burns: The Defeat and Triumph of a Fugitive Slave (1988)
  • The Bells of Christmas (1989)
  • Cousins (1990)
  • The Dark Way: Stories from the Spirit World (1990)
  • The all Jahdu storybook (1991)
  • Drylongso (Illustrated by Jerry Pinkney) (1992)
  • Plain City (1993)
  • Many Thousand Gone (1993)
  • Her Stories: African American Folktales, Fairy Tales, and True Tales (1995)
  • Jaguarundi (1995)
  • When Birds Could Talk & Bats Could Sing: The Adventures of Bruh Sparrow, Sis Wren, and Their Friends (1996)
  • A Ring of Tricksters: Animal Tales from America, the West Indies, and Africa (1997)
  • Second Cousins (1998)
  • Bluish (1999)
  • The Girl Who Spun Gold (2000)
  • Time Pieces: The Book of Times (2001)
  • Bruh Rabbit and the Tar Baby Girl (2003)
  • Wee Winnie Witch's Skinny: An Original African American Scare Tale (2004)
  • The People Could Fly: The Picture Book (2005)
  • Virginia Hamilton: Speeches, Essays, and Conversations.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Persona retejo
  2. Paul Heinz Virginia Hamilton, Horn Book Magazine (angla)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]