Saltu al enhavo

Virgulino de Fátima

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Virgulino de Fátima
titolo de Maria Redakti la valoron en Wikidata
En TTT Oficiala retejo
Informoj
Originala nomo Nossa Senhora de Fátima
Eble sama Maria, patrino de Jesuo
Religio katolika eklezio
vdr

La Virgulino de Fátima (ankaŭ nomata "Nia Damo de Fátima", portugale Nossa Senhora de Fátima) estas maria alvoktitolo de la katolikismo por la dipatrino kiu estas kultata en Fátima (loĝloko al kiu ĝi ŝuldas la nomon al epoko de la araba okupado), tiu loĝloko apartenas al la Distrikto Santarém, regiono Centro kaj subregiono Médio Tejo, Portugalio. Laŭ la historio la virgulino aperis al tri infanaj paŝtistoj en Fátima dum ses sinsekvaj monatoj, ekde la 13-a de majo, tago konsekrita al la Virgulino de Fátima, (escepte de la 13-a de aŭgusto kiam ŝi ne aperis sed nur la tagon de la 19-a) en 1917. Romkatolika Eklezio agnoskis la revelacion mirakla en 1930.

Enhavo de la revelacioj

[redakti | redakti fonton]

La Dipatrino instigis la infanojn al pentofaro pro la animoj en purgatorio, al preĝo per rozario kun la intenco konverti pekulojn kaj preĝado por la paco. Ŝi ankaŭ petis ilin konstrui ŝian kapelon en Fatima.

Jam de 1927 alvenis al Fátima amasaj pilgrimadoj de aliaj landoj. En la jaroj 1928–1953 surloke de la revelacioj estis konstruita baziliko al la Virgulino de la Rozario, tie ankaŭ estis entombigita la triopo kune kun Lucia Santos. En 1967 pli ol miliono da pilgrimoj partoprenis sanktan meson, celebratan de papo Paŭlo la 6-a. Ĉiujare al la Sanktejo alvenas pli ol 5 milionoj da pilgrimoj el la tuta mondo.

La 13-an de novembro 2025 sur la monteto Barro Branco en Crato, estis la inaŭguro de la plej granda statuo de la Virgulino de Fátima el la mondo [1]. Estante 54 metrojn alta, ĝi estas la plej alta statuo de Brazilo antaǔ tiu de la statuo de Kristo Savinto en Rio-de-Ĵanejro.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • José Geraldes Freire, Jan Paweł II pielgrzym fatimski. Dokumentacja fotograficzna (Johano Paŭlo la 2-a fatima pilgrimanto. Fota dokumentado), traduko el la portugala, Sanktuarium Fatimskie 1990, p. 144
  • Tarcisio Bertone (con Giuseppe De Carli), L'ULTIMO SEGRETO DI FATIMA (La lasta sekreto de Fatima), Rizzoli, 2010.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]