Vivi Vajda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vivi Vajda
Persona informo
Naskonomo Violetta Maria Susann Vajda
Alma mater Universitato de LundUniversitato de LundUniversitato de Lund
Okupo
Okupo geologo • paleontologo • universitata instruisto
TTT
Retejo https://www.nrm.se/en/forskningochsamlingar/paleobiologi/medarbetareochkontakt/vivivajda.9002851.html
vdr

Vivi Vajda, laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj ortografio Vajda Violetta estas sveda (supozeble hungardevena) paleontologo, altlerneja instruisto, ekstera mebro de Hungara Scienca Akademio (2019).

Vivi Vajda naskiĝis la  10-an de aprilo 1964(nun 1964-04-10).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Vivi Vajda akiris bakalaŭron en Universitato de Lund en 1989, kiun ŝi kompletigis al Ph.D. post 9 jaroj en la sama universitato. Ŝi estis profesoro kaj branĉestro de paleobiologio en la Sveda Muzeo de Natura Historio, krome ŝi instruis en la Universitato de Lund inter 2005-2015, foje en Stokholma Universitato kaj kelkaj eksterlandaj universitatoj. Ŝia ĉefa intereso estis la mikroskopaj fosilioj kiel polenoj, planktonoj, algoj kaj fungoj, kroeme ŝi esploris la pasintajn vegetaĵajn ŝanĝojn, plantkomunumojn kaj iliajn amasajn formortojn el la pli frua historio. Ŝi ricevis premion en 2010, signifan stipendion ĝuste post jardeko.

Elektitaj kontribuoj [1][redakti | redakti fonton]

  • Miospores from Upper Cretaceous-Paleocene strata in northwestern Bolivia (1999)
  • Fungal Proliferation at the Cretaceous-Tertiary Boundary (kunaŭtoro, 2004)
  • Terrestrial Permian – Triassic boundary sections in South China (kunaŭtoro, 2016)
  • Analysis of fossil plant cuticles using vibrational spectroscopy: A new preparation protocol (kunaŭtoro, 2023)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]