Vlastimil Vondruška

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vlastimil Vondruška
Persona informo
Naskiĝo 9-an de majo 1955 (1955-05-09) (68-jaraĝa)
en Kladno
Lingvoj ĉeĥa vd
Ŝtataneco ĈeĥoslovakioĈeĥio vd
Alma mater Universitato de Karolo vd
Profesio
Okupo verkistohistoriistopublikigisto • entreprenisto vd
Laborkampo historio • kreiva kaj profesia verkado • nacia muzeo • Vitrofarejo • detektiva literaturo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vlastimil Vondruška, (naskiĝis la 9-an de majo 1955 en Kladno, Ĉeĥio) estas ĉeĥa historiisto, publicisto kaj verkisto, aŭtoro de ĉefe historiaj detektivaj rakontoj. En la 1980-aj jaroj li estis direktoro de nistoria parto de Nacia muzeo (Prago), poste kiel entreprenisto li okupiĝis per produktado de historia vitro.

Vlastimil Vondruška

Apud literaturo apartenas al liaj hobioj ankaŭ alpismo, al kiu li dediĉis sin pli ol dudek jarojn. Ĝis nun li verkis pli ol kvindekon da sciencaj studaĵoj, multajn verkojn populare sciencajn kaj ĉirkaŭ kvardek historiajn romanojn pri la ĉeĥa mezepoko.

Li kunlaboras ankaŭ kun ĉeĥa radio, por kiu li preparas interesaĵojn el la ĉeĥa mezepoko.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Fakaj kaj populare sciencaj[redakti | redakti fonton]

  • Etnografický slovník 1., (Etnografia vortaro 1, 1987, kunaŭtoris Violeta Kopřivová kaj Tomáš Grulich, hejmaj kuiriloj kaj manĝiloj)
  • Průvodce historickou expozicí Národního muzea, (Gvidanto tra historia ekspozicio de Nacia muzeo, 1987, kunaŭtoro Jiří Burian)
  • Zemědělské nářadí, (Agrikultura ilaro, 1987)
  • Tradice lidové tvorby, (Tradicio de popola kreado, 1988, kunaŭtoris Alena Vondrušková)
  • Památky národní minulosti (Memorindaĵo de la nacia pasinteco, 1989, kunaŭtoris Josef Kočí)
  • Slovník starého zemědělského nářadí, nástrojů a strojů (1750-1914), (Vortaro de malnovaj agrikulturaj laboriloj, instrumentoj kaj maŝinoj 1989)
  • Život staré Šumavy (La vivo en la regiono de malnova Bohema arbaro,1989, reverkita en 2014).
  • Osudy agrárního politického hnutí (Sorto de agrara politika movado, 1990)
  • Církevní rok a lidové obyčeje aneb kalendárium světců a světic, mučedníků a mučednic, pojednávající o víře českého lidu k nim, jakož i o liturgii katolické (Eklezia jaro aŭ popolaj kutimoj aŭ kalendaro de sanktuloj kaj sanktulinoj, martiroj kaj martirinoj, traktantaj la kredon de la ĉeĥa popolo samkiel liturgio katolika, 1991)
  • České sklo: Tradice a současnost (Ĉeĥa vitro: Tradicio kaj nuntempo, 1992)
  • Katovny a mučírny (Ekzekutejoj kaj torturejoj, 1993)
  • Sklářství (Vitrofara arto, 2002).
  • Intimní historie (Intima historio, 2007 – pri necesejoj, razado, hartondado, malĉastejoj, de la antikvaj tempoj ĝis baroko)
  • Život ve středověku (Vivo en la mezepoko 2007)
  • Život ve staletích (La vivo dum jarcentoj, 2009-2014)

Libroj por junularo[redakti | redakti fonton]

  • Slavné bitvy českých panovníků (Gloraj bataloj de la ĉeĥaj suverenoj 2003)
  • Významná sídla české šlechty (Gravaj sidejoj de ĉeĥa nobelaro, 2005)
  • Fiorella a Bratrstvo křišťálu (Fiorella kaj Frataro de kristalo, 2006, aventura historia romano kun detektiva impliko)
  • Fiorella a záhada mrtvého netopýra (Fiorella kaj mistero de morta vesperto, 2007, plua aventuro de alkemiista filino)
  • Život ve středověku (La vivo en la mezepoko, 2007).
  • Fiorella a hřbitov upírů (Fiorella kaj tombejo de vampiroj, 2012)

Dramoj[redakti | redakti fonton]

  • Ještě že nejsem kat (Bone, ke mi ne estas ekzekutisto 2004)
  • Gaudeamus konšelé aneb O potulných hercích, režisérovi a jedné radnici (Gaudeamus skabenoj,aŭ Pri migraj aktoroj, reĝisoro kaj unu urbodomo 2010)

Historiaj detektivaj[redakti | redakti fonton]

  • Hříšní lidé Království českého (Pekaj homoj de la Reĝlando ĉeĥa, 1995)
    • Příběhy o úkladech a intrikách (Rakontado pri insidoj kaj intrigoj)
    • Případ plzeňských mordů (Kazo de pilzenaj murdoj)
    • Případ nešťastného šlechtice (Kazo de malfeliĉa nobelo)
    • Falešný tolar (Falsa talero)
    • Osudný turnaj (Fatala turniro)
  • Letopisy královské komory (Kroniko de la reĝa kamero)
  • Cyklus s královským prokurátorem Oldřichem z Chlumu z doby vlády krále Přemysla Otakara II.: (Ciklo kun la reĝa prokuroro Oldřich de Chlum dum la regado de reĝo Přemysl Otakar II)

Cetera prozo[redakti | redakti fonton]

  • Mezi tiárou a orlicí (Inter la tiaro kaj la aglino 2003, pri la unua ĉeĥa reĝo Vratislav)
  • Strana štěstí (Partio de feliĉo, satiro pri nuntempo, 2005)
  • Prodavači ostatků (Vendistoj de relikvoj, 2005)
  • Přemyslovská epopej (Epopeo pri Primislidoj 2011-2013)
  • Husitská epopej (Husana epopeo, 2014-)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]