Saltu al enhavo

Detektiva fikcio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Detektiva literaturo)
Detektiva fikcio
ĝenro de fikcio Redakti la valoron en Wikidata
krimfikcio • mistera fikcio
v • d • r
Statuo de Ŝerloko Holmso
Konsultista detektivo Ŝerloko Holmso ekzamenas la botojn de suspektato en ilustraĵo por la rakonto de 1891 La Mistero de la Valo Boscombe

Detektiva fikcio (aŭ literaturo) estas literatura ĝenro, kiu disvolviĝis ekde la mezo de la 19-a jarcento kaj atingis sian pinton en la unuaj jardekoj de la 20-a jarcento.[1] Ĉi tiu ĝenro de literaturo priskribas krimrakontojn - ĉefe murdojn - en la formo de mistero, kiun detektivo (polica detektivo, privata detektivo aŭ memdungita detektivo), la ĉefrolulo de la verko, solvas direkte al la fino de la verko uzante sian akran logikon kaj baziĝante sur indicoj kaj sugestoj teksitaj tra la verko. Kelkaj detektivverkoj unue aperis kiel libroserioj kaj prezentas regulan rolulon, detektivon, kiu solvas malsaman misteron en ĉiu verko.

detektivliteraturo kreskis paralele kun la akcelita urbigo de la homa socio kaj la apero de la klerismo, kiu asertis, ke la homo povus, per la povo de sia menso sole, deĉifri la mondon ĉirkaŭ li kaj solvi siajn problemojn.

Ĉi tiu literatura ĝenro estas proksima al spionromanoj, batalrakontoj, kaj iagrade horora fikcio. Kelkaj el ĉi tiuj verkoj estis filmitaj.

En okcidenta kulturo ekzistas fruaj ekzemploj de rakontoj kun detektivaj trajtoj, kiel ekzemple la teatraĵo Reĝo Edipo de Sofoklo, la Juĝo de Salomono, la rakonto pri Ŝoŝana en la Aldonaĵoj al la Libro de Daniel, kaj la rakonto pri la Tri Pomoj en la Mil kaj unu noktoj. Kontraste al ĉi tiuj maloftaj okazoj en la Okcidento, riĉa detektiva ĝenro disvolviĝis en Ĉinio, komence de la 14-a jarcento.

Subĝenroj

[redakti | redakti fonton]

Preter la norma ŝablono de detektiva heroo kaj verko rondiranta ĉirkaŭ la solvo de krimmistero, ekzistas kelkaj subĝenroj kiuj disbranĉiĝas de detektiva fikcio:

  • Kiu-fikcio (angle Whodunit, d:Q1494434) en kiu limigita nombro da protagonistoj troviĝas en izolita loko, ĉiu el kiuj havas motivojn (d:Q644302) kaj ŝancon fari murdon. La aŭtorino Agatha Christie specialiĝis pri ĉi tiu ĝenro, kiu aperas, ekzemple, en ŝia verko Murdo en la Orient-Ekspreso.
  • La malhela detektivo, kiu specialiĝas pri portretado de roluloj de privata detektivo, agante en la griza areo de la leĝo, gvidata de sia propra morala kodo. La 1940-aj jaroj en Usono alportis ĉi tiun subĝenron al ĝia kulmino. La aktoro Humphrey Bogart sukcesegis en portretado de ĉi tiuj roluloj en filmo.
  • La jura detektivo, kiu traktas solvadon de mistero samtempe priskribante kortumajn procedojn (tio kontrastas al verkoj kiel la verkoj de John Grisham, kiuj traktas priskribon de la jura procezo, kaj malpli solvadon de detektiva mistero, kaj konsistigas ĝenron en si mem). Ekzemplo de tio estas la serio Perry Mason de Erle Stanley Gardner.
  • Historia detektivo, kiu priskribas detektivan misteron kontraŭ historia fono. Ĉi tiu ĝenro inkluzivas la verkon La nomo de la rozo (Il nome della rosa) de Umberto Eco, kiu priskribas detektivan misteron en mezepoka monaĥejo, kvankam la verko ankaŭ enhavas multajn religiajn kaj filozofiajn ideojn, kiuj okupis ĝian aŭtoron, Umberto Eco, same kiel la serion La skatolo de Pandorin de Boris Akunin.
  • La suspensromano, kiu troviĝas ĉe la limo inter hororo kaj krimfikcio, kombinas krimfikcian suspensrakonton kun supernaturaj aŭ sciencfikciaj elementoj, kiel ekzemple la verkoj de Ira Levin, aŭtoro de Rosemary's Baby kaj The Boys from Brazil (d:Q464111).
  • La Detektiva Knabo - ĝenro por infanoj kaj junuloj, prezentanta infanon aŭ grupon da infanoj solvantajn detektivajn misterojn. Iafoje temas pri infanecaj misteroj kaj iafoje pri veraj krimmisteroj.
  • La Ŝlosita Ĉambro, en kiu la detektivo solvas ŝajne neeblajn murdmisterojn, en kiuj ŝajnas esti neniu maniero por la murdinto eniri aŭ forlasi la krimlokon. John Dickson Carr estas konsiderata unu el la plej grandaj verkistoj de ĉi tiu stilo.
  • La Inversa Detektiva Rakonto - Rakonto en kiu la identeco de la krimulo estas konata al la leganto de la komenco kaj la ĉefa streĉo kaj intereso en la rakonto estas la demando pri kiel la detektivo povos malkovri sian identecon kaj pruvi ĝin. La televida serio Columbo estas eble la plej fama reprezentanto de ĉi tiu ĝenro.

Famaj verkistoj

[redakti | redakti fonton]

Nuntempaj

[redakti | redakti fonton]

Kanonikaj

[redakti | redakti fonton]

Kvankam ĉi tiu literaturo ne estas konsiderata kanonika literaturo, ekzistas kanonikaj kaj respektataj aŭtoroj, kiuj provis verki detektivromanojn. La antaŭulo de la ĝenro, Edgar Allan Poe, estas, kiel menciite, fama kreinto ankaŭ en la kampoj de poezio kaj prozo, kaj alia bona ekzemplo estas la svisa dramisto Friedrich Dürrenmatt, kiu verkis unu el la plej bonaj verkoj en la ĝenro - La Promeso.

En Esperanto aperis

[redakti | redakti fonton]
  • Gates, Ronald Cecil: Murdo en la teatro (2017)
  • Gates, Ronald Cecil: Briĝo kun veneno (2014)
  • Gates, Ronald Cecil: Mortiga ekskurso (2006)
  • Gates, Ronald Cecil: La vidvino kaj la profesoro (1997)
  • Gates, Ronald Cecil: Refoje krimnoveloj sep (1994)
  • Gates, Ronald Cecil: Morto de sciencisto (1994)
  • Gates, Ronald Cecil: Sep krimnoveloj (1993)
  • Gates, Ronald Cecil: Kolera afero (1993)
  • Gates, Ronald Cecil: La septaga murdenigmo (1993)
  • Grobe, Edwin: Murdo en la preĝejo (1995)
  • Johansson, Sten: Falĉita kiel fojno (1997)
  • Johansson, Sten: Trans maro kaj morto (1999)
  • Johansson, Sten: Neĝo kaŝas nur... (2001)
  • Johansson, Sten: Memor' mortiga (2003)
  • Modest, Julian: Averto pri murdo (2018)
  • Modest, Julian: Murdo en la parko (2018)
  • Modest, Julian: Serenaj matenoj (2018)
  • Moirand, Daniel: Murdo en Esperantujo (1988)
  • Nemere, István: Nesto de viperoj (1994)

Iuj esperantistoj studis Interlingvistikon en Adam-Mickiewicz-Universitato kaj diplomiĝis en esperanta literaturo pri detektiv-fikcio, ekzemple Anina Stecay.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]