„Interesa kriminala romano, kiun mi legis streĉe. Eleganta kaj moderna tolbindaĵo. Pura preso. Lingvo flua kaj bona (krom kelkaj eraraj uzoj de l’ akuzativo por direkto).
Unuvorte: surpriza volumo el malproksima oriento.”
„IEA eldonis novan verkon de Edogaŭa, enhavanta kriminalajn rakontojn, kiuj aperis en la japana ĵurnalo King. Por Eŭropanoj tre interesa legajo. Ni atendas kun ĝojo la solvon, nome la duan volumon. Belega eksterajo, nigratole bindita kun ora surpreso, desegnita de T. Marimoto.”
„La leganto sekvos kun intereso kaj amuzo la aventurojn priskribitajn en tiu ĉi japana kriminal-rom ano, kies originalo aperis en la monata gazeto «King». Kiel ĉiuj samspecaj libroj, ankaŭ ĉi tiu estas plena je surprizaj situacioj, kies ĝuadon ni ne forprenos de la legontoj per klarigado kritika. La traduko estas zorge farita kaj la tuta prezento de la volumo estas bela. Ni senhezite rekomendas ĝin, kaj esperas ke ĝi trovos sian lokon en la biblioteko de ĉiu libroamanto esperantista.”