Vloethemveld

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vloethemveld
militprizonoarmea bazo • nature area [+]

Koordinatoj51° 8′ 46″ N, 3° 6′ 45″ O (mapo)51.1461113.1125Koordinatoj: 51° 8′ 46″ N, 3° 6′ 45″ O (mapo)
Areo3,29 km² (329 ha) [+]

Vloethemveld (Belgio)
Vloethemveld (Belgio)
DEC
Vloethemveld
Vloethemveld
Map
Vloethemveld
Vikimedia Komunejo:  Vloethemveld [+]
vdr

Vloethemveld (ankaŭ "Vloetemveld", prononcu [vlUtemvelt]) estas iama militista teritorio kaj militkaptitejo en Zedelgem (Belgio). Nun estas naturrezervejo protektita laŭ la eŭropa Habitat-direktivo. Partoj estas registritaj en la flandra inventaro de nemoveblaĵa heredaĵo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Vloethemveld en 1298 estis donacita de la grafino de Flandrio al la Sankta Johano-Hospitalo en Bruĝo. La hospitalo uzis la enspezojn de farmopago kaj forstado por sia funkciado. Ekde la dekkvina jarcento en la Vloethemveld troviĝis pluraj lagetoj, uzitaj por fiŝbredado. Dum la deknaua jarcento tie estis plantitaj arboj, kies lignon uzis la hospitalo. Nun restas granda erikejo.

Unua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Dum la Unua Mondmilito la germana armeo serĉis stokejon kaj distribuejon ne tro for de la fronto. Pro la fervoja stacidomo de Zedelgem, la tamlinio al Houthulst kaj la arbaroj la Vloethemveld estis taŭga loko. La ligno de la arbaroj utilis por produkti lignokarbon por la kuirveturiloj kaj por konstrui tranĉeojn ĉe la fronto. La loko ne estis loĝata, do ideala por stapli municion.

Post la milito la restanta germana municio restis surbloke. La belga armeo deziris aĉeti la terenon de la hospitalo, sed tiu ne volis vendi. Tamen, juĝejo donis uzorajton al la armeo kaj la Vloethemveld iĝis la la centra municio-deponejo de la regiono.

Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Kiam la germana armeo en 1940 denove okupis Belgion, ĝi trovis tute pretan municio-deponejon. Je la fino de la milito la germanoj ekplodigis la deponejon, sed finfine la damaĝo estis limigita..

Militkaptitejoj 2226, 2227, 2229[redakti | redakti fonton]

Fine de 1944 la brita armeo decidis instali militkaptitejon en la Vloethemveld. Civilaj laboristoj enordigis la terenon kaj konstruis barakojn kaj tendojn. En januaro 1945 la unuaj militkaptitoj alvenis en Zedelgem. Komence estis egaj materiaj kaj higienaj problemoj.

Estis kvar sekcioj (kampoj). Kampoj 2226, 2227 kaj 2229 troviĝis en la iama municio-deponejo kaj alkonstruitaj ejoj. Kvara kampo fakte estis tendaro.

La nombro de loĝantoj tre varias laŭ la fontoj. En unu momento povis esti kelkaj dekmiloj da kaptitoj. Entute tra Zedelgem pasis inter 45.000 kaj 120.000 personoj. Granda grupo venis el la baltaj ŝtatoj: 11.800, ĉefe latvoj, malpli granda nombro da litovoj kaj estonoj. Ili estis en la komenco de la milito devige enkorpusigitaj en la germana armeo por defendi sian landon kontraŭ la rusaj okupantoj. Post la milito la baltaj landoj estis parto de la Sovet-Unio kaj multaj militkaptitoj ne volis reiri al sia lando. Kelkaj eĉ vundigis sin mem por malebligi transporton. En 1946 la baltoj ricevis la statuson de "relokigitaj personoj" (angle: "displaced persons"). Plej multaj estis liberigitaj kaj migris al aliaj kontinentoj.

Por pliagrabligi la restadon la militkaptitoj ekde 1946 rajtis okupiĝi pri sporto kaj manlaboroj. Parto de la tiam faritaj artaĵoj ankoraŭ troviĝas surloke, unikaĵo en la mondo. Moknomo uzita sur surskriboj kaj en korespondado estis "Hotelo Zedelgem".

"Cedelghema" por maljunaj latvoj estas konata nomo kaj grava ero en la nacia historio.

Inter la militkaptitoj estis Helmut Schmidt, la posta germana Federacia Kanceliero.

Militista teritorio[redakti | redakti fonton]

Jam antaŭ la milito la belga armeo sukcesis aĉeti Vloethemveld de la hospitalo. Apud la municio-deponejo en 1934 estis konstruita kazerno. Post la milito ĝi iĝis lernejo por suboficiroj. En 2007 la lernejo translokiĝis al Sint-Truiden. Ekde 2009 la provinco, parte reuzante la ekzistantajn konstruaĵojn, kreis trejnejojn por polico, farobrigadoj kaj sekurecaj servoj.

Naturrezervejo[redakti | redakti fonton]

Ĉar la belga armeo ne plu bezonis la Vloethemveld, ĝi vendis ĝin al al agentejo de la flandra registaro kiu okupiĝas pri naturprotektado. Ekde 1995 ĝi estas naturrezervejo protektita laŭ la eŭropa Habitat-direktivo. Ĝi estas parto de la Reto Natura 2000.

Estonto[redakti | redakti fonton]

Iom post iom Vloethemveld iĝas alirebla por promenantoj kaj biciklantoj. Estas projekto por turisme ekspluati la iaman militkaptitejon kaj estas preparata libro pri ĝi, kiu aperu en la jaro 2020.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]