Video-blogo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vlogo)

Video-blogo, foje mallongigita al vlogo (retvideejo laŭ retskribejo[1]), estas tipo de blogo pere de video,[2] kaj estas formo de reta televido. Vlogaĵoj ofte miksas videojn kun tektaĵoj, bildoj aŭ aliaj specoj de meta-datenoj. Vidaĵoj povas esti filmataj senhalte aŭ tranĉataj en kelkaj partoj. La vloga kategorio estas populara ĉe YouTube.

Video-blogoj (vlogoj) ankaŭ ofte profitas el reta abonrilato, kiu permesas la elsendon de videoj tra la Interreto uzante abonformatojn kiel RSSAtom, por aŭtomata agrego kaj reludigo en movaj aparatoj kaj personaj komputiloj.

En Esperantujo, populara vlogisto estas Evildea.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en, eo) Sequoia Edwards, How to translate to Esperanto, p. 29/62, Smashwords.com
  2. Media Revolution: Podcasting New England Film Arkivigite je 2006-08-14 per la retarkivo Wayback Machine

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]