Volodimir Vinniĉenko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Volodimir Vinniĉenko
Persona informo
Володимир Кирилович Винниченко
Naskiĝo 16-an de julio 1880 (1880-07-16)
en Kropivnickij
Morto 6-an de marto 1951 (1951-03-06) (70-jaraĝa)
en Mougins, Arondismento Grasse,  Francio
Tombo Mougins vd
Religio ortodoksismo vd
Lingvoj rusaukraina vd
Ŝtataneco Rusia ImperioUkraina Popola Respubliko vd
Alma mater Kijiva Universitato vd
Partio Revolucia Ukraina Partio • Ukrainian Social Democratic Party • Ukrainian Communist Party • Komunista Partio de Sovetunio • Komunista Partio de Ukrainio • Ukrainian Social Democratic Labour Party • Komunista Partio de Ukrainio vd
Subskribo Volodimir Vinniĉenko
Familio
Edz(in)o Rozaliia Vynnychenko vd
Profesio
Okupo politikistoverkistodramaturgo • sciencfikcia verkisto • scenaristo vd
Laborkampo literaturopolitiko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Volodimir VINNIĈENKO (ukraine Володимир Винниченко, naskiĝis la 28-a de julio 1880, mortis la 6-a de marto 1951) estis ukraina politikisto, ŝtatfunkciulo, verkisto, pentristo. Fininte gimnazion en Elizavetgrado (nun - Kropivnicko, Ukrainio), li ekstudis juron en Kijiva Universitato. Tie ĉi li aliĝis al la movado pro liberigo de Ukrainio el-sub rusia jugo. Membro de Revolucia Ukraina partio (poste - Ukraina social-demokrata laborista partio). En 1903 li estis arestita kaj forigita de la universitato. Ĝis Februara revolucio 1917 en Rusio li loĝis en Moskvo, post la revolucio - revenis al Ukrainio. Vic-prezidanto de ukraina parlamento, aŭtoro de ĉiuj legitimaj aktoj de Ukraina Popola Respubliko (UPR). De 1920, kiam bolŝevikoj okupis Ukrainion, li elmigris eksterlanden - Aŭstrio, Francio. Mortis en Francio.

Volodimir Vinniĉenko

V. Vinniĉenko estas aŭtoro de multaj dramoj, rakontoj, noveloj, kiuj estis tradukitaj en multajn lingvojn. Ĉefa verko de lia vivo estis Renaskiĝo de la Nacio.

Por Ukraina Antologio lian rakonton Soldatetoj esperantigis Ihor Drul (Ігор Друль).