Saltu al enhavo

Vualo de l' silento

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vualo de l' Silento estas aŭtobiografia romano pri islamaj kutimoj rilate virinojn, eldonita de SAT en 1997.

Ĝi estas verkita de la franca alĝeri-devena kantistino Ĝura (france Djura) kaj aperis franclingve en 1991. Ĝi estis tradukita de Henri Castiau kaj lingve kontrolita de Nora Caragea kaj Georges Lagrange.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 La vera vivhistorio estas verkita leĝere kaj atentostreĉe. Fakte, oni povas ĝin tralegi je unu spiro. Krome, kio certe plezurigas la legadon, la libro tre bone aspektas. Iom bedaŭrindas ke la traduko estas ne ĉiam senriproĉa pri la lingvo kaj stilo. 
— Nikolao Gudskov[1]
Citaĵo
 Interesa, rivela romano, kiu instruis al mi iom pri la vivo de la berberoj en norda Afriko (kaj la sortoj de la virinoj, kiuj vivas en tiu medio). 
— Don Harlow[2]
Citaĵo
 Tre konataj estas la "kruelaj arkaismoj"el tradicioj, kutimoj fontantaj el islamisma fanatikeco. La priskriboj faritaj de Ĝura, mem kabilino, preterpasas ĉion imageblan. La lego de tiu ĉi libro preskaŭ lasis min en stuporon. Mi hontis esti homo, t.e. aparteni al la speco de sendube la plej malbona kaj kruela besto sur la tersurfaco. Ĉu eblas ke ekzistu tia subpremo, tia krueleco, tia venĝemo, tia malamo, tia agresemo, tia violenteco, tiaj, kiajn Ĝura travivis, priskribis kaj prikantis en ĉi tiu libro kaj en sia artista grupo Ĝurĝura ekde 1977? Se ĉio, tio okazas, nu, miaj karaj kunhomoj, ni povas rezigni pri nia idealo celanta la plibonigon de nia socio. La tradicioj, la religiaj fanatikismoj estas multe pli fortaj ol niaj principoj de idealistoj.

La religioj kutimas prediki, ke oni repagu la malbonon per bono, la tuta verko de Ĝura montras kiel la bono estas repagita per kruelega malbono, ĝuste nome de religio, de tradicioj, de kutimoj. Estas malfacile kredi kaj akcepti ke en nia nuna epoko, gepatroj kaj aliaj parencoj venĝeme kuniĝu por persekuti ĝis la morto propran filinon kaj ties enuteran idon. Filino, kiu nur celis esti memstara en sia kuraĝa agado kaj simple rifuzis la kunvivadon kun viro, sen la necesa amo, viro tradicie, laŭ konveno elektita de la familianoj. Ĝura per komponado kaj kantado en alĝeria stilo celas denunci kaj kontraŭstari tiujn faktojn. Por mildigi la dramojn ŝi tamen emfazas la valoron de la kabilia kulturo, preskaŭ ĝis kulto al tiuj teruraj tradicioj. La esperanta lingvaĵo estas bona, ĉio tre facile legebla. Kompreneble multaj vortoj el araba kulturo aperas, la plimulto estas en PIV, la aliaj estas kursive skribitaj. La "preseraroj" estas tre malmultaj, eblas noti, mundumo anstataŭ mondumo, ekstravaganto anstataŭ ekstravaganco kaj iun strangan krom tiun!

La lego de tiu libro estas rekomendinda. 
— Gilbert Ledon. Brazila Esperantisto - Numero 301, Decembro (1997)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La sorto kaj defio de orienta virino en Eŭropo' Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine, en La Ondo de Esperanto 4/1998 (42).
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-06-14. Alirita 2007-06-23.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]