Véménd

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Véménd [vEmEnd], kroate VemenVimen estas vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Mohács.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Véménd situas sur mildaj deklivoj, laŭ traira flankovojo, laŭ aŭtovojo M6 Budapeŝto-Bóly, laŭ iama fervojo Pécs-Bátaszék, kiu funkciis inter 1911-1997. Mohács troviĝas 15 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. Ankaŭ keltoj vivis tie. La unua skriba mencio devenis el 1332 en formo "Emon". La komunumo senhomiĝis post la mezepoko dum la dominado fare de la turkoj. En 1690 sudslavoj refondis la vilaĝon, en 1748 germanoj alvenis. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon. En 1930 vivis en Véménd 243 hungaroj, 2130 germanoj, 5 serboj, en 1970 1195 germanoj, 1127 hungaroj. Post la 2-a mondmilito la germanoj deportiĝis al Germanio, dume alvenis deportitaj hungaroj el Ĉeĥoslovakio kaj Jugoslavio. En 2001 la germanoj estis 22 %, ciganoj 9 %.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]