Saltu al enhavo

Vímara Peres

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vímara Peres
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 820 (0820-01-01)
en Korunjo
Morto 1-an de januaro 873 (0873-01-01) (53-jaraĝa)
en Bama, Touro
Tombo Monastery of Santa Cruz (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Reĝlando Asturio
Reĝlando Portugalio
Reĝlando Galegio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Pedro Theon (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infano Lucídio Vimaranes (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo militisto
grafo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Vímara PERES (mortis en Galegio, 873) estis en la 9-a jarcento nobelo kiu enposteniĝis kiel la unua Grafo de Portugalio.

Fine de la 9-a jarcento, la regiono de nuna Portugalio inter la riveroj Minjo kaj Doŭro, estis konkeritaj el la Maŭroj fare de Vímara Peres je ordenoj de la reĝo Alfonso la 3-a (Asturio). En la regiono estis du ĉefaj urboj – Portus Cale ĉe la marbordo kaj Braga en la interno, sed la cetero estis tre senhoma kaj li decidis reloĝigi ĝin per portugaloj, galegoj kaj aliaj kristanaj alvenintoj.[1] Vímara Peres[2] organizis la konkeritan regionon, kiun li igis Graflando Portugalio laŭ la ĉefa havenurbo de la regiono – nome Portus Cale aŭ nuntempa Porto. Unu el la unuaj urboj kiuj Vimara Peres fondis tiam estis Vimaranes, konata nuntempe kiel Guimarães – konsiderataj de portugaloj kiel "naskoloko de Portugalio" aŭ "lulila urbo" (Cidade Berço en portugala).[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Ribeiro, Ângelo. (2004) História de Portugal I – A Formação do Território (portugale). QuidNovi. ISBN 989-554-106-6.
  2. Fernandes, A. de Almeida. O Conde Vímara Peres por A. de Almeida Fernandes.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]