Włodzimierz Krzyżanowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Włodzimierz Krzyżanowski
Persona informo
Naskiĝo 8-an de julio 1824 (1824-07-08)
en Rożnowo, Greater Poland Voivodeship
Morto 31-an de januaro 1887 (1887-01-31) (62-jaraĝa)
en Novjorko
Tombo Arlingtona nacia tombejo
Lingvoj pola
Ŝtataneco PollandoRusia Imperio
Okupo
Okupo oficiro
vdr

Włodzimierz Bonawentura Krzyżanowski (naskiĝis la 8-an de julio 1824 en Rożnowo, distrikto Oborniki, mortis la 31-an de januaro 1887 en Novjorko) – usona generalo, politikisto, onklina frato de Frédéric Chopin.

Juneco[redakti | redakti fonton]

Lia patro kaj du onkloj batalis por la pola sendependeco en la armeo de Napoleono Bonaparte, kaj frato en la novembra ribelo de 1830. Post morto de la patro la familio ekŝuldiĝis kaj forlasis sian bienon. Włodzimierz estis transdonita de la patrino al parencoj en Poznań, cetero de la familio iris al Varsovio. Krzyżanowski eklernis en Gimnazio al la sankta Mario Magdaleno, unu el ĉefaj centroj de la pola konspiro en la prusa aneksaĵo. Li partoprenis en kontraŭprusa ribelo de 1846. Post malvenko formigris el Pollando por eviti areston pro la politika agado kaj iris al Hamburgo, de kie ŝipis al Novjorko. En Usono lernis de komenco la anglan lingvon kaj daŭrigis edukadon.

Krzyżanowski post edukiĝo eklaboris kiel inĝeniero en Virginio, partoprenis en konstruado de fervojo okcidenten. Dum la laboro ekkonis generalon Burnett kaj edziĝis al lia filino Caroline, kun kiu translokiĝis al Vaŝingtono por establi firmaon. Per sia agado sukcesis riĉiĝi kaj ekaktivis flanke de la Respublikana Partio.