Walter Pyramid

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Walter Pyramid
konstruaĵo [+]

LandoUsono
Federacia ŝtatoKalifornio
SituoLong Beach
- koordinatoj33° 47′ 14″ N, 118° 6′ 50″ U (mapo)33.7872-118.114Koordinatoj: 33° 47′ 14″ N, 118° 6′ 50″ U (mapo)

Walter Pyramid (Kalifornio)
Walter Pyramid (Kalifornio)
DEC
Walter Pyramid
Walter Pyramid
Lokigo de Kalifornio en Usono
Map
Walter Pyramid
vdr
Walter Pyramid.

La Walter Pyramid, iam konata kiel Long Beach Pyramid, estas plurcela areno por 4 000 sidlokoj en la kampuso de Long Beach State University en Long Beach, Kalifornio, Usono.[1]

La Walter Pyramid estis dezajnita de Don Gibbs kaj konstruita de la Nielson Construction Company de San Diego. La konstruado de Walter Pyramid kostis proksimume 22 milionojn da usonaj dolaroj. Ĉiu flanko de la perimetro de Walter Pyramid estas 105 m longa, kio faras ĝin matematike vera piramido. Ĝi estas unu el nur kvar veraj piramid-stilaj konstruaĵoj en Usono, dum la aliaj estas la Summum Piramido en Sallaga Urbo, Utaho, Luxor Las Vegas en Lasvegaso, Nevado, kaj Pyramid Arena en Memphis (Tenesio).

Ĝi servas kiel sportejo por kaj universitataj kaj por neuniversitataj teamoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "The Mike and Arlene Walter Pyramid". Arkivigite je 2019-09-07 per la retarkivo Wayback Machine Long Beach State University. Alirita la 12an de Februaro, 2012.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]