Därstetten

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Weissenburg)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Därstetten (stacidomo).
Därstetten
Blazono de Därstetten
Blazono de Därstetten
Blazono de Därstetten
Därstetten
Därstetten
Därstetten
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Frutigen-Suba Simme-Valo
Malnova distrikto ĝis 2009 Suba Simme-Valo
Koordinatoj  46° 39′ 0″ N 7° 29′ 0″ O / 46.65000 °N, 7.48333 °O / 46.65000; 7.48333 (mapo)Koordinatoj: 46° 39′ 0″ N 7° 29′ 0″ O / 46.65000 °N, 7.48333 °O / 46.65000; 7.48333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 857
Areo 32,8 km²
Alteco 757 m super marnivelo
Poŝtkodo 3763
Komunumkodo 0761
Mapo de Därstetten
Mapo de Därstetten
Mapo de Därstetten
vdr

Därstetten estas komunumo en Kantono Berno, Svislando. Ĝis la 31-a de decembro 2009 ĝi apartenis al la malnova distrikto Suba Simme-Valo, kaj ek de la 1-a de januaro 2010 ĝi estas parto de la nova administra distrikto Frutigen-Suba Simme-Valo. Ĝi havis 857 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Därstetten

Därstetten situas ĉe la bordo de la rivero Simme en la supra parto de la Suba Simme-Valo inter Oberwil en Simme-Valo kaj Erlenbach en Simme-Valo. La komunumo konsistas krom el la ĉefvilaĝo mem el la vilaĝoj, kiuj nomiĝas en la loka alemana dialekto Bäuerten Weissenburg, Reichenbach kaj Wiler en la valo, kaj Weissenburgberg kaj Nidfluh sur la teraso de la norda valflanko.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Därstetten limas en nordo al Rüeggisberg, Blumenstein kaj Pohlern, en oriento al Oberstocken, en sudoriento al Erlenbach en Simme-Valo, en sudo al Diemtigen, en okcidento al y al Oberwil en Simme-Valo, kaj en nordokcidento al Rüschegg.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo Därstetten disponas pri stacidomoj en la vilaĝoj Därstetten kaj Weissenburg ĉe la trajnlinio de la kompanio Berno-Lötschberg-Sempiono-Fervojo de Spiez al Zweisimmen, kaj la komunumo situas ĉe la kantona ĉefvojo de Spiez al Zweisimmen. En Spiez troviĝas la plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A8.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Därstetten datiĝas el la jaro 1228 kiel Tarenchat.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]