Werner Bodendorff

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Werner Bodendorff
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1958 (1958-01-01) (66-jaraĝa)
en Radolfzell
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo muzikologo • hobojisto • muzikhistoriisto • verkistodirigento
vdr

Werner BODENDORFF (naskiĝis en 1958 en Radolfzell) estas germana hobojisto, muziksciencisto (kun la pezocentroj Franz Schubert, Werner Egk, eklezia muziko kaj blovmuziko) kaj verkisto.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Post la abituro li studis hobojo-ludon kaj orkestrodirektadon ĉe la Leopold-Mozart- Konservatorio same kiel muziksciencon, filozofion kaj historion en Augsburg. En 1993 sekvis la doktoriĝo ĉe la universitato en Tübingen[1]. Ekde 1994 ĝis 2003 li estis scienca kunlaboranto de Ernst Hilmar ĉe la Internacia Franz Schubert Instituto (IFSI) en Vieno kaj en la aŭstra komisiono por muzikesploro, poste stipendiito de la Fonduso por Antaŭenigo de la Scienca Esploro je Vieno. Ekde 1998 ĝis 2005 li estis instruokomisiito por instrumentluda instruo ĉe la muziklernejo je Donauwörth, ekde vintra semestro de 2000 ĝis somera semestro de 2004 li samtempe tenis instruokomision de la altlernejo en Augsburg.

Nuntempe Bodendorff laboras kiel muzikkritikisto de gazeto en Kiel, kiel liberprofesia publikigisto kaj orkestrestro de la simfonia orkestro en Plön. Krom tio li laboras kiel liberprofesia recenzisto, eseisto, verkisto de sciencaj traktaĵoj kaj de artliteraturaj libroj, aparte pri Franz Schubert, Werner Egk kaj pri la historio de blovmuziko. Krome li verkis artikolojn por konsultlibroj kaj biografietojn, eldonis eklezimuzikajn verkojn de Schubert kaj Salieri en la eldonejo Carus kaj aktivas kiel muzikisto kaj aranĝisto.

Libroj kaj eldonoj pri Franz Schubert[redakti | redakti fonton]

  • Werner Bodendorff: Franz Schuberts Frauenbild. Januar 1996. Augsburg: Wißner-Verlag. ISBN 3-89639-014-7
  • Werner Bodendorff: Die kleineren Kirchenwerke Franz Schuberts. Augsburg : Wißner 1997. ISBN 3-89639-089-9
  • Werner Bodendorff: Wer war Franz Schubert: Eine Biographie. Januar 1997. Augsburg: Wißner. ISBN 3-89639-066-X
  • Ernst Hilmar (Kunverkis: W. Bodendorff): Bausteine zu einer neuen Schubert-Bibliographie vornehmlich der Schriften von 1929 bis 2000. Teil I: Alphabetische Ordnung nach Autoren. En: Schubert durch die Brille Nr. 25, (2000), pj. 95-303 (kompletigoj kaj indeksoj en Schubert durch die Brille n-roj 26, 27).
  • Ernst Hilmar (Kunverkis: W. Bodendorff): Franz Schubert. Dokumente 1801-1830. Erster Band. Addenda und Kommentar. (Veröffentlichungen des IFSI, Bd. 10, 2), Tutzing 2003. ISBN 3-7952-1126-3
  • Werner Bodendorff: Franz Schuberts kvindebillede på baggrund af hans Frauenlieder. Roskilde : Franz Schubert Selskabet Danmark, 2004
  • Ernst Hilmar (Mitarbeit: W. Bodendorff): Schubert-Enzyklopädie, Tutzing 2004. ISBN 3-7952-1155-7
  • Werner Bodendorff: Franz Schubert - die Texte seiner einstimmig und mehrstimmig komponierten Lieder und ihre Dichter (reviziitaj kaj komentite eldonitaj, vol. 3), Hildesheim 2006 ISBN 3-487-10330-3
  • Schubert, Franz. [Salve regina, D 811] Salve regina. Stuttgart : Carus-Verlag, c 2003, partituro, noveldono.
  • Schubert, Franz. [Messen, D 950] Messe in Es. Stuttgart : Carus-Verlag, 2004, partituro, pratekstoeldono, noveldono.

Libroj kaj eldonoj[redakti | redakti fonton]

  • Werner Bodendorff: Historie der geblasenen Musik. Obermayer, Buchloe 2002. ISBN 3-927781-25-8
  • Werner Bodendorff, Herbert Kurz, Werner Egk, Ottmar Seuffert: Der Unbekannte Werner Egk: Beiträge Zum 2. Werner-Egk-Symposium Donauwörth, 17.-19. Mai 2001. Verlag der Stadt Donauwörth. Januaron de 2007. ISBN 978-3-00-022353-2

Literaturaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Werner Bodendorff: Die kleineren Kirchenwerke Franz Schuberts. Diss. zur Erlangung des akademischen Grades Doktor der Philosophie der Fakultät für Kulturwissenschaften der Eberhard-Karls-Universität Tübingen”, universitato, doktortezo, 1993.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]