Weschnitz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Weschnitz
rivero
Bazaj informoj
Situo Hesio kaj Baden-Virtembergo (Germanio)
Longeco 58,9 km
Fluo
Fonto en Grasellenbach-Hammelbach
- Alteco super marnivelo 455 m
Enfluejo en la riveron Rejno
- Alteco 85 m
Altecodiferenco 370 m
Geografio
Trairataj urboj vidu tekste
vdr

La rivereto Weschnitz - prononco [VEŜnic] - longas 58,9 kilometrojn kaj fluas el la mezalta montaro Odenvaldo en sudokcidenta Germanio okcidenten tra la sudo de la federacia lando Hesio kaj mallongvoje tra la pleja nordo de la najbara federacia lando Baden-Virtembergo en la riveregon Rejno.

Trafluataj loĝlokoj interalie estas Rimbach, Fürth (Odenwald), Birkenau, Weinheim, Lorsch, Einhausen kaj Biblis. En Lorsch la rivera baseno pasas proksime de la kulturhistorie grava Monaĥejo de Lorsch, listigata kiel monda heredaĵo de Unesko.