Westonaria

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Westonaria
urbeto
Administrado
Poŝtkodo 1779 • 1780
Demografio
Geografio
Geografia situo 26° 19′ S, 27° 39′ O (mapo)-26.31777777777827.650555555556Koordinatoj: 26° 19′ S, 27° 39′ O (mapo) [+]
Alto 1 657 m [+]
Areo 12,65 km² (1 265 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Westonaria (Sud-Afriko)
Westonaria (Sud-Afriko)
DEC
Westonaria
Westonaria
Situo de Westonaria

Map

vdr


Westonaria estas grandurbo en Sud-Afriko, en provinco Ĥaŭtengo, en same nomata municipo Westonaria. La urbo konsistas el 10 antaŭurbaj urbetoj.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Westonaria situas sur altebenaĵo en norda parto de la lando. Randfontein troviĝas 18, Soweto 22, Krugersdorp 27, Johanesburgo 45, Pretorio 89, Port Elizabeth 455, Durbano 513, Kaburbo 1225 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1937 oni fondis vilaĝon Venterspost, sed apude Westonaria estis proklamita en la sekva jaro. En 1948 ili unuiĝis sub la nomo Venterspost. Post 4 jaroj tiu unuiĝo ricevis statuson urbo kaj prenis la nomon Westonaria. Tiu nomo signifas: 'okcidenta areo', ĉar kompanio Okcidenta Areoj Ltd evoluigis la urbeton. Dum la rasapartisma epoko nigruloj vivis ekster urbo en Bekkersdal.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La plej gravaj vojoj kuras el Westonaria al Randfontein, Soweto kaj Carletonville.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Westonaria la temperaturo varias averaĝe inter 11-22 °C. En januaro regas la plej alta varmo, en julio la plej malalta varmo (tiam tre malofte frostas nokte). Jare pluvas ĉ. 700 mm (ĝenerale dum jardeko nur unufoje neĝas). La pluvo en januaro kulminas kaj julie malkulminas.

Fontoj[redakti | redakti fonton]