Wigbertus van Zon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Wigbertus van ZON)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Wigbertus van ZON (naskiĝis la 22-an de marto 1869 en Vught; mortis la 29-an de julio 1951) estis nederlanda katolika fratulo kaj instruisto, propagandisto de Esperanto en la sudo de Nederlando. 19-jara li eniris la monaĥejon en Tilburg kaj post kvar jaroj li estis postenigita kiel instruisto de la hispana lingvo en Curaçao. En 1900 li pro sanaj kialoj revenis al Nederlando kaj plu instruis tie. Esperantisto li fariĝis en 1922 kaj fervore propagandis ĝis inter katolikoj kaj Esperantistigis centojn da personoj. Li publikigis multajn propagandajn artikolojn kaj kelkajn broŝurojn, gvidis kursojn, esti membro de la ekzamena komitato kaj de la gazetar-servo kaj estis estrarano de la Esperanto-klubo en Tilburg. Li estis ankaŭ ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto kaj Lingvakomitatano.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Zon el la Enciklopedio de Esperanto.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]