Wilhelm Knappe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Wilhelm Knappe
Wilhelm Knappe.JPG
Persona informo
Naskiĝo 20-an de oktobro 1855 (1855-10-20)
en Erfurto
Morto 5-an de februaro 1910 (1910-02-05) (54-jara)
en Berlino
Ŝtataneco Germanio
Profesio
Profesio diplomato
Information icon.svg
vdr

Wilhelm KNAPPE (naskiĝinta en la 20-a de oktobro 1855 en Erfurto, mortinta en la 5-a de februaro 1910 en Berlin-Grunewald) estis germana konsuleja oficisto kaj etnologo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Knappe frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo (ekde 1863) kaj ekstudentis pri juro ĉe la universitato de Lepsiko. Li aktivis en la studenta korporacio "Corps Thuringia Leipzig" kaj ankaŭ estris dum certa tempo la korporacianojn studantajn.[1] En 1875 li iĝis studento en Göttingen kie li membriĝis al la korporacio "Corps Hildeso-Guestphalia Göttingen", kie li plenumis la oficon de vicestro de la aktivuloj. Poste li iris al la berlina Friedrich-Wilhelms-universitato kie li doktoriĝis en 1878.

Ekde 1883 li deĵoris en la konsuleja servo de la Ministerio pri eksteraj aferoj kaj faris karieron: en 1885 li iĝis vickonsulo kaj en 1886/87 Ĉefkomisario imperiestra de la Marŝala Insularo. En la rolo de konsulo sur Samoo li eksplodigis konflikton sangan kiu provokis ankaŭ diplomatiajn problemojn kun la Unuiĝinta Reĝolando kaj Usono. Flanka avantaĝo: la nomo de Knappe tuj famiĝis mondskale!

Maldungite fare de kanceliero Otto von Bismarck Knappe estris de 1891-94 la Nacian Bankon de Respubliko de Transvalo sub la prezidanto Paulus Kruger. Reinstalite en la servoj de la ministerio pri eksteraj aferoj Knappe iĝis en 1894–97 konsulo en Kantono (Ĉinio) kaj en 1898-1905 ĝeneralkonsulo en Ŝanghajo. Tie li konstruis propran informadservon. Per subaĉeto de ĉinaj oficistoj li peris multajn jarojn al la Germana Imperiestra Regno gravajn informojn pri ĉinia politiko. Pro grava tropika malsano Knappe devis demisii en 1905 kaj mortis 54 jara.

Li estis la edzo de Charlotte von Eckardt, filino de la diplomato Julius von Eckardt kaj poste de Isabella David, filino de la lepsika koncertĉefo Ferdinand David.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Kvankam imputis al li Bismarck post la Samoa Milito (1889) troan "kolerecon konsulan" oni versaĵne ne rajtis karakterizi Knappe kiel tipan prusan batalemulon kies volo estus - je ĉiuj kostoj - akiri influon por Germanlando en la kolonioj. Samtempuloj ja substrekis ties elstaran intereson pri la ĉiutaga vivo de la indiĝenuloj kiel montras ankaŭ liaj etnologiaj laboroj. La fakuloj eĉ laŭdas lian por eŭropa diplomato nekutime sciencan intereson por la Suda Maro kaj Papuo-Nov-Gvineo (Hermann Joseph Hiery). La kolektoj de Knappe videblas hodiaŭ en Erfurto en la Muzeo pri turingia folkloro. En Ĉinio Knappe prezentis sin ankaŭ kiel porparolanto de germanaj kulturuloj kaj engaĝiĝis por la fondo de "Deutsche Medizinschule für Chinesen in Shanghai", antaŭula institucio de la nuna ŝanghaja Tongji-universitato. Kiam li devis forlasi Ĉinion diplomatoj el la tuta mondo kiel ankaŭ ĉinaj personuloj adiaŭis lin per laŭdaj vortoj.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • Geheimer Legationsrat
  • ĝis nun ne estas strato/placo nomita por li en Erfurto, pro malestimo de Knappe ĉe certaj politikistoj koncerne ties koloniigeman sintenon

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fono[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas traduko de samtitola el la germanlingva Vikipedio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Steffen Raßloff: Wilhelm Knappe (1855–1910). Staatsmann und Völkerkundler im Blickpunkt deutscher Weltpolitik. Glaux-Verlag, Jena 2005, ISBN 3-931743-86-1.
  • Auswärtiges Amt, Historischer Dienst (Hg.): Biographisches Handbuch des deutschen Auswärtigen Dienstes. 1871–1945. Band 2: Gerhard Keiper, Martin Kröger: G–K. Schöningh, Paderborn 2005, ISBN 3-506-71841-X.
  • Marina Moritz, Kai Uwe Schierz (Hg.): Reisen ins Paradies. Die Erfurter Südsee-Sammlung im Spiegel der Kunst (= Schriften des Museums für Thüringer Volkskunde Erfurt. Bd. 23, ISSN|0947-952X ). Museum für Thüringer Volkskunde u. a., Erfurt 2005.
  • Jürgen Schmidt: Die Beschaffung geheimer Informationen durch amtliche Einrichtungen des deutschen Reiches in China 1896–1917. Berliner China-Hefte 29 (2006), S. 102–121. ISSN 1860-2290

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kp. la "Kösener Corpslisten" 1930, 97, 135; 46, 155.