Wilhelm Stekel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Wilhelm Stekel
Persona informo
Naskiĝo 18-an de marto 1868 (1868-03-18)
en Boiany
Morto 25-an de junio 1940 (1940-06-25) (72-jara)
en Londono
Mortokialo venenado
Lingvoj germana lingvo
Ŝtataneco Aŭstrio
Alma mater Universitato de Vieno
Familio
Infano Éric-Paul Stekel
Okupo
Okupo psikologokuracisto • psikoanalizisto • psikiatro
Information icon.svg
vdr

Wilhelm STEKEL (18a de marto 1868 – 25a de junio 1940) estis aŭstria kuracisto kaj psikologo, kiu iĝis unu el la fruaj sekvantoj de Sigmund Freud, kaj estis iam priskribita kiel "la plej distingita disĉiplo de Freud".[1] Laŭ Ernest Jones, "Al Stekel oni povus atribui la honoron, kun Freud, esti fondinta la unuan psiko-analizan societon"; dum li priskribis lin kiel "nature dotita psikologo kun nekutima flarpovo por detekti subpremitan materialon."[2] Li poste rompis disde Freud, kiu anoncis en novembro 1912 ke "Stekel iris sian propran vojon".[3] Liaj verkoj estas tradukitaj kaj publikigitaj en multaj lingvoj.

Freud fondis la diskutgrupon Merkreda Psikologia Societo (Psychologische Mittwochs-Gesellschaft) je sugesto de Wilhelm Stekel. Stekel estis studinta medicinon en la Universitato de Vieno kun Richard von Krafft-Ebing. Lia konverto al la psikoanalizo estis varie atribuita al lia sukcesa traktado fare de Freud por seksa problemo aŭ kiel rezulto de la legado de Sonĝointerpretado, por kiu li poste faris pozitivan recenzon en la viena ĵurnala gazeto Neues Wiener Tagblatt.[4]

Kelkaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Ueber Coitus im Kindesalter. Eine hygienische Studie. En: Wiener medizinische Blätter. XVI, 18. April 1895, S. 247–249.
  • Die Ursachen der Nervosität. Neue Ansichten über deren Entstehung und Verhütung. (= Hygienische Zeitfragen. II). Verlag Paul Knepler, Wien 1907.
  • Nervöse Angstzustände und ihre Behandlung. Urban & Schwarzenberg, Berlin/Wien 1908.
  • Dichtung und Neurose. Bausteine zur Psychologie des Künstlers und des Kunstwerkes. J.F. Bergmann, Wiesbaden 1909.
  • Die Sprache des Traumes. Eine Darstellung der Symbolik und Deutung des Traumes in ihren Beziehungen zur kranken und gesunden Seele für Ärzte und Psychologen. J.F. Bergmann, Wiesbaden 1911.
  • Die Träume der Dichter. Eine vergleichende Untersuchung der unbewußten Triebkräfte bei Dichtern, Neurotikern und Verbrechern. J.F. Bergmann, Wiesbaden 1912.
  • Störungen des Trieb- und Affektlebens (die parapathischen Erkrankungen). Urban & Schwarzenberg, Berlin/Wien 1912–1928.
  • Fortschritte und Technik der Traumdeutung. Weidmann, Wien/Leipzig/Bern 1935.
  • Die Technik der analytischen Psychotherapie. Eine zusammenfassende Darstellung auf Grund dreissigjähriger Erfahrung. Verlag Hans Huber, Bern 1938.
  • The Autobiography of Wilhelm Stekel – The Life Story of a Pioneer Psychoanalyst. Ed: Emil Gutheil. Liveright, New York 1950.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fritz Wittels, Sigmund Freud: His Personality, His Teaching, & His School (London 1924) p. 17
  2. Ernest Jones, The Life and Work of Sigmund Freud (London 1964), p. 312 kaj p. 402
  3. Peter Gay, Freud: A Life for our Time (London 1989) p. 232
  4. La recenzo de Stekel aperis en 1902. En ĝi, li deklaris, ke la verko de Freud anoncis "novan epokon en psikologio".Rose, Louis. (1998) The Freudian Calling: Early Psychoanalysis and the Pursuit of Cultural Science. Detroit: Wayne State University Press. ISBN 978-0-8143-2621-3.