Will Thorne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Will Thorne
Persona informo
Naskiĝo 8-an de oktobro 1857 (1857-10-08)
en Birmingham
Morto 2-an de januaro 1946 (1946-01-02) (88-jaraĝa)
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Familio
Edz(in)o nekonata valoro
Infanoj 8
Okupo
Okupo politikisto • sindikatisto • aŭtobiografo
vdr

William James THORNE (8-an de oktobro 1857 - 2-an de januaro 1946), konata kiel Will Thorne estis brita sindikatisto, aktivisto kaj unu el al unuaj membroj de parlamento en reprezentado de la Laborista partio.

Thorne naskiĝis en Birmingham kaj laboris diversmetie, poste translokiĝis al Londono kaj eklaboris ĉe gasfabriko en 1882. Li aliĝis al la Social Democratic Federation kaj iĝis poste ties branĉa sekretario. Antaŭe analfabeto, Thorne lernis legi kun helpo de filino de Karl Marx, Eleanor Marx. En 1889, li helpis fondi nacian gaslaboristan union. Thorne ankaŭ helpis la organizadon de la Londona doka striko de 1889.

Li apogis la britan partoprenon en la unua mondmilito, post la oktobra revolucio en Rusio, vizitis li la landon.

Li estis reprezentanto de Plastow-a elekta distrikto inter 1918-1945.

Li estis premiita per Ordeno de brita imperio en 1930.