William Main Page
(Alidirektita el William Main PAGE)
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
William Main PAGE [pejĝ] (naskiĝis la 8-an de oktobro 1869 en Londono, mortis la 1-an de februaro 1940[1]) estis brita esperantisto kaj solicitoro en la supera kortumo de Skotlando, vickonsulo de Ĉeĥoslovakujo en orienta Skotlando.
Esperantisto de 1905. Sekretario de Edinburga Esperanto-Societo 1906-1914, prezidanto 1914-1915, 1920-1921. Redaktoro de „Esperanto Monthly“, 1914-1919 kaj de „The British Esperantist“ 1920. Aŭtoro de „Pitman‘s Commercial Esperanto“, 1919. Prezidento de Skota Esperanto-Federacio, 1927. Prezidanto de UK en Edinburgh. Konsilanto de ICK, 1923-1926, vicprezidanto de BEA. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
![]() |
Trovu « William Main Page » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |
- ↑ Niaj mortintoj 1939–1945, en: Esperanto septembro-oktobro 1946, paĝo 6.
- Valso verdstelulino Dokumento de Bernardo