William Thomas Stead

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William Thomas Stead

William Thomas Stead
Persona informo
Naskiĝo 5-an de julio 1849
en Ŝablono:Flagicon Darlington, Anglio
Morto 15-an de aprilo 1912
en Atlantiko, Titanic
Mortokialo drono
Tombo North Shields
Lingvoj Esperantoangla
Nacieco anglo
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoUnuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Silcoates School
Familio
Patro William Stead
Frat(in)o Francis Herbert Stead
Infano Estelle W. Stead
Okupo
Okupo verkistoĵurnalistoesperantisto • journal editor
vdr

William Thomas STEAD ([ˈwɪljəm ˈtɒməs stɛd]; esperantigite Ŭiljam Tomas Stid) (naskiĝis la 5-an de julio 1849 en Darlington; mortis la 15-an de aprilo 1912) estis angla esperantisto, filantropo, pacifisto kaj ĵurnalisto.

William Stead, krome, estis “pasia ŝatanto de spiritaj sciencoj” kiu ĝuste malmulte antaŭ estis publikiginta “intervjuon” ku la spirito de Gladstone kiu faris grandan bruon”: li estis ankaŭ admiranto de la “kontraŭkristana teozofio de Blavatsky, tre ŝatata politika konsilisto kaj subtenanto de angla imperismo… li prezuriĝis per aŭtomata verkado, nome en la transkribo de diraĵoj de mortintaj spiritoj, pri kio li fondis la revuon “Borderland” dediĉitan ĝuste al fantasmoj, okultismo kaj spiritismo” (Il Secolo, 17 aprilo 1912).

Li estis konvinkita, ke Esperanto povas servi al liaj celoj per la profesoro Hartman en Leipzig.

Ekde aŭtuno 1902 la monata revuo The Review of Reviews havis regulan kolumnon pri Esperanto, kutime malgrandaj informoj el la brita kaj tutmonda Esperanto-Movado. Foje aperis pli ampleksaj artikoloj, ekzemple biografia skizo pri L.L. Zamenhof verkita tuj post la kongreso en Boulogne-sur-Mer de Stead. Aŭ raportoj pri kongresoj.

Lia sekretariino estis Eliza Ann Lawrence, kiu ludis esencan rolon en la brita Esperanto movado. Li mortis pro submariĝo de la ŝipo Titanic.

Lia frato estis Francis Herbert Stead, kiu ludis gravan rolon en la kristan-socialisma movado inter laboristoj. Li estis estro de Browning Settlement en Walworth kaj ludis esencan rolon en la batalo pro pensioj.

Tekstoj pri Esperanto

Enkonduko al la unua numero de The Esperantist

Eksteraj ligiloj

Trovu « William Thomas Stead » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»