Willie Cook

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Willie Cook
Persona informo
Naskiĝo 11-an de novembro 1923 (1923-11-11)
en Tangipahoa
Morto 22-an de septembro 2000 (2000-09-22) (76-jaraĝa)
en Stokholmo
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo trumpetisto • ĵazmuzikisto
vdr

Willie COOK (naskiĝis la 11-an de novembro 1923 je Tangipahoa en Luiziano; mortis la 22-an de septembro 2000 je Stokholmo) estis usona ĵaza trumpetisto de svingo kaj ludis en la Orkestro Duke Ellington.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Willie Cook alkreskis en Ĉikago kaj lernis komence violonludon, antaŭ ol li junaĝe transiris al trumpeto. Fine de la 1930-aj jaroj li muzikis en la bando de King Perry, poste komence de la 1940-aj jaroj en tiu de Jay McShann. En 1942 li tenis pretertempe propran ensemblon, sed reiris al McShann; ekde 1943 ĝis 1948 li laboris en la bando de Earl Hines, en 1948 ĉe Eddie Wilcox kaj en 1948/50 en la orkestro de Dizzy Gillespie. Krom tio li muzikis kun Jimmie Lunceford en 1949, kun Ella Fitzgerald, Johnny Hodges kaj unuafoje en 1951 kun Duke Ellington. Kiel regula bandano li kunmuzikis en ties mita koncerto je Newport en 1956 kaj je albumoj kiel Such Sweet Thunder; en 1959 li koncertvojaĝis kun la Orkestro Duke Ellington tra Eŭropo, en 1960 li prezentis je la Monterey Jazz Festival, krom tio li muzikis kun B.B. King kaj en 1957 kun pianisto Billy Taylor (Taylor Made Jazz). Fine de la 1960-aj jaroj Cook ankoraŭfoje laboris en la orkestro de Duke Ellington (aŭdeble je The Intimacy of the Blues kaj Studio Sessions). Post sia parta retiriĝo el la ĵazmondeto dum la jaroj 1974 ĝis 1978 li foje muzikis ĉe Count Basie kaj Clark Terry; li estas aŭdebla sur la albumoj Kansas City Six kaj Warm Breeze de Basie el la jaro 1981, sur ĉi-lasta albumo kiel ununura solisto en la peco Cookie. En la jaro 1982 li transloĝiĝis al Svedujo. Tie li laboris kun Alice Babs kaj Ernie Wilkins (aŭdeble sur ties albumo Montreux ĉe Steeplechase)

Literaturo[redakti | redakti fonton]