Wilson Sporting Goods

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wilson Sporting Goods
negoco • sporting goods manufacturer • organizaĵo vd
Dum 1913 - nekonata/nuntempe
Jura formo publika kompanio
Fondintoj Thomas E. Wilson vd
Sidejo Ĉikago
Lando Usono
Agokampo pilko por Usona piedpilko • futbala pilko • basbalbatilo • baseball glove • tenisa rakedo • tenisa pilko • volejbala pilko • golfklabo • golfpilko • basketbala pilko • atleta ŝuo
filiaj kompanioj DeMarini • EvoShield • Hillerich & Bradsby vd
TTT Oficiala retejo
vdr
Balón de fútbol americano.
Bola de voleibol marca Wilson
Wilson US Open3 front

Wilson Sporting Goods (ofte konata simple laŭ la nomo Wilson) estas firmao fondita de Thomas E. Wilson kaj specialiĝas pri sportvaroj kaj akcesoraĵoj [1].

La firmao estas plej konata pro siaj tenisaj rakedoj [2], sed ĝi ankaŭ produktas sportajn ekipaĵojn por aliaj sportoj kiel teniso, futbalo, basketbalo, flugpilko, golfo, padelteniso, basbalo, softbalo, usona piedpilko kaj rakedpilkado [3].

Flugpilko Wilson "kunaktoris" kun Tom Hanks en la filmo Cast Away. Sekvante la sukceson de la filmo, Wilson Sporting Goods kreis kaj surmerkatigis flugpilkojn kun la "vizaĝo" de Wilson presita sur ili [4].

En 1967, la tegmentofirmao Wilson & Co estis transprenita, post kiu la sportsekcio estis vendita al PepsiCo. En la 1980-aj jaroj, Wilson disiĝis de PepsiCo, iĝante posedata fare de Amer Sports de Finnlando en 1989 [5].

Sponsoradoj[redakti | redakti fonton]

Multaj pintaj tenisistoj ludas per Wilson-rakedoj, inkluzive de Pete Sampras kaj Stefan Edberg, kiuj ludis per Wilson-rakedoj. Nuntempe, sponsoroj inkluzivas Roger Federer, Serena Williams kaj Venus Williams.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. History of Wilson Sporting Goods Company.
  2. Wilson Tennis Rackets, Equipment and Accessories. Arkivita el la originalo je 2021-06-15. Alirita 2023-09-12.
  3. Wilson & the NFL since 1941 Arkivigite je 2021-06-24 per la retarkivo Wayback Machine on Wilson website, 13 Mar 2019
  4. Price, Annie. Tom Hanks is emotionally reunited with his beloved Wilson from Castaway Daily Express, London, 6 February 2015.
  5. Freudenheim, Milt. Amer Group to Acquire Wilson Sporting Goods, The New York Times, February 21, 1989

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]