Withburga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Withburga (m. 743) estis anglosaksa sanktulino kaj abatino.

Ŝi estis la plej juna filino de Anna, reĝo de East Anglia. Ŝiaj fratinoj aŭ duonfratinoj estis

Post la morto de sia patro (653), ŝi fondis monaĥinejon ĉe East Dereham, Norfolk. Laŭlegende, dum la konstruado ŝi havis nur sekan panon por doni al la laboristoj: ŝi preĝis al Sankta Maria, kiu respondis ke ĉiumatene ŝi sendu du servistinojn al akvoputo: tie ili trovis du cervinojn, kiuj provizis lakton por la viroj. Withburga kaj siaj mirakloj malplaĉis al loka gravulo, kiu decidis ĉasi la cervinojn per hundoj por malebligi la melkadon. Tamen li estis punata per falo el sia ĉevalo, kiu rompis al li la kolon. Signo en la centro de Dereham priskribas la legendon.

Withburga entombiĝis en la abateja tombejo. Post ĉirkaŭ 55 jaroj oni elfosis ŝian kadavron, kiu ne putriĝis, kaj reentombiĝis ĝin en la preĝejo, kaj Dereham iĝis pilgrimcelo.

En 974 Brithnoth, abato de Ely, venis kun armataj kunuloj al Dereham por ŝteli la restaĵojn de Withburga por ke Ely profitus de pilgrimoj. Li aranĝis bankedon kaj kiam la loĝantoj de Dereham ebriis li forprenis la kadavron. Kiam la loĝantoj eltrovis tion, ili persekutis Brithnoth, kaj batalis kontraŭ li kaj liaj sekvantoj per pugnoj kaj lancoj. Tamen, kiam la du grupoj ekalproksimiĝis al Ely, la ŝtelintoj eskapis ĉar ili konis la vojon tra la ĉirkaŭaj marĉoj. Tiel Withburga estis reentombita en Ely.

Kiam la loĝantoj de Dereham revenis hejmen, nova akvofonto fluis el la disrabita tombo. La fonto neniam sekiĝis. Pilgrimoj daŭre alvenis por trinki la miraklan akvon.