Witold Urbanowicz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Witold Urbanowicz (naskiĝis la 30-an de marto 1908 en Olszanka (distrikto Augustów), mortis la 17-an de aŭgusto 1996 en Nov-Jorko) – pola armeestro, brigada generalo, piloto de la Pola Soldataro, flug-aso, memorlibristo, komandanto de Dywizjon 303 (Skadro 303)

Dua mondmilito

Witold Urbanowicz ekfamis kiel komandanto de la plej bona ĉasista skadro de la batalo de Britio dum ties decida fazo. Kiel unusola polo ektroviĝis en la unua deko de la plej efikaj aliancaj pilotoj de tiu ĉi batalo. Li mem skribis pri tio:

Oni min fojfoje demandis pri mia paf-rekordo dum la dua mondmilito. Diversaj fontoj donas diversajn cifrojn, mi do prezentas la faktan staton. Dum la batalo de Britio mi pafe alterigis 17 aviadilojn, en Fora Oriento 11, el kio 6 aviadilojn dum bataloj kaj 5 aviadilojn dum atako al japanaj aviadilejoj en Ĉinio kaj Tajvano, dum ilia ekflugo aŭ alteriĝado. Post reveno de Ĉinio en 1944 la dokumentojn mi redonis al Pola Aviada Inspektorejo en Londono. (W. Urbanowicz, Świt zwycięstwa, p. 318).

Li estis majstro pri aviado – neniam malamika kuglo trafis lian aviadilon. Li ankaŭ perfekte orientiĝis en la aero. Post batalo listigis tiom da detaloj, ke oni apenaŭ povis kredi. Li vidis ĉion, kio okazis kaj kion ĉiu el ni faris (laŭ usona piloto de la 75-a skadro).

Witold Urbanowicz estis distingita per la Kruco de la Ordeno Virtuti Militari, kvarfoje per la Batal-Kruco, per la brita Distinguished Flying Cross kaj la usona Air Medal kaj aliaj militaj ordenoj, kiel de Kuomintango.

Post la milito

Kiam julie 1945 registaro de Usono ĉesis agnoski Polan Registaron en Ekzilo kolonelo Urbanowicz alflugis al okupaciita Germanio, kaj de tie al Pollando, kie baldaŭ estis arestita de komunista sekureca servo. Liberigita, tuj fuĝis okcidenten. Setliĝis kun la familio en Nov-Jorko, kie en sekvaj jaroj laboris i.a. en American Airlines.

Li publikigis kelke da libroj kun militrememoroj:

  • Początek jutra (Komenco de morgaŭ), Kraków 1966,
  • Świt zwycięstwa (Aŭroro de venko), Kraków 1971,
  • Ogień nad Chinami (Fajro super Ĉinio)

Eksteraj ligiloj